Lingva diverseco kaj Esperanto dum Festivalo

PoznanoLa Festivalo de Sciencoj kaj Artoj en Poznano (Pollando) estas kutima printempa aranĝo, kie universitataj fakoj prezentas allogan programon por la interesiĝantoj, ĉefe por mezlernejanoj. La teamo de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Michael Farris kaj Ilona Koutny kun du doktoriĝantoj Ida Stria kaj Michał Kozicki kaj ĉina kolegino Chung-Yi Wang) la 15an de aprilo 2015 per sia programo “Kiel venki linvajn barojn” altiris elstare multajn partoprenantojn (50 gelernantojn kun siaj instruistoj).

Post mallonga prelego pri lingva diverseco okazis konkurso pri lingvoj, konciza prezento de esperanto, ankaŭ per poemo kaj muziko. La retejo Lingvo.info kaj la broŝuro Malkovru Esperanton estis proponataj por pluaj informoj, la partoprenantoj kontente foriris kun informiloj kaj skribiloj de lingvo.info.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Ĉi tiu artikolo aperos en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/04/uam-9/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi