Sankt-Peterburgo: Rekorde granda lingva festivalo

Sankt-Peterburgo

LF en Peterburgo: Prezento de Esperanto vekis grandan intereson (Foto: Sergej Andrejsons)

Preskaŭ duonmilo da vizitantoj partoprenis la 9an lingvan festivalon en Sankt-Peterburgo – normale la kvanto estis duoble malpli granda. La gastoj partoprenis la 56 festivalajn eventojn, ĉefe prezentojn de apartaj lingvoj, sed ankaŭ prelegojn pri lingvistikaj temoj.

La lingva festivalo estas koncepto de porekstera agado, kiun elpensis kaj ekuzis la usona esperantisto kaj profesia merkatisto Dennis Keefe. Esence ĝi estas aro de enkondukaj lecionoj pri dekoj da lingvoj, ili okazas en kelkaj blokoj po kelkaj prezentoj-lecionoj samtempe. Partoprenantoj elektas lingvon inter kelkaj kaj konatiĝas kun ĝi de sperta gvidanto (denaska parolanto, fakulo aŭ studanto de la lingvo).

La festivalo, okazigata en Sankt-Peterburgo fare de lokaj aktivuloj de Rusia Esperantista Unio, celas disvastigon de konscio pri la lingva diverseco en la mondo kaj Ruslando speciale, zorgigon de la publiko pri perspektivoj de malpli grandaj lingvoj, komprenon pri ebleco studi kelkajn lingvojn samtempe.

En moderna Ruslando, samkiel plurloke en la mondo, la angla iĝis sinonimo de “fremda lingvo” en mezlernejoj kaj laborlokoj. Ofte homoj ne decidiĝas eklerni alian lingvon, ĝis kiam ili “finlernos” la anglan. Nur 5% da ruslandanoj menciis en la tutlanda censo de 2010, ke ili “scias” la anglan.

Esperanto estis prezentita en ĉi-jara festivalo dufoje, la prezenton faris Vjaĉeslav Ivanov. Krom tio okazis ankaŭ aparta evento “Esperanto-klubo”, en kiu dezirantoj povis interparoli en Esperanto – la kluban programeron preparis Miĥail Kolodin. Esperanto estis multe menciita ankaŭ en la prezento de German Dudĉenko, kiu prelegis pri la esperantido Omo, iom populara en la soveta Uralo komence de la 20a jarcento.

La festivalo, kiun la 15an de marto gastigis la Nacia Esplora Universitato de Informaj Teknologioj, Mekaniko kaj Optiko (ĝuste en ĉi marto ĝi festis sian 110-jariĝon), estas malfermita al publiko; la eniro kostis neniom, plejmultis junaj partoprenantoj, sed rimarkeblis homoj de ĉiuj aĝoj. Laŭ enketado, homoj venas ĉefe pro scivolemo sen antaŭa lingvistika fono. La plej ofta kritiko estas manko de tagmanĝa paŭzo, kion la organizantoj taksas laŭdo.

Vjaĉeslav Ivanov

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №4-5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/03/peterburgo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Sankt-Peterburgo: Rekorde granda lingva festivalo

  1. Dennis Keefe diras:

    Mi shatas multajn partojn de chi tiu artikolo pri la Lingva Festivalo de Sankt-Peterburgo. Unue, la foto. La foto montras la gelernantojn. Lingva Festivalo estas homoj kiuj eklernas iomete pri diversaj lingvoj. Lingva Festivalo NE estas dancado, kantado kaj similaj kulturajhoj kiuj jam ekzistas chie. Lingva Festivalo estas unika evento.

    Due, estas nun la 9a Festivalo en Sankt-Peterburgo. Nau sinsekvaj festivaloj! Fari ion ajn en Esperantujo bezonas multe da laboro, sed fari tion jaron post jaro, jaron post jaro, estas vere bona, longdaura laboro de iu ajn esperanta projekto. Mi gratulas!

    Mi shatas la frazon POREKSTERA LABORO. ILEI, kiu iasence provas fari Lingvajn Festivalojn, ankorau ne komprenas tion. INTERNA Lingva Festivalo NE helpas al ni lerni kiel plibonigi la kontakton kun la ekstera publiko.

    Al mi plachas via difino de instruanto por la Lingva Festivalo. Estas spertulo, kaj tiu spertulo estas gvidanto kiu povas esti denaska parolanto, fakulo aŭ studanto de la lingvo. Bele esprimite, char ofte homoj pensas, ke chiu lingvo bezonas eminentan lingvo-profesoron. Ne en Lingvaj Festivaloj. La leciono dauras chirkau 40 minutoj, do ne bezonatas profesiaj instruistoj (tamen, de tempo al tempo ili ankau povas ludi rolon).

    Estas multe da aliaj interesaj detaletoj en via artikolo. Mi volas konservi ghin, char ghi pensigas min. Ne tro zorgu pri tiuj homoj kiuj ne volas kursojn dum la mangho-horo. Kiam mi fizike organizas Lingvan Festivalon, ni chiam havas kursojn CHIUHORE por simpligi la komunikadon kaj organizan laboron. Pri tio ni povas interparoli.

    Tio estas detalo, sed SIMPLIGO de horaroj kaj simpligo de la tuta Festivalo gravas por ne doni tro da pliaj laboroj al la organizantoj, kaj por ne krei pli komplikan komunikadon al la ekstera publika.

    Amike kaj danke,

    Dennis Keefe

  2. Vjaĉeslav diras:

    Roland, ekzistas artikolo en eo.wikipedia, kiu regisras datojn de ĉiu peterburga lingva festivalo (jam okazis naŭ):

    eo.wikipedia.org/wiki/Historio_de_Lingva_Festivalo_en_Sankt-Peterburgo

  3. AlKo diras:

    Ĝi okazis la 15an de marto

  4. Roland Rotsaert diras:

    Je kiu dato la lingva festivalo okazis? Supozeble en la dua parto de marto, sed estontaj historiistoj eble deziros ekzaktan daton…

Respondi