Pjotr Ĉajkovskij: Inventinto de sentotransdonilo

ЧайковскийAntaŭ 175 jaroj, la 25an de aprilo (Gregorie: la 7an de majo) 1840 en Votkinsk (tiam en Vjatka gubernio, nun en Udmurtio) naskiĝis Pjotr Ĉajkovskij (Пётр Ильич Чайковский).

Kion oni rememoras, aŭdante la familinomon Ĉajkovskij? “La cigna lago”, “La nuksrompilo”, “La pika damo”, La unua piana konĉerto… Ĉio ĉi ja certe estas Ĉajkovskij, sed li estas multe pli ol tio. Same kiel ajna lando estas multe pli, ol nur ties ĉefurbo (nu, krom Vatikano).

Ĉajkovskij havis naturan genion. Tio senrezerve veras, kvankam la samon ĉiam asertas lernolibroj kaj instruist(in)oj, kiuj kutime diras iujn stultaĵojn. En la granda, kvankam ne giganta heredaĵo de la komponisto preskaŭ mankas malfortaj pecoj. La listo de liaj ĉefaj majstroverkoj estas multe pli longa, ol deko da famaĵoj. Eĉ pli: se fakuloj bezonus kompili rangliston de la plej ŝatataj verkoj de Ĉajkovskij, la famaj komponaĵoj estus tie ne en la unuaj pozicioj.

Kio konsistigis lian genion? La fakto, ke li venigis al la plej alta limo, eĉ preskaŭ absurdigis la romantikan tendencon, kiu fakte estis strebo fari la muzikon plejeble preciza ilo por transdoni la homajn emociojn. Aliaj komponistoj laboris, serĉis, perfektigis la muzikan lingvon, foje havante signifajn sukcesojn. Kaj jen aperis Ĉajkovskij, kiu decidis dediĉi la vivon al la muziko jam estante plenaĝa. Li jam havis profesion de juristo. Li estis la homo kun (ŝajne) tute averaĝaj muzikaj kapabloj (la bondezirantoj-“profesiuloj” persvadis lin ne studentiĝi en la konservatorio – por ne aspekti ridinda). Tamen Ĉajkovskij aperis kaj la nesolvebla problemo estis solvita por ĉiam. Kvazaŭ li havus subtable maŝinon, kiu reskribus emociojn je muziknotoj! Kiom da multjarcentaj klopodoj sen troa rezulto – kaj jen iu ambicia ne-plu-junulo tuj faras ĉion, kion oni longe strebis. La vortoj, diritaj de Salieri (plume de Puŝkin), ke “la genio sankta… misvenas la kapon de folul’, de l’ vanta dand’” (traduko de Aleksander Korĵenkov), aplikeblas al Ĉajkovskij eĉ pli, ol al Mozart. Kvankam, certe, tio estas nur fikciaĵo. Neniu el ili estis reala “vanta dando”.

Probable Ĉajkovskij ne estas la plej granda komponisto en la historio, sed certe li estas la plej granda romantisma komponisto. Lia merito estas tiom enorma, ke oni eĉ povas sin demandi: kiucele oni aŭskultu alian romantisman muzikon? Verki tiustile post Ĉajkovskij signifas esti lia epigono. Kaj ĉar neniu volis epigoni, estiĝis novaj taskoj en la muziko. Tiel Ĉajkovskij mortigis romantismon en la muziko…
Чайковский - Времена года
Mirinda melodieco kaj “altrudemo” de la muziko de Ĉajkovskij – almenaŭ de la plej famaj liaj pecoj – faris por li fian komplezon. Pro tio nun nur malmultaj povas kompreni, ke Ĉajkovskij estas komplika komponisto. Neelteneble, koŝmare komplika. Kiel oni entute povas kompreni tion, kion li verkis?! La klaraj, memorfikseblaj motivoj estas ne pli ol bombona kovraĵo. Malantaŭ ĝi kaŝiĝas io grandioza. Sed ja tre malmultaj rigardas trans la kovraĵon. Allogita de la bela melodio, aŭskultanto opinias, ke li jam aŭdis ĉion. Sed ne estas ĉio, eĉ ne estas la plej grava. La plej grava malkovriĝas, kiam oni, postvivinte la unuan impreson, ekcerbumas pri tio, kion oni ja fakte aŭskultis. Cetere, eĉ homo kiu ne estas mem pianisto, klare komprenas, ke Ĉajkovskij estas tre malfacila por plenumo. Sed samtempe li estas aŭtoro de la “Infana albumo” – fascine rava kolekto de kristale puraj pecoj, kiun ludas ĉiu pianlernanto.

Oni kutimas pensi, ke alloga kaj facile memorfiksebla melodio estas la plej grava trajto de populara muziko, kiu atingiĝas kun neevitebla damaĝo de komplikeco kaj multfaceteco. Komplikeco kaj profundeco ja estas ĉefaj trajtoj de la “klasika” muziko, kiuj atingiĝas nur danke al malfaciliĝo de kompreno de la muziko. Ĉajkovskij sukcesis ne nur kunigi du trajtojn: en lia okazo unu pli fortigas la alian. Ĉi tia ambigueco de la muziko de Ĉajkovskij estas iusenca “gustorekonilo”. Se iu diras, ke ŝatas iun tradicie seriozan kaj komplikan komponiston (ekzemple, Gustav Mahler), tio nenion signifas. La diranto povas jen ŝati Mahler, jen ŝati modon, jen ŝati pretendi saĝecon, jen ŝati nur kolekti muzikdiskojn. Sed se iu diras, ke li aŭ ŝi ŝatas Ĉajkovskij, plej verŝajne tio signifas, ke la homo efektive ŝatas Ĉajkovskij. Kaj aldone – Mahler, kaj ĝenerale la bonan muzikon.

Fojfoje oni mergiĝas en la muzikon de Ĉajkovskij tiom profunde, ke aperas deziro ion legi (taglibron, korespondaĵojn, rememorojn). Tiuokaze leganton atendas multo interesa.

Ĉajkovskij estis tre inteligenta kaj klera homo. Li studis en la Jura altlernejo, poste en la konservatorio. Li regis ĉefajn eŭropajn lingvojn. Li scipovis klare kaj elegante paroli. Junaĝe li kromlaboris kiel muzika kritikisto. Liaj eldiroj pri la muziko, pri samtempuloj-komponistoj estis tre trafaj, precizaj, fajnaj kaj bildoplenaj. Ĉajkovskij estis inter la unuaj, kiuj komprenis skalon de talento de Ĉeĥov kaj vizitis lin, esprimante sian admiron. La tiam juna verkisto estis flatita, ĉar li tre aprezis la kreadon de la je ekzakte dudek jaroj pli aĝa komponisto. Poste “spuroj” de Ĉajkovskij fojfoje aperas en la verkoj de Anton Ĉeĥov. Ekzemple, Jelena Andrejevna (“Onklo Vanja”) pianludas la arion de Lenskij el “Eŭgeno Onegin”. La subkolonelo Verŝinin (“Tri fratinoj”) kantetas la arion de Gremin el la sama opero. Ĉeĥov estas tutmonde fama pro tio, ke en liaj dramoj nenio estas hazarda, ĉio havas sencon. Se Ĉeĥov decidis, ke Jelena pianludu ion el Ĉajkovskij, tio ne povis esti simpla omaĝo al la komponisto. Cetere, ankaŭ omaĝoj estis, sed rektaj: Ĉeĥov dediĉis al Ĉajkovskij unu el siaj rakontokolektoj.

Aldone, se baziĝi sur la rememoroj, Ĉajkovskij estis tre bonkora kaj helpema. Neniu poste rakontis ion malbonan pri li. Li nur helpis – per vortoj kaj faroj.

Lastatempe oni multe spekulas pri la seksa orientiĝo de la komponisto. Tio estas des pli naŭza, ĉar oni ankaŭ provas malkovri kaj konstati, ke li ne estis gejo. Verŝajne, en la korektita portreto Ĉajkovskij aspektus por iuj pli deca aŭ pli akceptebla. Sed la muzikon verkis ne “korektita” homo. Ĉajkovskij jes estis gejo, sed ĉu tio almenaŭ duonprocente gravas?

Gravas tio, ke lia inklino havis tre fortan kaj, verŝajne, unikan influon je lia verkado. Lia muziko danke al tio fariĝis pli impresoplena, pli emocia kaj pli esprimoriĉa. Li verkis pri blindeco kaj senanimeco de la homa naturo, pri la soleco, pri timo de la morto, pri malreciproka amo, pri deprimo. Tio estas aferoj, kiuj tuŝas ĉiujn homojn, sendepende de iliaj personaj ŝatoj aŭ deziroj. Ĉiu homo povas multon kompreni pri la vivo kaj la amo danke al Ĉajkovskij. Kie li ĉerpis inspiron, estas nur lia privata afero.

Ĉajkovskij estis granda “noviganto”. Nun tio aspektas iom surpriza, ja li nun ŝajnas esti tiom tradicia, konservativa, eĉ parte banala. Sed tio nur pli bone pruvas la revolucion, kiun li okazigis. Liaj samtempuloj opiniis lian muzikon kia ajn, sed ne banala. Ĉajkovskij signife kontribuis al la ŝanĝo de la opero kaj baleto, sed lia rolo en evoluigo de simfonio, orkestra suito, multinstrumenta konĉerto, piana miniaturo, kanta romanco estas ankoraŭ ne definitive komprenita.

Grigorij Arosev

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №4-5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/05/chajkovskij/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi