Eŭropa Energia Unio

Bildo de EKVide el Bruselo

Meze de marto eŭropaj gvidantoj en sia pintokunveno en Bruselo apogis la planon de la Eŭropa Komisiono (EK) pri la Eŭropa Energia Unio. La planon EK proponis komence de la jaro kaj metis prioritatojn por la eŭropaj energia kaj klimata politikoj dum la venontaj jaroj. La plano enhavas kvin prioritatajn rubrikojn: energia sekureco, interna energimerkato, energia efikeco, redukto de karbonemisioj, esplorado kaj novigo.

La EU-gvidantoj ŝajne apogis la planojn, sed Tara Connolly, energipolitika konsilantino ĉe Greenpeace en Bruselo, diris: “EU ne povos atingi siajn longtempajn promesojn pri reduktado de forcejaj gasoj sen transiro al energisistemo funkciigata per renovigebla energio”.

Laŭ Connolly, EU nepre devos ĝis 2030 starigi leĝon pri energio, kiu garantios minimuman celon de la 27-procenta kvoto de renovigebla energio en 2030. Renovigeblaj energio-industrioj pasintjare pruvis, ke Eŭropo povos atingi 45-procentan kvoton en 2030. “La maldekstra mano ne scias kion faras la dekstra. EK diras ke EU devas malproksimiĝi de fosiliaj brulaĵoj, sed ĝi ankaŭ volas novajn provizojn de gaso. Eŭropo bezonas koheran planon”, – ŝi diris.

Aliaj punktoj en la plano por la Energia Unio respegulas la timojn en multaj landoj dependi de importado de fosiliaj brulaĵoj, specife de la ruslanda kompanio Gazprom. La plano celas ankaŭ malaltigi la grandegan sumon de 400 miliardoj da eŭroj, kiujn Eŭropo pagas por importado de la fosilia energio.

Dum ĉi tiu kaj venonta jaro, EK pretigos leĝaron por starigi la Eŭropan Energian Union. Pluraj landoj, inter ili Britio, alvokas al pli granda emfazo sur la evoluo de la energia merkato. Aliaj landoj, kiel Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio – kiuj multe dependas je ruslanda energio – volas urĝan solvon de ĉi tiu problemo.

Oni ankaŭ agnoskas la neceson fronti klimatŝanĝadon, sed malsamaj landoj havas malsamajn opiniojn pri la maniero fari tion. Britio, Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio ŝatus vidi pli da eblecoj mem elekti siajn specifajn politikojn. Aliaj, kiel Germanio kaj Danio, volas pli klaran vojon kaj pli da emfazo pri renovigebla energio kaj energia efikeco.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №4-5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/04/bruselo-21/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Eŭropa Energia Unio1

  1. Estas – kiel kutime – tute surfaca remaĉo de iu oficala fonto. La problemo kuŝas jam en la difino, kiu estas “renovigebla” energio. Kelkaj eŭropaj ŝtatoj preferas substreki la karbondioksid-neŭtralecon kaj prave favoras atomenergion (GB,F). Aliaj ŝtatoj (nome la orientaj, ekskomunistaj) post 25 jaroj sekvas la tradiciajn padojn (ekz. karbo, brunkarbo).
    Mia ŝtato(DE)laŭte krias en Bruselo por renovigebla energio, sed bremsas kaj blokas en la propra lando.
    Indus ankaŭ kritike mencii la centojn de internaciaj esplorprojektoj, kies sola efiko estas, ke kelkaj sciencistoj de tempo al tempo povas je la kosto de EU vojaĝi eksterlanden kaj publikigi en la angla.
    Eble oni povas aldoni, ke la skandinaviaj ŝtatoj komprenas torfon, kiel renovigebla kaj fiere prezentas en sia statistiko, dum en DE oni malpermesas la ekspluaton de torfo pro naturprotektaj kialoj. La risko estas, ke ankaŭ la baltaj ŝtatoj kaj revas pri torfo, kiun ili abunde posedas, kaj pri atomenergio.
    Bedaŭringe Esperanto kaj Esperantistoj malmulte uzas siaj specifajn kapablojn por krei konsciencon pri tiuj problemoj.

Respondi