La unua scienca prezento de la Bahaa Kredo en Japanio

Aibara Susumu. A Taisho Era Japanese Elite’s Consideration of the Baha’i Movement. – Tankobon: Foad Katirai, 2014. – 202 p., il.

Tiu ĉi libro estas la editorita publikigo en du partoj – de la japana kaj de komentita kaj vaste prinotita angla versioj – de disertacio el 1925 de unu el la plej unuaj japanaj bahaanoj, Aibara Susumu. La editoro kaj eldonanto, Foad Katirai, ricevis la verkon de la vidvino de la aŭtoro, kies elkora deziro estis vidi ĝin publikigita.

Aibara Susumu naskiĝis en 1900 kaj mortis jam fine de 1931, postlasante la junan edzinon kaj unumonatan bebinon. La kialo de lia frua morto ne estas konata, sed Katirai donas indikojn por supozi ke ftizo aŭ tuberkulozo ĝin kaŭzis.

Aibara kiel studento renkontis Esperanton kaj en 1921 fondis kune kun Sono Kenji la unuan Esperanto-grupon en la universitato Keio, la plej malnova kaj unu el la plej prestiĝaj universitatoj de Japanio. Li fariĝis konsilanto de JEL, oficisto de la Tokia filio de la Sekretariejo de Ligo de Nacioj kaj multe verkis por japanoj artikolojn pri Hungario. La nun publikigita libro estas lia tezo pri la bahaa movado, prezentita studofine al la universitato – manskribita kaj bindita kiel libro. Tra ĝi aro da japanaj intelektuloj unuafoje eksciis pri Bahaismo.

Aibara en 1921 aŭ 1922 konatiĝis kun Bahaismo tra Agnes Alexander (1875-1971), la unua bahaano en Havajo, kiu de 1914 ĝis sia morto dum longaj periodoj vivis en Japanio por tie disvastigi la novan Kredon. Aibara eksciis, ke Alexander estis esperantisto kaj pro tio ŝin kontaktis. Ŝi poste skribis pri tiu interkonatiĝo:

“La momenton kiam mi lin renkontis mi sentis grandan inspiron kaj tuj komencis rakonti al li pri la [bahaa] Afero. Li poste diris ke estis mia entuziasmo kio kondukis lin al la Bahaa Kredo, sed tio kompreneble okazis pro la granda beno de nia Sinjoro, kiu elektis tiun junan viron por Sia laboro. Tra tiu aminda juna viro la studentoj de Keio Universitato eksciis pri la Afero kaj multaj el ili vizitis min kaj ĉeestis iujn de niaj renkontiĝoj” (citita en la editora antaŭparolo).

Lige kun sia verkado Aibara kontaktis la tiaman gvidanton de la bahaa mondkomunumo, Shoghi Effendi, kaj John E. Esslemont, la verkinton de la unua kaj ĝis hodiaŭ valida enkonduko en la Kredon Bahá’u’lláh kaj la nova epoko, kiu aperis en la origina angla unuafoje en 1923 kaj ĝis hodiaŭ vidis multege da reeldonoj kaj tradukoj al pli ol cent lingvoj – interalie, Lidia Zamenhof tradukis ĝin al Esperanto (la unua Esperanto-eldono, 1930). Tiel Aibara havigis al si – de hodiaŭa vidvpunkto mirige ampleksan kaj detalan – literaturon pri Bahaismo. Kaj tiel lia vidvino poste heredis ne nur lian disertaĵon sed ankaŭ bildojn, librojn, korespondaĵojn kaj aliajn materialojn de kio tamen plej multon ŝi devis detrui por ne endanĝerigi sin kaj sian novan familion dum la milito kaj reganta socia medio, kiu estis suspektema rilate al nova religia movado.

La nuna eldono estis por la editoro, kiel li agnoskas, sufiĉa defio. Sole la deĉifrado de la manuskripto en la antaŭmilita kanji-skribo estis tre pena kaj foje eblis nur helpe de la origina angla versio. Krome, necesis ampleksa editora laboro por igi la tekston komprenebla por moderna leganto – ja Aibara metis Bahaismon en la kuntekston de la tiutempaj socisciencaj diskutoj; la verko, kiel skribas Katirai, ne estas atesto pri nove trovita Kredo – malgraŭ ke ja ankaŭ tio ĝi estas – nek prezentas ĝi la personan vidpunkton de sia aŭtoro, sed ĝi estas scienca traktaĵo, kiu referas al la pensado de la siatempa japana klera elito kaj kiun eniris eltrovoj el vasta esplorado de siatempaj eksterlandaj fontoj.

Interese, la lasta parto de la verko de Aibara estis ekskluzive en Esperanto. Tio eble ne mirigas ĉar ja li estis arda esperantisto. Katirai tamen supozas ke Aibara tiun sian naŭpaĝan Esperantan tekston ne tradukis al la japana por kaŝi la solan kritikon en la verko kontraŭ ekscesa naciismo, kio estis probable riska afero en la tiutempa socia medio. En la nuna libro tiu fina parto, respektive, apendico sub la titolo “Organizo de Bahaa Socio”, kompreneble estas tradukita kaj al la japana kaj al la angla.

Sed ankaŭ tuta ĉapitro de la libro traktas – ne mirige, ĉar ja estas kerna bahaa principo – la demandon de internacia helpa lingvo resp. Esperanton. Tie Aibara enire citas la germanan sociologon, ekonomon kaj filozofon Ferdinand Tìnnies kaj poste apud Zamenhof ankaŭ Bahá’u’lláh kaj `Abdu’l-Bahá. Post tio li unue referas al la tiutempa diskuto pri la temo en la Ligo de Nacioj kaj fine sciigas pri la bahaaj aktivecoj cele al instruado de Esperanto en Irano, la naskiĝlando de la Kredo, kie la legantoj trovos vere interesajn informojn, interalie, pri la fondo de virina Esperanto-societo en Kazvin.

Nelaste danke al la editora laboro de Katirai la leganto tenas enmane prezenton de la Kredo, kiu origine celis la japanan eliton, sed estas nun ankaŭ alirebla por la ĝenerala tutmonda publiko. Ĝi ne nur rivelas multon pri tiu tempo, sed prezentas daŭre validan enkondukon en la fundamentojn kaj kernajn trajtojn kaj principojn de la Bahaa Kredo.

La libro estas profesie kaj bonkvalite eldonita. Iom mirigas la manko de paĝnombrado (laŭ informo de la eldoninto ĝi estas 200-paĝa) kaj iom ĝenas la tre eta skribo precipe en la anglalingva parto.

La libro haveblas en interretaj librovendejoj aŭ rekte ĉe la eldoninto:
foad.katirai@trinity.oxon.org.

Bernhard Westerhoff

Ĉi tiu recenzo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/02/recenzo-48/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi