Aprilo 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

aprilo1. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Otto Leopold von Bismarck (1815-98), la unua kanceliero de Germana Imperio (1871-90), la unuiginto de Germanio, konata kiel “La Fera Kanceliero”.

Zola2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Émile Zola (1840-1902), franca verkisto, ĵurnalisto kaj sociaganto.

5. Pasko laŭ la Gregoria kalendaro.

Palma Dimanĉo laŭ la Julia kalendaro.

Antaŭ 200 jaroj (1815) ekerupciis la vulkano Tambora en Indonezio; ĉ. 90 mil personoj pereis.

6. Antaŭ 675 jaroj mortis Bazilo Komnino (?-1340), imperiestro de Trebizondo (1332-40).

7. Anunciacio laŭ la Julia kalendaro.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Victoria Ocampo (1890-1979), la plej fama argeninta verkistino.

Billie HolidayAntaŭ 100 jaroj naskiĝis Billie Holiday (aŭtente: Eleanora Fagan, 1915-59), usona ĵaza kantistino.

Antaŭ 25 jaroj (1990) pli ol 150 personoj pereis pro incendio de la sveda pramo MS Scandinavian Star.

9. Antaŭ 75 jaroj (1940) Germanio invadis en Norvegion kaj Danlandon. Antaŭ 1300 jaroj mortis romkatolika papo Konstanteno (664-715).

Antaŭ 150 jaroj (1865) ĉe Appomattox okazis la lasta grava batalo en la usona civila milito, la nordanoj venkis.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Erich Friedrich Wilhelm Ludendorff (1865-1937), germana generalo, stabestro de la germania armeo ĉe la orienta fronto dum la 1a mondmilito.

11. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Rachele Mussolini (Rachele Guidi, 1890-1979), edzino de Benito Mussolini (1915-45).
Pasko
12. Pasko laŭ la Julia Kalendaro.

14. Antaŭ 150 jaroj (1865) John Wilkes Booth mortvundis la usonan prezidanton Abraham Lincoln.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Stanisław Karolczyk (1890-1960), pola Esperanto-verkisto, konata kiel Eska.

Lomonosov15. Antaŭ 250 jaroj mortis Miĥail Lomonosov (1711-65), rusa sciencisto kaj poeto.

Antaŭ 150 jaroj pro pafvundo mortis Abraham Lincoln (1809-65).

Antaŭ 50 jaroj mortis Delfí Dalmau (1891-1965), kataluna filologo, verkisto kaj esperantisto, prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio, redaktoro de Kataluna Esperantisto.

Antaŭ 25 jaroj mortis Greta Garbo (Greta Lovisa Gustafsson, 1905-90), sveda-usona aktorino.

16. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Nikolaj Trubeckoj (1890-1938), rusa filologo kaj filozofo.

Aĥmeto I17. Antaŭ 225 jaroj mortis Benjamin Franklin (1706-90), usona sciencisto kaj diplomato, unu el la “patroj-fondintoj” de Usono.

18. Antaŭ 425 jaroj naskiĝis Ahmeto I (1590-1617), sultano de la Otomana Imperio (1603-17).

19. Antaŭ 625 jaroj mortis Roberto II (1316-1390), skota reĝo (1371-90).

20. Antaŭ 25 jaroj (1990) Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko iĝis Ĉeĥa-Slovaka Federacia Respubliko.

22. Antaŭ 100 jaroj (1915) en la dua batalo ĉe Ipro la germania armeo abunde uzis gason kiel armilon.
Молния 1
23. Monda Tago de la Libro.

Antaŭ 50 jaroj (1965) estis lanĉita la unua sovetunia komunika sputniko Molnija-1 (Fulmo-1)

Antaŭ 25 jaroj mortis la usona aktorino Paulette Goddard (1910-90), la edzino de Charles Chaplin (1936-42) kaj de Erich Maria Remarque (1958-70).

24. Antaŭ 150 jaroj en Nico mortis Nikolao Romanov (1843-65), filo kaj heredonto de la ruslanda imperiestro Aleksandro II.

Antaŭ 100 jaroj (1915) en Turkio komenciĝis amasa masakrado de armenoj.

Al Pacino25. Antaŭ 25 jaroj (1990) estis lanĉita la kosmoteleskopo Hubble.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Alfredo James “Al” Pacino (1940-), usona filmaktoro kaj reĝisoro.

27. Antaŭ 150 jaroj okazis la plej granda riverkatastrofo en la historio: pro eksplodo de la vaporŝipo Sultana en Misisipo pereis ĉ. 1800 personoj.

Antaŭ 100 jaroj mortis Aleksandr Skrjabin (1871-1915), rusa komponisto kaj pianisto, muzikeksperimentanto.

28. Antaŭ 50 jaroj (1965) usonaj armeaj trupoj invadis en Domingon k okupis ĝin.

Ĉi tiu listo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №4-5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/04/aprilo2015/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi