Marto 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

marto

1. Antaŭ 450 jaroj (1565) estis fondita Rio-de-Ĵanejro.

Antaŭ 200 jaroj (1815) Napoleono revenis al Francio el sia ekzilo en Elba.

2. Antaŭ 50 jaroj (1965) la usona aerarmeo komencis konstantan bombadon de D. R. Vjetnamio.

Cai Yuanpei5. Antaŭ 200 jaroj mortis Franz Anton Mesmer (1734-1815), germana medicinisto, kreinto de la animala magnetisto, nun konata kiel mesmerismo.

Antaŭ 75 jaroj mortis Cai Yuanpei (1868-1940), ĉina edukisto kaj revoluciulo, subtenanto de Esperanto.

6. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Pjotr Jerŝov (1815-69), rusa poeto kaj prozisto.

7. Antaŭ 250 jaroj naskiĝis Joseph Nicéphore Niépce (1765-1833), franca pioniro de fotografado.

8. Internacia tago de virinoj.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Leo Belmont (Leopold Blumental, 1865-1941), pollanda judo, ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto.

9. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Vjaĉeslav Molotov (Skrjabin, 1890-1986), ĉefministro (1930-41) de USSR, popolkomisaro /ministro pri eksteraj aferoj (1939-49, 1953-56).

Василий II Тёмный10. Antaŭ 600 jaroj naskiĝis Bazilo II la Blinda (1415-62), granda princo moskva (1425-62).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Chuck Norris (Carlos Ray Norris Jr., 1940-), usona aktoro kaj luktartisto.

Antaŭ 75 jaroj mortis Miĥail Bulgakov (1891-1940), rusa sovetia verkisto kaj dramaturgo.

11. Antaŭ 25 jaroj (1990) la Supera Soveto de Litova SSR deklaris la sendependiĝon de Litovio.

12. Antaŭ 75 jaroj (1940) en Moskvo estis subskribita pactrakto inter USSR kaj Finnnlando, per kiu finiĝis la “norda milito”.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Mauri Antero Numminen (1940-) finna muzikisto kaj komponisto.

15. Antaŭ 25 jaroj (1990) la Kongreso de popolaj deputitoj elektis la unuan (kaj solan) prezidenton de USSR – Miĥail Gorbaĉov.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Carlos Gagini (1865-1925), kostarika filologo kaj esperantisto.

16. Antaŭ 25 jaroj mortis Neil Salvesen (1944-90), angla esperantisto, direktoro de la Centra Oficejo de UEA (1987-90).
Leonov en kosmo
18. Antaŭ 50 jaroj (1965) la sovetunia kosmonaŭto Aleksej Leonov forlasis la spacŝipon Vosĥod-2 kaj faris la unuan promenon en la kosma spaco.

Antaŭ 325 jaroj en Kenigsbergo naskiĝis Christian Goldbach (1690-1764), germana matematikisto, aŭtoro de la ĝis nun ne pruvita “konjekto de Goldbach”.

19. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Carlo Minnaja (1940-), itala matematikisto kaj denaska esperantisto.

Lev Jaŝin20. Ekvinokso.

Antaŭ 200 jaroj (1815) Napoleono triumfe revenis al Parizo.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Svjatoslav Riĥter (1915-97), virtuoza sovetunia pianisto.

Antaŭ 20 jaroj mortis Lev Jaŝin (1929-90), sovetunia futbalisto, la plej bona golisto en la historio de futbalo, la sola golisto kiu ricevis la Oran Pilkon (1963).

22. Antaŭ 100 jaroj (1915) post kvarmonata sieĝado la ruslanda armeo konkeris la aŭstrian-hungarian fortreson Przemyśl (nun en Pollando).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Georgij Ĵĵonov (1915-2005), populara sovetunia kaj ruslanda aktoro.

25. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Stefka Kostadinova (1965-), bulgara atletino, kies mondrekordo pri altsaltado (209 cm) starigita en 1987 ĝis nun ne estas superita.
Muzeo de Ŝerloko Holmso en Londono
27. Antaŭ 25 jaroj (1990) en Londono ekfunkciis muzeo de Ŝerloko Holmso (Bakerstrato 221b).

Reĝino MargotAntaŭ 400 jaroj mortis Marguerite de Valois (1553-1615), edzino (1572-99) de Henriko IV de Francio, konata kiel reĝino Margot.

Antaŭ 100 jaroj mortis Sifo (Liu Shifu, 1884-1915), ĉina anarkiisto, verkisto kaj esperantisto.

30. Antaŭ 75 jaroj (1940) Nankino iĝis ĉefurbo de la marioneta ĉina registaro de Wang Jingwei.

31. Antaŭ 75 jaroj (1940) Karela-Finna SSR iĝis la 12a respubliko de USSR (ĝis 1956).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Yokoi Shoichi (1915-97), japana kaporalo kiu malgraŭ la kapitulaco de Japanio militis ĝis 1972 en la insulo Guam.

Antaŭ 675 jaroj mortis Ivano I (1283-1340), princo moskva (1325-40), vladimira (1328-40) kaj novgoroda (1328-37), kromnomita Kalita (= burso).

Ĉi tiu listo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/03/marto2015/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi