Kion ni manĝas?

Vide el Bruselo

Ĉu bovaĵo ne estas ĉevalaĵo? (Foto de EK)

Du jarojn post grandega viando-skandalo, la Eŭropa Parlamento voĉdonis por devigi la vendistojn informi konsumantojn pri la lando de origino de karno uzata en antaŭfaritaj manĝaĵoj, ekzemple, en “lasanjoj”. Tio jam estas la kazo por freŝa bov-karno, kiu estas por rekta konsumado – ni kuiras kaj manĝas ĝin rekte. Sed 30-50% (la procentaĵo varias laŭlande) da viando venas al firmaoj, kiuj prilaboras la viandon kaj faras antaŭpreparitajn manĝaĵojn.

Sed la voĉdono de la Eŭropa Parlamento ne signifas tujan leĝon. Parlamentanoj nur alvokas la Eŭropan Komisionon rapide proponi leĝdonajn proponojn, por ke la konsumantoj denove fidu al nutraĵoj. La parlamentanoj fakte aprobis rezolucion, kiu urĝas la Eŭropan Komisionon sekvi ties propran raporton el la jaro 2013 kaj proponi leĝojn por uzado de devigaj etikedoj kun indiko pri la lando de la origino de la viando uzita en la koncerna nutraĵo. Tamen post leĝpropono de la Komisiono la membro-ŝtatoj kaj la parlamentanoj povos debati dum du aŭ tri jaroj pri la propono sen fari decidon.

“Post la skandalo pri ĉevala karno nia tasko estas reakiri la fidon de konsumantoj”, – diris parlamentano Giovanni La Via. Aliaj parlamentanoj ripetis maltrankvilon pri la ebleco de novaj fraŭdoj en la nutraĵindustria kaj agrikultura sektoroj.

Brita verdulo kaj parlamentano Keith Taylor diris, ke homoj rajtas scii de kie ilia manĝo venas. “La propra esplorado de la komisiono klarigis ĉi tion. Ekde aprilo ĉi-jara, oni devigos etikedi la originon por ĉiu freŝa, malvarma aŭ frosta viando. Estas same grave, ke ni havu la saman devigon pri viando uzita en aliaj produktoj”, – diris Taylor.

Samtempe, en la Eŭropa Unio oni priparolas la novan komercan traktadon kun Usono. Laŭ Jürgen Knirsch el Greenpeace, usonaj firmaoj volas subfosi eŭropajn regulojn pri medioprotektado kaj sano kaj ankaŭ pri pli striktaj EU-limoj pri pesticidoj. “Usonaj eksportistoj de greno, sojfaboj, porkaĵo kaj kokidaĵo volas vendi siajn genetike modifitajn kultivaĵojn, kokidojn kaj hormonigitan karnon en la Eŭropa merkato”, – diris Knirsch. Li volas ke la ekzistantaj EU-normoj, kiuj protektas la konsumantojn, estu konsiderataj en la estonta komerctraktado kun Usono.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/03/bruselo-20/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Kion ni manĝas?1

  1. José Antonio Vergara diras:

    Mi iom miras ke, tra la artikolo, oni uzas la vortojn “karno” kaj “viando” kvazaŭ sinonime, dum mi havas la impreson ke la distingo inter ambaŭ nocioj estas simila al tiu ekzistanta en la angla (flesh/meat).

    Ekz. oni legas la jenajn, inter si tre similajn frazojn:
    1. “la lando de origino de karno uzata en antaŭfaritaj manĝaĵoj”
    2. “la lando de la origino de la viando uzita en la koncerna nutraĵo”

Respondi