La verko de Żelazny nun ankaŭ en Esperanto

Żelazny, Walter. Ludoviko Lazaro Zamenhof. Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj / Tradukis el la pola Tomasz Chmielik. – Zwierzyniec: Ostoja, – 189 p.

Kio estis Lazaro Ludoviko Zamenhof? Se oni guglas (serĉas per “google”) unu el la plurdekoj da skriboj de lia nomo, krom aliaj kelkaj pseŭdonimoj, oni trovas, ke li estis kuracisto, okulisto, lingvisto, esperantisto, kaj aliaj subfakoj de tiuj ĉeffakoj: nenie (aŭ preskaŭ, neeble kontroli la ĉ. 300.000 trafojn) oni trovas, ke li estis sociologo, filozofo, teologo. Se oni esploras pri lia genta, rasa, landa, nacia aparteno oni trovas pri poleco, judeco, ruseco, litova deveno, germandevena nomo kaj multo alia.

La subtitolo de la verko de Walter Żelazny, Ludoviko Lazaro Zamenhof estas: Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj. Do la ĉefa referenco estas al la penso, kaj se oni legas la prezentan paĝon oni trovas: “La verko tuŝas riĉan problemaron etikan, politikan, sociologian, historian, filozofian ĉefe de la juda, hilelisma, homaranisma mondo(j)”.

Żelazny estas estro de la katedro pri sociaj sciencoj en la universitato en Bjalistoko, aŭtoro de pluraj sciencaj verkoj, kun neneglektinda esperantista kariero: estrarano de TEJO (1976-77), vicprezidanto de Pola Studenta Esperanto-Komitato (1979-81), unua konsulo de la Esperanta Civito (2001-06). Eldone la libro estas priskribenda tiel: traduko, fare de Tomasz Chmielik, de pollingva verko, adaptita al la esperantista komunumo (pluraj sciigoj kaj elementoj bone konataj inter ni estas ellasitaj); la originalo ricevis fortajn aprobojn de fakuloj de la universitatoj de Katowice kaj Bjalistoko.

Tiom riĉa ŝelo promesas riĉan enhavon. Kaj efektive multo estas plenumita, precipe el tio, kion la esperantista kulturo kutime ne scias aŭ intence forviŝas aŭ neglektas. Mi menciu nur, ke pri la ido-skismo oni kutime mencias kiel kaŭzon la fakton, ke la reformemuloj volis plisimpligi la lingvon, forigi la supersignojn, ŝanĝi la ne plaĉsonajn tabelvortojn, forigi la akuzativon; aŭ ke la ambicio de Beaufront, marĝenigita de Bourlet, volis ekspluati Couturat por reakiri prestiĝan rolon en la planlingvista rondo. Male, la idea flanko, kiun Zamenhof kaŝis en Bulonjo kaj nur parte, diluita, eldiris en Ĝenevo, estis ja la plej danĝera. La du grupoj, kiuj opoziciis al Zamenhof, kaj kiuj poste konkretiĝis en la ido-skismo, klasiĝas laŭ Żelazny tiel: unu estas la orienteŭropa, konsistanta el personoj sub imperioj, el kiuj ili volis eltiriĝi. Ĉi tiu grupo havis naciajn celojn, kaj la nemencio de ia nacia programo en la hilelismo ilin malvarmigis; ili ja esperis kvazaŭ je mesio, kiu redonu tra la internacia lingvo senton kaj fieron pri nacia aparteno, kaj tiun senton Zamenhof perfidis. En la okcidenta flanko eminentis francaj profesoroj, konservemaj ne tiom pri la lingvo sed pri la roloj en la socio: kunestis la kleristoj, kontraŭaj al ĉiuj religioj, eĉ pli al ĉi tiu nova stranga “hilelismo”, kiu simple celis aboli la eksterajn aspektojn kaj ritojn (kiuj ja en religio estas esencaj) kaj formi iun superreligion, kun hilelismaj temploj, kun rifuzo de sinatribuo al iu difinita nacio; paradokse, ĉi tiun klerisman pozicion flankumis la integrismaj katolikoj, kiel Beaufront, kiu kontraŭmetis la forton de la kristana tradicio al ĉi tiu novaĵo de ruslingva judo (epiteto ne tiom laŭte menciita, sed enkore sentata). Ja, judeco, kiu estis tiom kaŝita de Zamenhof, por ke ĝi ne risku detrui la aferon de internacia (senideologia) lingvo, se tro multaj el la ekstera publiko ekscius pri la judeco de la aŭtoro. En la popolo eŭropa antisemitismo subgrunde serpentumis ĉiam (eĉ nun), kun detempaltempaj eksplodoj kiel la carepokaj pogromoj aŭ la naziaj gaskameroj; ke esperanto povos dampi tiujn fenomenojn eĉ ne Zamenhof esperis. Sed ankaŭ judojn Zamenhof seniluziigis, donante tiom da graveco al Hillel, kiun la juda tradicio preferas pli ombrumi ol ekzalti. La esploro de Żelazny do estas tute malkaŝa kaj kuraĝa, venkante longe praktikatajn hipokritaĵojn: ankaŭ ne malgranda parto de la esperantistoj estis/as kontraŭjudaj.

Malfacilas elekti, kiu estas la plej interesa temo aŭ ĉapitro, ĉar ĉiu estas ege interesa; la konsideroj pri la postzamenhofa sorto de liaj ideoj okupas preskaŭ duonon de la libro. Malforto estas, ke la aŭtoro ŝajne volas tuŝi ĉiujn temojn, kaj por tio la 190 paĝoj ne sufiĉas, tiel ke pri kelkaj temoj oni ŝatus lerni pli. Koncizaj historiaj notoj kun oportunaj geografiaj mapoj pri la iama disdividiteco de la nuna Pollando helpas kompreni la problemon de Zamenhof pri la lingvo kiel instrumento por ŝanĝi la socion. Ĉiupaŝe estas sekvata Zamenhof en sia sento pri aparteneco al la juda popolo, sed kun frua distanciĝo de ĝiaj naciismaj ekstremoj; zorgemo estas ankaŭ pri la elekto de vortoj kiel nacio, gento, popolo, raso.

Tre atenta estas la distingo inter la hilelismo de 1901, la homaranismo de 1906 kaj la fina versio de homaranismo de 1917; interesa la kontrastigo inter Zamenhof, kiu vidis konfliktojn ne klasajn, sed etnajn, kaj Roza Luksemburg, kiu vidis konfliktojn ne etnajn, sed klasajn. Ambaŭ ne sukcesis ĝisvivi la solvon de tiuj problemoj. Same interesa estas la analizo de la silenta konflikto inter Ludoviko kaj lia patro, kiu, veninte el minoritata subpremata lingvogrupo, estis pene konkerinta prestiĝon kaj salajron per konstanta strebo al integriĝo en la rusa socio, kaj ne volis riski ĉion perdi pro la strangeco de la ideo pri universala lingvo.

El la verko oni povas lerni multon pri tre diversaj temoj kaj sociologiaj kaj historiaj, ekzemple pri ebleco de ŝtato kiu havu esperanton sia lingvo. Plenaj kvar paĝoj estas dediĉitaj al “Amikejo”, alilingve nomita “neŭtrala Moresnet”, teritorio ekonomie flora pro zinko-minejo, kiun la kongreso de Vieno en 1815 starigis kiel sendependan (3,5 km², 3600 loĝantoj), kun la diversaj servoj mastrataj kune de Nederlando kaj Prusio (poste Germanio) kaj estroj kune deciditaj de la du ŝtatoj. En 1831 Belgio sendependiĝis de Nederlando kaj ĝin anstataŭis en la kontrolo de la teritorio. La minejo elĉerpiĝis en 1865, sed la teritorio restis jure en la sama situacio. Ke ĝi povis fariĝi esperantlingva ŝtato dependis de la hazarda fakto ke en la komenco de la dudeka jarcento la du estroj estis esperantistoj, kaj esperanto efektive estis lernigata al centoj da personoj, dum la loĝantoj parolis denaske unu el la aliaj lingvoj, germana, nederlanda, franca. Tiu revo ŝajnis konkretiĝi, eĉ la teritorio sin proklamis oficiale sendependa ŝtato en 1908, kun alveno de multaj esperantistoj el Eŭropo kaj kantado de himno, sed ĝuste tiam estis la ido-skismo, la francaj intelektuloj favoris Idon kiel simplan senideologian komunikilon kontraste al esperanto, kiu kuntrenis sian internan ideon pri paca kunekzistado. Zamenhof montris favoron al la iniciato per iu letero, sed dum la kongreso en Barcelono li neniam aludis al la temo, tute engaĝita por dampi la skismon. La packontrakto post la unua mondmilito atribuis tiun etan teritorion al Belgio. Żelazny citas hipotezon de Silfer, ke se la loĝantoj estus vokitaj al referendumo pri akcepto de la sendependa ŝtato, estus pli facile rezisti al la kancelarioj de la venkintaj potencoj. Sed per “se-oj” oni ne faras historion… Apenaŭa mencio estas pri alia kvazaŭŝtato, la Insulo de la Rozoj, petrolekstrakta platformo en la internacia akvo apud la itala Adriatika marbordo kaj kontraŭleĝe detruita de la itala mararmeo sub indiferenta rigardo de la aliaj ŝtatoj.

La aŭtoro intervenas ankaŭ en la problemon de lingva justeco, analizante la “raporton Grin” pri la lingvopolitiko de la Eŭropaj instancoj, kaj refutante la teorion de la flandra belgo Philippe van Parijs, ke kompleta anglalingviĝo de Eŭropo estas finfine la malplej ekskluda solvo de la lingvo-problemo.

Malfortan flankon la verko havas kiam priskribo de faktoj finiĝas, kaj oni alvenas al la sekvoj de la ideoj de Zamenhof kaj al la finaj konsideroj, tute personaj. La paragrafo titolita “Moderna Esperantio. Finvenkismo. Raŭmismo” alprenas iun dogman pozicion tiel resumeblan: “ni raŭmistoj pravas, vi finvenkistoj malpravas”. Ke certe iu partiano de ideologio opinias la sian prava kaj alian malprava estas normale; ja se iu konsiderus pli justa alian ideon li aliĝus al tiu. En la verko estas oportune reprenitaj kaj klarigitaj iuj ideoj de la Esperanta Civito, sed maloportunas la tono, kvazaŭ la raŭmistoj akuzus la finvenkistojn pri la stagno de esperanto en la mondo, kaj finvenkistoj reciprokus. Se propraj celoj ne estas atingitaj, doni la kulpon al alia estas kutima strategio, sed tre mallongperspektiva. Tamen proklami tiel laŭte teoriojn, kiuj en la ĝenerala movado estas rigardataj kiel strangaj aŭ mokindaj, estas salutinda kuraĝo.

Impona estas la dekpaĝa bibliografio; krom la konataj verkoj de Korĵenkov, pilastro por la kono de Zamenhof, troviĝas amaso da unuopaj artikoloj kolektitaj el plej diversaj fontoj.

Preseraroj, precipe en la citaĵoj (evidente transprenitaj per tranĉo-kaj-algluo el aliaj dosieroj) iom ĝenas la fluon de la legado.

Carlo Minnaja

Ĉi tiu recenzo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/02/recenzo-50/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi