Pli ol 25 000 Esperanto-lernantoj ĉe duolingo.com

DuolingvoEkde la 28a de majo estas plia oferto de Esperanto-kurso en la reto: La lingvolernejo Duolingo ofertas testan version de Esperanto-kurso en la angla lingvo; tion povas uzi ankaŭ nedenaskuloj de la angla. Dum la unuaj du semajnoj aliĝis pli ol dudek mil lernantoj kaj ĉiutage aldoniĝas pluraj centoj.

Multaj homoj esperis tion, sed verŝajne apenaŭ iu aŭdacis serioze prognozi tian sukceson. La prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, konfesis, ke “ni ne supozis, ke la interesiĝantoj tiom rapide iĝos realaj lernantoj”.

Kelkaj Esperanto-parolantoj fulmrapide trairis la lecionojn: ili povas fari testojn, kiuj permesas transsalti kompletajn lecionarojn. Tiel ankaŭ progresantoj povas por plulernado facile uzi la kurson, kiu instruas proksimume 2000 vortojn – pli ol la plej multaj aliaj Esperanto-kursoj.

La unua vera komencanto pretis post nur tri tagoj, la dua post ses tagoj. Kun tiuj du junaj virinoj tiam jam eblis interparoli en Esperanto. La registraĵoj per skajpo troviĝas ĉe youtube.com (serĉu duolingo+esperanto aŭ “Esperanto in 6 Days with Duolingo”)

La kurso ekprepariĝis en septembro 2014 sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen. Dume kolektiĝis jam antaŭaliĝoj – fine estis pli ol 20 mil lernemuloj. Nun la teamo havas dekon da kunlaborantoj – tre bone por plupoluri la kurson, kiu ekzistas nuntempe nur en plibonigenda “beta-versio”. Ĉiutage alvenas centoj da proponoj, kiujn indas konsideri.

Certe la nombroj estas imprese altaj kompare kun kutimaj Esperanto-kursoj. Ni konsideru, ke Duolingo estas tre sukcesa lingvolernejo kaj akiris ene de kelkaj jaroj por entute 14 lingvoj tutmonde jam 100 milionojn da lernantoj, el kiuj 20 milionoj nuntempe aktivas. Se oni eliras iom optimisme de unuprocenta potencialo, eblus atingi iam 200 mil Esperanto-lernantojn. Kompreneble multe dependos de tio, kiom da ĝenerala informado pri Esperanto okazos, ĉefe en amaskomunikiloj en kaj ekster la reto. Kaj de la buŝ-al-orela rekomendado…

La publikigo de la kurso stimulis intereson pri Esperanto ĉe kelkaj ĵurnalistoj, kiuj raportis kaj intervjuis, ĉefe en usonaj gazetoj kaj radio. Krome ekzemple la lernhelpa retejo Memrise jam preparis vortliston surbaze de la Duolingo-vortaro. Evidente Esperantujo supreniris signifan ŝtupon.

La konvinkaj ecoj de Duolingo, kiuj altiris entute tiom multajn lernantojn, verŝajne konsistas el kombino de etaj lernunuoj kun ludemo. Oni ne komencas per legado de longa teksto, sed tuj plenumas ekzercojn, ekzemple: Kio estas la traduko de “ne” en la angla? Elektu, kiu bildo (kun vorto) kongruas kun la angla “man”? La lernanto vidas la progreson ĉe la ekzercetoj kaj fine de la leciono ricevas poentojn, kiuj estas komparataj kun la rezultoj de aliaj lernantoj, kiujn oni povas aldoni kiel “amikoj”.

Se vi deziras subteni la lernadon, eble iru al la diskutejo duolingo.com/topic/915/sent kaj respondu demandojn. Aŭ invitu homojn partopreni – atentigante, ke ankoraŭ temas pri testa versio.

Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/06/duolingo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi