Kie kongresi post tri jaroj?

La 21an de majo en nia novaĵretejo estis lanĉita voĉdonado pri la demando: “En kiu Eŭropa lando, kie ĝis nun neniam okazis UK, oni prefere okazigu la 103an Universalan Kongreson de Esperanto post tri jaroj?” La proponita listo enhavis 10 landojn kun relative vigla movado.

Laŭ la statistiko estis ricevitaj entute 1154 voĉoj, sed preskaŭ 800 (pruvite: 783, sed eble ni malrimarkis kelkajn neamase donitajn falsvoĉojn) estis donitaj de almenaŭ tri fraŭdulo(j), kiuj sukcesis rompi la regulon pri la eblo doni nur unu voĉon. Plejmulto da falsitaj voĉoj venis de iu, kies IP-adreso estas registrita en Pollando (tio povas esti nur artifiko de la entuziasma manietulo, reale loĝanta en tute alia lando) Da validaj voĉoj reale estas 371.

La rezulto de la voĉdonado

Portugalio 135 voĉoj
Luksemburgio 111 voĉoj
Ruslando 46 voĉoj
Estonio 26 voĉoj
Rumanio 12 voĉoj
Slovenio 10 voĉoj
Irlando 9 voĉoj
Latvio 8 voĉoj
Ukrainio 8 voĉoj
Bosnio kaj Hercegovino 6 voĉoj

Rezulte, Portugalio evidentiĝis la plej dezirata kongreslando per pli ol triono de la donitaj voĉoj. Tio ne estas hazarda, ĉar Portugalio jam kandidatiĝis por la 101a UK en 2016, kaj fine malgajnis al Slovakio. La alta loko de Luksemburgio eble estas ŝuldata al la voĉoj de esperantistoj el la najbaraj Germanio kaj Francio – la du plej grandaj Esperanto-regnoj en Eŭropo. En la tria loko estas Ruslando, kie aktivuloj klopodis inviti la 95an UK en 2010, sed la Estraro de UEA preferis okazigi ĝin en Kubo. Ĉi tiuj tri landoj sume ricevis 79% da voĉoj, dum por la ceteraj sep landoj estas donitaj 21% da voĉoj.

Nature, la supra rezulto respegulas nur la opinion de la vizitantoj de nia modesta novaĵretejo, kaj ĝi ne povas esti konsiderata kiel serioza argumento ĉe elektado de kongreslando, tamen oni ankaŭ ne rajtas plene bagateligi ĉi tiun “vox populi”.

Aleksander Korĵenkov
PS. Mi konfesas, ke mi donis mian testan voĉon al Luksemburgio 

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton: La Balta Ondo
https://sezonoj.ru/2015/05/demando2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to Kie kongresi post tri jaroj?

  1. Grigorij Arosev diras:

    UK en Rusio ne okazos en la sekvaj du jardekoj. Minimume. Kredu min, gesinjoroj. Igorjoj Ĥomjakovoj, dirantaj duonbelajn vortojn “maljuste” k. s., estas nemalmultaj en Rusio. Homoj, kiuj samtempe volas kaj povas tion fari, mankas plene (iuj povas sed ne volas, iuj inverse). Oni ne havu iluziojn pri tio.

  2. Karlo diras:

    Mi ne ligus la okazigon de UK kun pli malpli forta loka movado. La penso iras al niaj pioniroj: kelkaj el ili okazigis kongreson en “E-fremda” lando, tute sen iu esperantisto surloke kaj kiam komunikeblecoj estis paperaj kaj trajnoj ne tiom rapidaj. Nunepoke, per trijara preparlaboro kaj komunikeblecoj, supozeble ankau en unu el la nemenciitaj landoj (ekz. Kipro) eblus okazigi UK’n. Kiu vivos, tiu vidos.

  3. Dennis Keefe diras:

    Tre interesa kaj bele kaj simple prezentita enketilo! Mi vere gratulas, char ghis nun en Esperantujo, mi vidis multe da enketilo-proponoj, malmulte da efektivigoj de tiuj proponoj, kaj neniom da konvinkaj rezultoj. Jen, via en la Balta Ondo estas modelo.

    Certe tia enketilo via jam ekzistas aliloke, ekster Esperantujo, kaj jen unu el niaj problemoj: ni kutime ne serchadas efikajn ideojn de ekstere. Ni estas tro memcentra. Esti memcentra estas bone kiam ni estas “en la lingvo mem” sed esti tia kiam ni devas serchi ideojn por informi, merkatikumi, konvinki, ktp. Memcentreco estas plej senefika vojo.

    Pri la demando rilate kongreso-landon, mi vochdonis, kaj poste tuj vidis, klare kaj grafike alloge, la rezultojn de chies 156 vochodonoj. Mia decido estis tute persona, sen logika bazo, mi tutsimple shatus iri al tiu lando, Rumanio, por la dua fojo post 40 jaroj.

    Tamen post kiam mi legis supre la komentojn de aliaj Esperantistoj, mi shanghis mian vidpunkton, kaj se mi revochdonus, mi vochdonus por Rusio (Igorj: UK neniam okazis en Ruslando; tio ne estas justa). Tia rezonado montras, mi pensas, la gravecon de informado kaj analizo ANTAU ol vochdoni. Diskutado, debatado kaj intershangho de ideoj grave rolas. Ni estas Esperantistoj; ni kredas je internacia kunlaboro.

    Certe kun pli da debato kaj informado, mi refoje shanghos mian opinion. Estas bone kiam Esperantistoj vigle intershanghas pensojn. La Grekoj faris tiel, kaj multe da homoj pensas, ke tiu libera kaj vigla interparolado, kvazau konkurso de ideoj, estis unu el la chefaj kauzoj de la nekredeble bona kulturo-kresko de tiu lando antau 2500 jaroj.

    Eble unu el niaj Esperantistoj povas indiki retejon au diskutejon sur la interreto kie OFICIALA esperanta organizo (tiaj asocioj kiuj havas prezidanton, estraron, membrojn, ktp.), efektive havas tian debaton. Mi pensas ankau pri la formato de la diskutado, char la retejo Yahoo-Grupoj, ekzemple, estas vera komunika katastrofo, kiu formatae fushas chian logikan intershanghon de ideoj. En Esperantujo, la oficiala, hierarkia esperantujo, mi ne vidas viglan interparoladon kaj debatadon en ia ajn reta formato. Mi vidas en la oficialaj retejoj ANONCO-KULTURON. Oni anoncas kaj anoncas kaj anoncas kaj neniu kaj neniu kaj neniu reagas. Desuprismo plejparte, sed chu tio estas efika?

    Kion vi pensas?

  4. zlatko diras:

    Mi shatus ke ghi estu au en Slovenio (kie okazis nek IJK nek UK iam ajn) au en Bosnio/Hercegovino.
    Sed la decidoj dependas chiam chefe de tio kia estas shanco ke venu laueble multaj kongesanoj kaj chu la koncerna urbo ofertas bonajn financajn kondichojn – antau chio malmultekostan kongresejon – ja de la kongreoj UEA gravaparte ensepzas.
    Do la decido ne dependas de popola deziro.

  5. Aleksandr diras:

    Ruslando!

  6. Jorgos diras:

    Slovenujo jam sendis E-lingvan deputiton al Eùropa Parlamento.
    Tiu netro granda lando tiel multobligos sian E-istaron kaj *gi pli centras ol IRL, PT, LV, EE, RO …kaj oficiale pli efike subtenos Eon ol LU. Tio estas mia veto.

  7. Igorj Ĥomjakov diras:

    Mi tre esperas, ke 103-a Universala Kongreso de Esperanto estos en Rusio. Mi tre ofte komunikiĝas kun esperantistoj de diversoj landoj. Laŭ sperto mi scias, ke la plej multaj esperantistoj loĝas en Brazilo, Usono, Ĉinio, Germanio, Britio, Francio kaj Rusio. Sed Universala Kongreso neniam estis en Rusio! Tio ne estas juste.

  8. x diras:

    Mankas ebleco: Neniu el proponitaj

Respondi