Vide el Bruselo
En la parlamenta balotado, okazinta la 7an de majo en la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Norda Irlando, venkis la Konservativa Partio, kaj ĝia gvidanto David Cameron deklaris, ke li plenumos sian balotpromeson okazigi referendumon pri la (ne)membreco de la regno en la Eŭropa Unio (EU).
La nova dekstra registaro do finfine donos al la britoj la eblecon decidi, ĉu indas plu membri en EU aŭ ne. La referendumo plej verŝajne okazos antaŭ 2017. Maleblas diri, kion kaj kial la britoj decidos. Tamen oni jam komencas pensi pri la ekonomiaj efikoj post ebla eliĝo de Britio el EU.
La plej kompleta studo pri la ekonomia kosto de la eksiĝo el EU – nomata “Brexit” – estis farita en marto de la “pensfabriko” Malfermita Eŭropo. Ties studo donis detalan analizon de la efiko por specifaj industrioj kaj pri la brita ekonomio entute. Ĝi konkludis, ke Britio povos perdi 2,2% de la totala nacia produkto en 2030. Samtempe, se estus trovita bona solvo kun EU, Britio povos gajni 1,6%. Tamen la plej realisma rezulto estos perdo de 0,8% de la totala nacia produkto.
Malfacile direblas, kiom da laborpostenoj perdiĝos aŭ ne perdiĝos. Sed plej gravas la efikoj je britoj mem. Laŭ la nova dekstra registaro de David Cameron, la brita supera tribunalo fariĝu la fina arbitracianto de homaj rajtaj aferoj en Britio. Tiel unu el la unuaj agadoj de la registaro, krome la voĉdonado pri la membreco en EU, estos eksiĝo de Britio el la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj (1950) kaj la brita neo al la aŭtoritato de la Strasburga Kortumo. Eĉ se la Strasburga Kortumo kaj la Konvencio pri Homaj Rajtoj apartenas al la Konsilio de Eŭropo, kaj ne al la Eŭropa Unio, ĝi tamen estas fundamento de la ĝeneralaj eŭropuniaj jur-principoj. Britio aliĝos al grupo de malmultaj landoj, kiel Belarusio kaj Uzbekistano, kiuj ne agnoskas la aŭtoritaton de la konvencio.
La plano anstataŭigi la eŭropan kortumon kaj fundamentan leĝaron per la brita supera tribunalo verŝajne transiros al la leĝaro. Tamen la plano ne estas apogita ĉie en Britio, kaj certe ĝi pli apartigos Skotlandon kaj Anglion. “Mi kontraŭas la abolon de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj. Mi kredas, ke tio estas terura afero”, – diris la ĉefministrino de Skotlando Nicola Sturgeon. – “La skota registaro kontraŭstaros kaj diligente laboros por certigi, ke homoj en Skotlando plu havu protektadon rilate al la fundamentaj homaj rajtoj”.
Krome estas malsameco de opinioj pri EU. Skotlando kaj Norda Irlando certe apogos la plumembrecon en EU, sed Anglio eble voĉdonos kontraŭ, dum Kimrio verŝajne nur sekvos la debaton kaj, kiel malgranda lando ne povos influi la politikan decidadon pri la afero.
Maleblas pensi, ke, en la okazo se Anglio apogos eliron el EU, Skotlando ne havos la rajton decidi, ĉu indas aŭ ne resti membro de la Unuiĝinta Reĝolando. Opinisondoj daŭre montras, ke en la por-eŭropa Skotlando oni duoble pli apogas EU ol kelkaj anglaj regionoj kie vasta plejmulto kontraŭas.
“Se Skotlando voĉdonos resti en la EU, kaj la resto de Britio voĉdonos por eksiĝo, mi kredas ke en Skotlando multaj voĉoj diros, ke ni revenu al la temo de la sendependeco”, – diris la skotlanda ĉefministrino Sturgeon.
Pri tio la angla deziro sendependiĝi de Eŭropo antaŭenigos la finon de la Unuiĝinta Reĝolando.
Dafydd ab Iago
Ĝi estas artikolo el la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/05/bruselo-22/