Volontuli per Esperanto

E@I

E@I-teamo atendas volontulojn

La Eŭropa Volontula Servo (EVS) estas programo de la Eŭropa Komisiono, kiu ebligas al junuloj (18- ĝis 30-jaraj) volontuli kaj loĝi en eksterlando dum kelkaj monatoj ĝis tuta jaro. EVS-projekto kunigas tri partnerojn: volontulon, sendan organizon kaj ricevan organizon. Unu el la organizoj devas esti en programlando (EU + kelkaj aliaj eŭropaj landoj), sed la alia povas esti en alia parto de la mondo, do neeŭropano povas per tiu programo veni al Eŭropo kaj male.

Tiu programo estas tre avantaĝa: ĝi ebligas akiri sperton (la laboro povas temi pri kulturo, arto, medio, sporto, zorgo pri maljunuloj, ktp.) kaj malkovri novan landon kaj ĝian kulturon. Aldone, ĝi provizas al la volontuloj: repagon de la vojaĝkostoj, ĉiumonatan manĝmonon kaj poŝmonon, bonan asekuron, trejnadojn per kiuj eblas konatiĝi kun aliaj eksterlandaj volontuloj, lingvokursojn, ktp., do entute la volontulado kostas preskaŭ nenion por la volontulo.

Tiun programon uzas ankaŭ pluraj Esperanto-organizoj:

  • E@I en Partizánske (Slovakio) nun gastigas kvar volontulojn, baldaŭ ses – la lasta estas daŭre serĉata. Ĝi okupiĝas pri lingvorilataj retejoj kaj organizas aranĝojn (lingvokafejon, SES, KAEST…).
  • La Bjalistoka Esperanto-Societo en Pollando organizas lingvokursojn kaj diversajn aranĝojn.
  • TEJO en Roterdamo (Nederlando) estas la ĉefa junulara Esperanto-asocio en la mondo.

E@IMi mem faris unujaran volontuladon ĉe E@I, kaj tiu jaro estis riĉa je novaj kaj interesaj spertoj: programado kaj tradukado de interesaj retejoj, organizado de aranĝoj, lernado de nova lingvo, malkovrado de nova lando… Pro tio mi sincere rekomendas EVS-n (ne nepre ĉe E@I aŭ eĉ en Esperanta organizo) al ĉiuj junuloj, kiuj emas malkovri aliajn landojn kaj ne estas certaj, pri kio ili ŝatus okupiĝi.

Ankaŭ por aliaj Esperanto-organizoj estas bona eblo partopreni en tia ĉi gastigado de volontuloj – oni povas akiri financojn kaj la realan volontulon, kiu povas helpi progresigi laboron de la organizo. Estus do tre bonvene, se pli da E-organizoj okupiĝus pri la gastigado de junaj esperantistoj.

Pli da informoj pri EVS vi povas legi ĉe la adreso http://europa.eu/youth/EU/voluntary-activities/european-voluntary-service_en.

Matthieu Desplantes
E@I-dungito

La retejo de E@I.

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/04/ei-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi