La kvara Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

Foto: Irina Gonĉarova

Lingvemaj lernejanoj plenigis la aŭlon de la gimnazio №19 en la malfermo de la 4a Lerneja LF. Nun ili scias, kio estas Esperanto. (Foto: Irina Gonĉarova)

La 18an de aprilo, sabate, en la malnova urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 4a Lerneja Lingva Festivalo, kiu naskiĝis helpe de la Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI) — organizanto de la Moskva Lingva Festivalo. MEA MASI estas konstanta kunorganizanto de la Kaluga festivalo, menciata en ties programo kune kun la Departemento pri edukado de la urbo Kaluga.

La festivala programo en Kaluga skeme ripetas tiun de la Moskva festivalo: malfermo kun allogaj anoncoj fare de la lingvaj prezentontoj, tri blokoj de la lingvaj prezentoj (po 14 samtempaj 40-minutaj programeroj en unu bloko), kaj fine — koncerto kun enmanigo de dankfolioj al la instruintoj. Ĉi-foje la dankfoliojn ricevis 11 moskvaj festivalanoj, kiuj realigis 24 el 40 Kalugaj programeroj. Inter la 11 instruintaj moskvanoj estis kvin esperantistoj-masianoj. Kiel ĉiam, dufoje estis prezentita Esperanto, al la tre atenta kaj dankema juna publiko, vere impresita de la konatiĝo kun la elstara lingva fenomeno kaj ĝia historio.

La festivalon ĉi-foje akceptis la urba gimnazio №19, kiu apenaŭ kapablis enloki ĉiujn dezirantojn. La presitaj programoj ne sufiĉis, la seĝoj dum kelkaj prezentoj en niaj klasoj ne sufiĉis. 95% de la vizitintoj estis lernejanoj 11–17-jaraj, mem elektintaj tiel pasigi la sabatan matentagon. Nature, ilin speciale logis la lingvoprezentoj de la samaĝuloj: la 14-jara okklasano Ivan Sapogov (la novgreka lingvo) kaj la 17-jara Kuzjma Smirnov (la klingona kaj skotangla) — ambaŭ esperantistoj-masianoj. Dum la prezentado de Esperanto la geknaboj multe demandis pri tiuj ĉi junuloj — iliaj ekzemploj inspiris multajn lerni Esperanton.

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI
direktoro de Moskva Lingva Festivalo
prezentanto de Esperanto en la Kaluga Lerneja LF

Legu ankaŭ:

Dennis Keefe: Lingvaj Festivaloj kaj merkatiko: Vojaĝo de provlecionoj al landaj televidoj
Irina Gonĉarova: La tria lerneja LF en Kaluga
Irina Gonĉarova: Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

Ĉi tiu artikolo aperos en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/04/masi-14/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi