Feliĉo ekster difinoj: Boris Pasternak

PasternakOkaze de la 125-jariĝo de Boris Pasternak, kiu naskiĝis la 29an de januaro (Gregorie: la 10an de februaro) 1890, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2010. La unua alineo estas modifita kongrue kun la datoj, la cetero restas netuŝita.

La jaro 2015 entenas, same kiel ĉiuj aliaj, multegajn jubileojn, sed inter aliaj — la 125-jariĝon de la naskiĝo kaj la 55-jariĝon de la morto de Boris Leonidoviĉ Pasternak, unu el plej elstaraj ruslingvaj verkistoj.

Konstatu, ke ĵus ne estis menciita lia nacia aŭ ŝtata aparteno. Sendube pli ol duonon (43 jarojn) de la vivo li pasigis, estante civitano de USSR, sed li naskiĝis kaj formiĝis en tute alia lando — Ruslanda imperio. Lia unuaj versaĵoj aperis aprile de 1913, kaj lia unua poemkolekto (Ĝemelo en nuboj) — fine de la sama jaro. Do estus malvero diri ke Pasternak estis nur “sovetia” verkisto. Samtempe li preskaŭ neniam publike kontraŭstaris Sovetunion, kaj dum certa tempo li eĉ estis rekonata kiel “ĉefa landa poeto” (tia titolo, kompreneble, oficiale ne ekzistis, sed oni traktis la verkiston ĝuste ĉi-maniere). Pasternak reagis je okazintaĵoj ĉirkaŭ si pli kaj pli akre nur fine de la vivo, kiam komenciĝis problemegoj pro eksterlanda publikigo de Doktoro Ĵivago kaj persekutado pro la atribuo de Nobel-premio al li.

Estus erare diri pri li “rusa” verkisto. Li ne estis rusa laŭ la deveno (sed juda), sed li la tutan vivon ĉiel negis sian rilaton al juda kulturo, substrekante kaj emfazante, ke el la nacia vidpunkto lia tasko estis asimiliĝi — do evidentas ke li ne opiniis sin plene rusa (kio, konsiderante lian rolon en literaturo, estas vere stranga). Isaiah Berlin, fine de 1945 veninta en Moskvon kaj konatiĝinta kun Pasternak, poste rakontis: “Li ege ne volis tuŝi ĉi tiun temon — tio ne signifas, ke ĝi aparte ĝenis lin — sed simple estis por li tre malagrable. Li volus, ke ĉiuj judoj asimiliĝu. Mi rimarkis, ke ajna mencio de judoj aŭ Palestino kaŭzis por Pasternak videblan suferon”. (Dmitrij Bykov, Pasternak, Moskva, 2006)

Do fakte li estis nek ruslanda, nek sovetia, nek rusia, nek rusa, nek juda. Same estas malfacile difini lian literaturan rolon. Li estis kaj restas unu el la kolosoj de la ruslingva poezio de la 20-a jarcento. Sed lia ĉefa verko, kiu donis al li tutmondan famon, estas ja la romano pri Jurij Ĵivago, do prozaĵo. Samtempe liaj tradukoj el Goethe, Schiller, Shakespeare, Calderon fariĝis klasikaj — legataj, ŝatataj kaj ĝis nun uzataj en surscenigoj kaj ekranigoj. Nur pri dramverkado li ne multe spertis — li eklaboris pri sia unua dramo Blinda belulino nelonge antaŭ la morto kaj ne sukcesis fini ĝin (li verkis nur la unuan akton), do kiu scias, kio rezultus, se li sukcesus…

Ĉio ĉi ne estas hazardo, sed tute logika ĉeno, se rigardi lian tutan vivon komplekse. Kun granda malŝato li rilatis al diversaj organizaĵoj — burokrataj kaj literaturaj, ĉiel evitis ilin. Li membris en la Unio de verkistoj, kaj eĉ iom aktivis komence de ties ekzisto (ĝuste dum la unua kongreso de la unio Nikolaj Buĥarin, fama sovetia politikisto, proponis rekoni Pasternak-on “la plej bona poeto de Soveta Unio”), sed neniam en la komunisma partio. En sia juneco li ioman tempon apartenis al la futurisma grupo Centrifuga, sed post ĝi aliĝis nenien. Eĉ lia Nobel-laŭreateco fariĝis maltradicia, kvankam certe li preferus esti tute ordinara ricevinto, sed ne skandale malpropravola rifuzinto (por esti precizaj ni menciu, ke Pasternak ne estis unika ĉi-rilate — antaŭ kaj post li okazis libervolaj kaj devigaj rezignoj de la premio).

Pasternak ĉiam estis ekster ĉiuj imageblaj limoj, difinoj kaj nocioj.

Lia sorto aspektas preskaŭ ideala kompare kun plejparto de liaj “samplumanoj” de la 20a jarcento. Jes, li longan tempon spertis malfavoron de la potenculoj. Jes, li estis persekutata kaj turmentata pro atribuo de Nobel-premio, kaj rezulte de tio li malsaniĝis kaj forpasis. Jes, lia lasta amata virino, Olga Ivinskaja kune kun sia filino nemalmultajn jarojn pasigis en prizono — pro la proksimeco kun li. Tamen responde al ĉiuj “jes, li…” ekzistas multaj “sed”-oj. Pasternak mortis 70-jara kaj en propra lito — malkiel la suicidintaj Jesenin aŭ Majakovskij. Pasternak vivofine ne estis malriĉa — malkiel Blok, mortinta 41-jara en mizerego. Pasternak eĉ unu tagon ne pasigis en mallibero, malkiel Mandelŝtam kaj multaj aliaj.

“La vivo estis bona. Mi ĉion sukcesis”, — li diris kelkajn tagojn antaŭ la morto. Multaj homoj mencias lian unikan elradiatan energion de feliĉo, optimismon kaj viv-amon. Pasternak estis kvazaŭ naskita por feliĉo, por ĝojo, por ĉies admiro kaj ŝato, kaj la vivajn malfacilaĵojn li postvivis digne kaj firme. Tragikajn erojn de sia vivo li taksis nur hazardo, lia ĝenerala humoro estis absolute vitala, feliĉa kaj inspira.

Konsolas, en lumo malforta,
apenaŭ flagranta ĉe lit’,
konscii min mem kaj la sorton
plej kara donaco de vi.

Cetere, ankaŭ ĉi sinteno estas maltradicia por la rusa poezio, kiu kutimas spleni pro malreciproka amo kaj civitana malkontento. La feliĉon (literaturan kaj vivan) de Pasternak nepre eniras tragedio, sed li ne lamentas pro tio. Li respekte traktas ties skalon. Dmitrij Bykov mencias, ke ĉiuj plorantaj virinoj en poemoj de Pasternak unuavice estas elstare belaj.

Eĉ la lasta vorto en lia vivo estas tre karakteriza. Malgraŭ la turmenta malsano (pulma kancero) li restis en plena konscio. Kelkajn sekundojn antaŭ la morto li diris al la edzino: “Pardonu”. Kaj post ioma paŭzo: “рад” [rad]. (Rekta traduko — “ĝoja” aŭ “ĝojas”, sen pronomo aŭ substantivo.) Pasternak ĝis la pleja fino ne perfidis sian ĝeneralan direkton — direkton de animo, koro kaj talento. Ĉio, kion li verkis, estas promeso de feliĉo kaj pli bona vivo — laŭ li, ĉiuj estos pardonitaj kaj absolvitaj. Tion li sincere kredis dum la tuta vivo — ĉiujn sepdek jarojn, tri monatojn kaj dudek tagojn.

Grigorij Arosev

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2010).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2010, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/02/pasternak/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Feliĉo ekster difinoj: Boris Pasternak1

  1. Dieter Rooke diras:

    Dankon pro la rakonto !

Respondi