La mono de Magso

SteeleNovelo de Trevor Steele

Mia kara filo,

Mi scias, ke vi kredas, ke via Paĉjo estas fortvola homo, kiu ne facile cedus al malbonaj konsiloj de aliaj homoj. Nu, mi esperas, ke tio ĝenerale pravas, sed mi volas, ke vi sciu, ke estis tre bedaŭrindaj esceptoj dum mia vivo. Sendube mi lernis ion el tiuj spertoj. Hodiaŭ mi rakontu pri unu tia sperto.

En nia vilaĝo la homoj ne estis aparte malfermitaj al la influo de la granda mondo ekstere. Ili vivis mense en la pasinta jarcento kaj ne aprobis ŝanĝojn, fakte ili ĝenerale suspektis, ke urbanoj elpensas diversajn manierojn por trompi ilin. Kompreneble, ne ĉiuj vilaĝanoj pensis tiel, nur proksimume 95 procentoj.

Unu institucio malfidata de niaj homoj estis banko. Nu, ĉiuj scias, ke la ekzistokialo de banko estas profiti al ĝiaj posedantoj (malnaivaj homoj diras “akciuloj”, sed tiaj distingoj ne multon signifis al niaj homoj). La bankmanaĝero malfacile persvadis nin deponi monon ĉe li: multaj kaŝis sian monon hejme, laŭvorte sub matracoj en multaj kazoj.

La plej suspektema homo ĉe ni estis Magso. Neniu iam ajn nomis lin alimaniere. Ĉu Magso estas familia aŭ alispeca nomo, neniu sciis. Sed ni ja sciis, ke Magso venis de alia vilaĝo kaj havas pli da mono ol normale havas kampulo, kaj ke li ege malvolonte elspezas eĉ pencon. Li ne estis babilema viro, sed unu el liaj malmultaj diroj estis, ke oni neniam fidu bankon. Krome Magso neniam donis monon al eĉ la plej malriĉa homo. Lia vizaĝo iom similis tiun de dogo, kiu ne atakas vin nur pro tio, ke ĝi trovas vin enuiga. Se estintus voĉdonado pri la plej populara homo en la vilaĝo, Magso gajnintus, nur se li subaĉetintus duonon de la voĉdonrajtuloj.

Estis eĉ kelkaj provoj ŝteli la monon de Magso. Tri fojojn, kiam li ne estis hejme, ŝtelemuloj trakribris lian domon, serĉante sub matracoj kaj en ĉiu alia loko, kie la mono povus esti. Vane. Magso ĉagreniĝis pri la enrompoj en lian domon, sed ĉiam povis diri kun ioma memkontento: “Neniu trovos mian monon.” Li eĉ aldonis interesan detalon, ke li kalkulas ĝin unu fojon semajne por esti certa, ke neniom mankas.

Kara filo, ĉu iam mi menciis la nomon Grekso? Grekso estis mia plej bona amiko en tiu tempo, antaŭ kvindek jaroj. Multaj ŝatis Grekson, aliajn ĝenis lia ĉiama emo ŝerci. Li estis kvazaŭ natura estreto inter ni knaboj, kaj tre flatis min, ke li nomas min la plej bona amiko.

Iun matenon tre frue Grekso venis al mi, evidente ekscitita. “Aŭskultu,” li diris, tute sen neceso: kiam mi estis kun Grekso, mi preskaŭ ĉiam nur aŭskultis. “Mi scias ion tre interesan.”

“Kion?”

“Hieraŭ vespere mi venis hejmen malfrue de fiŝkaptado. Estis preskaŭ mallume, kaj mi volis atingi la domon antaŭ noktiĝo. Sed subite mi vidis homon moviĝanta en la apuda arbaro.”

“Ĉu ne estis fantomo?”

“Ne parolu stultaĵojn! Estis homo, tre konata homo. Divenu.”

“Ĉu la pastro?” Subite mia imagopovo galopis. “La pastro kun virino?”

“Ne. Estis … Magso.”

“Magso. Kion li faris en la arbaro?”

“Jes, ankaŭ mi volis scii tion. Mi ŝtele sekvis lin. Mi iom timis.”

“Vi timis? Mi ne kredas, Grekso!”

“Mia Panjo iam diris, ke Magso probable parolas kun la Diablo.”

“Aj!”

“Jes, vi komprenas. Nu, mi tamen sekvis lin, kaj li nenion suspektis. Li sin turnis kelkfoje, sed mi estis ĉiam kaŝita de arbo.”

“Do kien li iris?”

“Fine mi bone vidis. Li iris al arbo. La arbo estas kava.”

La rakonto vere kaptis min; mi povis nur aŭskulti kun la malfermita buŝo.

“El la arbo li prenis ladskatolon.”

“Jes? Kio estis en la skatolo?”

“Mono! Li kalkulis dum longa tempo monbiletojn. Estis preskaŭ nokte, sed mi povis ankoraŭ bone vidi tion. Fine li kapjesis al si, remetis la skatolon en la arbotrunkon, kaj komencis veni – en mian direkton!”

Mia sango preskaŭ frostis.

“Al vi! Kion vi faris, Grekso?”

“Mi kuregis hejmen, sed mi estas certa, ke li ne vidis min.”

Mi estis senparola. Kia sensacio! La mono de Magso. Estis diro en la vilaĝo: anstataŭ diri nenie oni diris tie, kie estas la mono de Magso.

Subite Grekso kaptis mian manon. “Aŭskultu, mi havas bonan planon! Estos ege amuze!”

“Kian planon?”

Grekso tiris min ege proksimen kaj flustris en mian orelon.

La tutan tagon mi estis ekscitita. La plano de Grekso estis brila, sed eble iom danĝera. Eble diabloj gardis la monon de Magso, kiu sciis? Sed kiam mi diris tion al Grekso, li ridis kun la kuraĝo de plenkreska viro.

Vespere ni iris, kontrolante de tempo al tempo, ĉu iu observas nin, en la direkton de la rivero. Sed baldaŭ ni turnis nin dekstren kaj eniris la arbaron. Grekso kompreneble estis antaŭ mi, kaj mi devis fidi lian memorpovon. De tempo al tempo li paŭzis kaj ĉirkaŭrigardis, kaj mi sciis, ke li dubas pri la vojo. Malluma arbaro estas timiga loko, kaj ne facile oni trovas sian hieraŭan vojon.

Ni marŝis, heziteme kaj longe, kaj mi divenis, ke Grekso pretas rezigni pri la aventuro. Sed subite li diris:

“Ha, jes! Jen tiu arbo, malantaŭ ni! Venu.”

Ni iris al la arbo, Grekso ŝovis sian manon en la grandan kavan internon, palpis, ĝis fine li triumfe eltiris ladskatolon. Hura!

Ni surteriĝis spontane, kaj Grekso renversis la malfermitan skatolon. Kaj jen! Pli da monbiletoj, ol mi iam ajn vidis per unu rigardo: 10-aj, 20-aj, 50-aj, eĉ kelkaj 100-aj! Kia trezoro!

Subite Grekso havis alian cerbo-piroteknikaĵon. “Hej! Ni faru artifikon! Ni kaŝu la monon!”

“Grekso, ni ne prenu la monon, tio estus granda peko!”

“Ni ne prenu ĝin, nur kaŝu dum kelka tempo! Kaj …” kaj li ekridis kvazaŭ hundo freneziĝinta.

“Kaj kio?”

“Kaj ni anstataŭigu la monon per io alia!” li sukcesis diri, kiam li subpremis sian ridemon.

“Per kio?”

Anstataŭ respondi Grekso kuris dudek paŝojn al loko, kie ni ambaŭ estis vidintaj fekaĵon de hundo. Ho ne!

Sed ho jes! Grekso revenis kun hundokako en siaj manoj kaj ĵetis ĝin en la skatolon. Li apenaŭ povis stari, tiom li ridis.

Ankaŭ mi ridis, sed iom malpli elkore.

Grekso fermis la skatolon kaj ŝovis ĝin en la kutiman kaŝlokon.

“Kio pri la mono?” mi volis scii.

Grekso bridis sian ridadon kaj diris:

“Ni prenu ĝin hejmen kaj poste redonu al Magso.”

Tio ŝajnis al mi kontentige reordigi mian moralmondon. Jes, brila ŝerco. Domaĝe, ke ni ne vidos la reagon de Magso.

La reago de Magso estis iom pli, ol ni atendis. Oni trovis lin mortinta pro koratako apud la arbo, kun hundofekaĵo en la manoj.

Grekso kaj mi dum kelka tempo panikiĝis, sed neniam povis klarigi la kialon. Ĝis hodiaŭ mi ne scias, kio okazis al la mono de Magso.

Ĉi tiu novelo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/04/steele-2/
Oni povas represi la supran tekston nur kun la permeso de la aŭtoro.

© Trevor Steele, 2015.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi