Briĝo kun veneno

Babilado de maljuna provincano

Gates, Ronald Cecil. Briĝo kun veneno: [Originala novelo]. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. – 92 p.

Ronald Cecil GatesBriĝo kun veneno (pli ĝuste – kun venero)… Respondante al la plej lasta ĉapitro de l’ romano – “Ĉu vi solvos la enigmon pli rapide ol Elis kaj Tomson?” – mi, sen eta mensogo, respondas jese. Ne tuj, sendube. Eĉ mi longe hezitis. Kial do “eĉ” aroga?

Tutsimple – mi, kiel invalido, havas la feliĉon dum jam pli ol tri jaroj kuŝi en mia kabineto kun du telekestoj neniam forŝaltataj. Ĉiutage mi komencas spekti plurajn detektiv-, murd- kaj krim-filmojn. Du trionoj el ili estas maĉ-remaĉa enuaĵo. Unu triono konsistas el interesaj kaj tre ege indaj por spektado. Nu, kaj fine – klasikaĵo spektebla plurfoje, malgraŭ bonega scio pri ĉiuj saltoj kaj artifikoj. Briĝo de la pli ol 90-jara aŭstralia aŭtoro Ronald Cecil Gates staras ĝuste en tiu vico.

Dekomence mi perceptis la verkon kiel majstre, virtuoze pentritan bildon, sed tro baldaŭ mi ekvidis, ke la pentraĵo ne estas statika, ĝi vivas, konstante ŝanĝiĝas. Estas iu spektaklo, ludo, tre simila al kartaj kaj ŝakaj ludoj, en kiuj ne eblas ludi sen artifikoj, ŝajnigoj, trompoj kaj blufoj. La aŭtoro lertege ludas kun leganto. Unu movo de figuro kaj jen – leganto tre klare vidis la veran murdiston, kaj sur la sekva paĝo ne malpli klare ekvidis alian. La intrigo ne degelas ĝis la fino de la rakonto, kaj sekvi ĝin estos plezuro al ŝatantoj de krimromanoj.

Por esti absolute sincera, mi devas konfesi, ke persone al mi ne tro plaĉis du familinomoj – Inglis kaj Skolnik. Mi prenis plumon kaj korektis la malglataĵon – Ingliŝ (anglo) kaj Ŝkolnik (lernejano). Sur ĉiuj paĝoj. Ĉu stulte? Tute ne. Iam, ĉe relegado mi ne plu estos ĝenata.

VikS

Ĝi estas artikolo el la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/05/recenzo-56/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi