La “nova energio” de Carlo Bourlet

Nia trezoro

… tuj de la unua momento, kiam mi ekkonis lin kiel Esperantiston, li ĉiam staris antaŭ miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje, kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado, pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet.

Ĉi tiuj vortoj de Zamenhof montras la esceptan rolon de Carlo Bourlet en Esperanto, sed antaŭ paroli pri tiu rolo, ni konatiĝu kun lia eksteresperanta vivo.

Carlo Bourlet [Prononcu: Burlé] naskiĝis kiel Charles Émile Ernest Bourlet la 25an de aprilo 1866 en Strasburgo. Li studis en la liceo de Bourges kaj en la liceo Saint-Louis en Parizo, studentiĝis en la Supera Normala Lernejo (1885), kie agregaciiĝis pri matematiko (1888). En la 25-jara aĝo (1891) li iĝis doktoro pri matematiko per la tezo “Pri ekvacioj je laŭpartaj derivaĵoj, kiuj entenas kelkajn nekonatajn funkciojn” kaj eklaboris kiel profesoro en la liceo Lakanal (1891), poste en la liceo Henry IV (1892-97), en la liceo Saint-Louis (1897-1906), en la Lernejo de Belartoj (1896-1905) kaj ekde 1906 en la Nacia Konservatorio de Artoj kaj Metioj. Krome, dum 1899-1900 li gvidis kurson de matematiko kaj mekaniko en Sorbono.

Bourlet verkis plurajn fakajn librojn kaj artikolojn pri matematiko kaj lernolibrojn pri aritmetiko, algebro kaj geometrio, kiuj estis uzataj preskaŭ en ĉiuj liceoj de Francio. Li estis kunredaktoro de Nouvelles annales de matematiques, sekretario de la franca sekcio de la internacia komisiono de instruado de matematiko, membro de la ekzamenkomisiono por agregacio de matematiko.

Bourlet okupiĝis ankaŭ pri aplika matematiko kaj mekaniko, precipe pri biciklo, kies funkciadon li priskribis en sia trivoluma studo, ricevinta la akademian premion Fourneyron (1899). Estas li, kiu inventis la bremsan retropedalon de biciklo. Praktike kaj teorie Bourlet okupiĝis ankaŭ pri aŭtomobiloj, aviadiloj, velodromoj kaj fervojoj.

Ĉi tiu brila 34-jara Pariza sciencisto iam en vintro 1900/01 ekinteresiĝis pri Esperanto (Adresaro por 1901, №6484) pro interparolo kun la fama matematikisto profesoro Charles Méray. En sia unua Esperanto-jaro Bourlet faris tri rimarkindajn aferojn.

1. En majo 1901 li akiris apogon por Esperanto de Abel Ballif, prezidanto de Touring-Club de France, membro de kies teknika komitato Bourlet estis. La okdekmil-membra TCF komencis subteni Esperanton: ĝi subvenciis esperantistajn grupojn, enkondukis en sia revuo Esperanto-rubrikon, disponigis por esperantistoj siajn provincajn lokalojn kaj la centran sidejon en Parizo.

2. En julio 1901 Bourlet iniciatis kontrakton inter Zamenhof kaj la Pariza eldonejo Hachette & Cie, kiu eldonis liajn matematikajn lernolibrojn. Danke al ĝi Hachette komencis eldonadon de Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof. Louis de Beaufront reprezentis Zamenhofon ĉe Hachette, kiu ne deziris rekte rilati kun nekonata varsoviano. Zamenhof kaj Beaufront ricevis procentaĵojn pro ĉiu libro en la serio.

Ĝis la unua mondmilito la rolo de Hachette en la Esperanta libroeldonado estis preskaŭ monopola – la plej valoraj libroj aperis en la Kolekto aprobita. Kvankam tio komplikis la laboron de aliaj eldonejoj, la rolo de Hachette estis pozitiva en la propaganda vidpunkto. Ĉar Hachette havis filiojn en la tuta mondo, preskaŭ ĉiu interesato povis facile aĉeti librojn en/pri Esperanto tra tiu reto, ankaŭ danke al la populara jaralmanako de Hachette, en kiu regule aperis Esperanto-paĝo.

3. En septembro 1901 Bourlet prezidantiĝis en la Pariza Grupo Esperantista, fondita en 1900, sed tiam nur vegetanta kun trideko da membroj. Danke al Bourlet la Pariza Grupo ricevis kunvenejon en Sorbono, starigis sekciojn en kvartaloj, gvidis amasajn kursojn, aranĝis ekzamenojn, konkursojn kaj bankedojn, asignis premiojn kaj iĝis la plej aktiva kaj amasa Esperanto-grupo en la mondo kun milo da membroj. Kiel la prezidanto de la Pariza Grupo, li en 1902 fondis 18 grupojn en diversaj urboj de Francio.

Antaŭ daŭrigi, ni konatiĝu kun lia portreto, skizita de Gaston Waringhien:

… li unuavide frapis per la brilo de viglega inteligento. […] Tia nekomuna valoro estis reliefigita de senlaca agopovo kaj de perfekta labortekniko: bolanta je aktiveco, kapabla dikti samtempe al pluraj tajpistinoj, memoradi plej etajn detalojn, improvizi brilajn parolojn kaj celtaŭgajn agoplanojn, tiu pintabarba, pipamanta framasono estis ankaŭ simpla en la sociaj rilatoj, ĉiam bonhumora, bonkora, preta al ĉiuj kaj al ĉiuj helpema. En la kongresoj, lia klarega kaj varma elokvento, lerte apogita laŭokaze de eleganta gesto aŭ neatendita spritaĵo, akiris al li la entuziasmon de la aŭdantaro. Cetere li bone konsciis sian valoron, tiris el ĝi orgojlon, kompleze flegadis sian “mi”, kaj rapide senpacienciĝis, se li renkontis kontraŭulon, kiu rifuzis lasi sin persvadi de liaj rezonoj. Sian ordonemon, facilan ekkoleremon li tute ne provis maski; kaj farinte al si opinion pri unu homo, li ĝin ne plu ŝanĝis, kaj traktis la malamikon kun ĝentila, tranĉa senkompato. Sed lia sincero, efikanteco kaj absoluta senruzeco kompensis ĉion.

Ĉi tiu brila Pariza profesoro, liberpensulo kaj vivĝuanto, ŝajne senpene triumfanta en scienco kaj en Esperanto, ne povus ne kolizii kun la “dua patro de Esperanto”, Louis de Beaufront, fondinto-prezidanto de la Societo por Propagando de Esperanto (SPPE), romkatoliko kaj malgrava hejma instruisto, intrigemulo deziranta konservi sian solan fierindaĵon – la gvidan rolon en la Esperanto-movado, kiun li mem kreis post la malaktiviĝo de Zamenhof.

Bourlet eksciis, ke Beaufront ricevas tro grandan enspezon laŭ la kontrakto kun Hachette, kaj en januaro 1903 la kontrakto estis rearanĝita avantaĝe al Zamenhof kaj malavantaĝe al Beaufront. En gazetaro komenciĝis polemiko inter, unuflanke, Bourlet, Cart kaj Seleznjov (redaktoro de Revuo Internacia), subtenataj de pluraj aktivuloj, kaj, aliflanke Beaufront. Siavice Zamenhof aperigis en L’Espérantiste, kiun Beaufront redaktis, la artikolon Pri la mistera “kontrakto”, en kiu li petis, ke oni ne parolu publike pri ĉi tiu temo. En junio 1903 Beaufront perdis la fidon de Hachette, kiu ekuzis la servojn de Bourlet, kiu decidis pri eldonotaĵoj.

Laŭ iniciato de Bourlet SPPE en oktobro 1903 ŝanĝis sian titolon al SFPE (Societo Franca por Propagando de Esperanto). Tio “savis” la eksterfrancian movadon el la influo de Beaufront, kiu restis gvidanto nur de sialanda movado. Sed en tiu movado maturiĝis konflikto, ĉar SFPE, kiun Beaufront prezidis, havis nur individuajn membrojn, sed la lokaj grupoj, ankaŭ la Pariza Grupo de Bourlet, aktive agis ekster ĝi.

Post kelkaj monatoj Bourlet kaj Beaufront ĉesigis la interrilatojn.

Zamenhof, kiu danke al Bourlet kaj Hachette reaperis en Esperantujo, en 1905 relanĉis sian ideon pri Tutmonda Ligo Esperantista kun influa Centra Komitato. Li skribis: «Pacigi inter si s-ron Bourlet kaj de Beaufront mi jam provis kelkajn fojojn, sed tute sen rezultato. La plej bona rimedo, por sendanĝerigi por nia afero ilian malpacon, estos la kreo de “Centra Komitato”, kiu estos elektita kaj periode reelektata de la tuta mondo esperantista». Por la konstanta labororgano de la Ligo (Komitato de Agado), en kies dispono estus la kaso kaj la revuo, li proponis la Parizan Grupon sub la gvido de Bourlet.

Ĉi tiu plano ne realiĝis, sed la oponantoj de Bourlet fiksis en la memoro, ke Zamenhof indikis lin kiel la gvidanton de Esperantujo. Kaj Bourlet havis oponantojn ne nur en la sfero de organizado. Komence de la sama jaro 1905a en Parizo fondiĝis Presa Esperantista Societo sub la gvido de Cart, Fruictier kaj Lengyel, kies eldonado povus subfosi tiun de Hachette, – do de Bourlet kaj Zamenhof. La konflikto inter la du eldonejoj kaŭzis distanciĝon inter Zamenhof kaj Cart, kaj preskaŭ provokis duelon inter Bourlet kaj Fruictier.

BourletBourlet okupiĝis ne nur pri propagando kaj organizado. Li verkis kelkajn librojn kaj broŝurojn, inkluzive de la lernolibro Premier manuel de la langue aŭiliaire Esperanto (1905), konata kiel “la ruĝa broŝuro”, kies francaj eldonoj superis 500 mil ekzemplerojn, sen kalkuli la kvanton de pluraj alilingvaj versioj.

La plej granda tiutempa faro de Bourlet estis la fondo de La Revuo, kies unua numero aperis ĉe Hachette la 1an de septembro 1906 kun la subtitolo “Internacia Monata Literatura Gazeto, kun la konstanta kunlaborado de D-ro L.L. Zamenhof”.

En La Revuo, direktata de Bourlet kaj redaktata de Félicien Menu de Ménil, Zamenhof ricevis la eblon ĉiumonate aperigi (kontraŭ digna salajro) siajn tradukojn el la Biblio kaj el diversaj aŭtoroj (Gogol, Schiller, Andersen, Goeto k. a.). Danke al la kunlaboro de Zamenhof, Grabowski, Kabe, Vallienne, Boirac, Privat kaj aliaj aŭtoroj ĝi iĝis la plej prestiĝa Esperanta revuo antaŭ la Unua Mondmilito. Bourlet ne nur direktis La Revuon. En ĝi regule aperis liaj originalaj kaj tradukitaj beletraĵoj, artikoloj, recenz(et)oj kaj Babiladoj. La Babiladoj posteume aperis en Brazilo (1940, 1987). Kiel direktanto de La Revuo Bourlet okazigis literaturajn konkursojn kun bonaj premioj kaj poste promociis la Internaciajn Florajn Ludojn. La Revuo aperis dum ok plenaj jaroj ĝis aŭgusto 1914 kun 96 numeroj sur entute 6144 paĝoj.

Unu monaton post la fondo de La Revuo ekaperis la organo de la Pariza Grupo Paris Espéranto, en kiu Bourlet polemikis kontraŭ Beaufront kaj aliaj malkontentuloj pri lia agado. Li okazigis esperantistajn festojn kaj biciklajn promenojn en Parizo, senlace organizis, prelegis, verkis, provlegis, – ĉio ĉi samtempe kun lia ĉefa laboro scienca kaj pedagogia.

Ne estas mirinde, ke Zamenhof diris:

Oni multe laboris por Esperanto ankaŭ antaŭ Bourlet, sed de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio.

Ĉi tiun energion li uzis ankaŭ por la Internacia Scienca Asocio (nun ISAE) kaj por la Universalaj Kongresoj (ekde 1908 li estis vicprezidanto de KKK). Post la 8a UK (Krakovo, 1912) li okupiĝis ĉefe pri preparado de la 10a UK en Parizo (1914), kiu devus iĝi la plej grandioza evento en la historio de Esperanto. Post ĝi li planis ripozi de Esperantaj aferoj (post lia morto lia filo Jean Bourlet, sciigis, ke la registaro proponis al Bourlet fariĝi ministro de publika edukado).

Sed liaj planoj ne realiĝis. La 1an de aŭgusto 1913 li kun sia familio venis al la vilaĝo Duingt ĉe la lago Annecy por ripozi antaŭ la 9a UK en Berno. Tiutage ĉe tagmanĝo lian malsanan gorĝon pikis fiŝosto (laŭ aliaj informoj branko aŭ ero de kartilago), kaj post granda suferado li mortis la 12an de aŭgusto 1913 en Annecy en la aĝo 47 jaroj.

La forpaso de Bourlet signifis baton por la esperantistaro, ĉar sen lia insisto Hachette perdis intereson pri eldonado de Esperanto-libroj, kaj la organizadon de la Pariza kongreso transprenis aliaj personoj. Tamen tio ne gravis, ĉar la kongreso ne povis okazi pro la milito.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo estas verkita surbaze de la 2a eldono de Homarano de Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado / Kaunas, 2011) kaj de la artikolo pri Carlo Bourlet el la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK), ĉe kies preparado estis utiligitaj jenaj fontoj:

Amouroux J. Carlo Bourlet pli intime // La Gazeto, 2014, №169;

Bricard R. Carlo Bourlet // Nouvelles annales de mathématiques, 1913, Ser. 4, Tome 13;

Brasseur R. Quelques scientifiques ayant enseigné en classe préparatoire aŭ grandes écoles // Bulletin de l’UPS, 2010, №229;

Bourlet C. Monumento de Carlo Bourlet: Artikoloj el “La Revuo” elektitaj de Ismael Gomes Braga. Rio-de-Janeiro: Livraria da Federação E. Brasileira, 1940;

Carlo Bourlet. 1866-1913. Paris: Grupo Esperantista, 1914;

Chavet G. Carlo Bourlet; [Zamenhof L.]. Parolado de Dro Zamenhof super la tombo de Carlo Bourlet // La Revuo, 1913, №85;

Enciklopedio de Esperanto / Komp. I. Ŝirjaev, L. Kökény, V. Bleier. 2a eld. Budapest: HEA, 1979;

Korĵenkov A. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005;

Ludwig E. Carlo Bourlet (1866-1913), éminent scientifique et pionner de l’ espéranto // Le Monde de l’Espéranto, 2013, 584-585;

Zamenhof L. Leteroj de L.-L. Zamenhof. Vol 1 / Komp., koment. G. Waringhien. Paris: SAT, 1948.

Legu ankaŭ la pli frue aperintajn artikolojn en ĉi tiu ciklo:

Korĵenkov A. Zamenhof kaj la movado

Korĵenkov A. Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Oni povas represi la supran tekston nur kun la permeso de la aŭtoro.

© Aleksander Korĵenkov 2015.

Konstanta referenco

Pri AlKo

La redaktulo de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to La “nova energio” de Carlo Bourlet

  1. La plado kiu nerekte kondukis la pioniron al la morto estis “truto je la muelistino” (kuirita kun migdaloj). Tial en Esperantio tiu plado estas indikita kiel “truto je Carlo Bourlet”…

  2. Ĵajro diras:

    Mi gratulas pro belega artikolo kaj mi bedaŭras ĉar ni havis ian gravan motoron de Eo kiu frue forpasis.

    Stranga destino de Eo estas kelfojoj. Forpasas batalantoj kaj restas sentaŭguloj. Kaj mem tiuj aktivaj helpantoj de Eo ŝajnas esti tute senmovata devige al strangaj fortoj.

    Sed, ne rezigu ni. Malgraŭ kontraŭuloj kaj kontraŭaj situacioj Eo vivas forte kaj kreskas.

Respondi