Litovia esperantisto en la Eŭropa Komisiono

AndriukaitisEn novembro 2014 ekfunkciis la nova Eŭropa Komisiono (EK) – plenumorgano de la Eŭropa Unio (EU). EK, foje nomata registaro de EU, konsistas el 28 membroj – po unu el ĉiu lando de EU. Litovion en ĝi reprezentas Vytenis Povilas Andriukaitis, EKano pri sanprotektado kaj pri sekureco de manĝaĵoj, kiu scias kaj subtenas Esperanton.

En 1976, kiam Andriukaitis laboris kiel kirurgo en la hospitalo de la distrikta urbo Ignalina, kaj dum noktaj deĵoroj, kiam mankis laboro, li memstare studis Esperanton. Al Esperanto lin kondukis la esperantisto kaj medicinisto Viktoras Kutorga (jam forpasinta). Ekde 1976 Vytenis Andriukaitis ofte vizitis ĉiusemajnajn kunvenojn de la Esperanto-klubo en Vilno, kiun tiutempe gvidis plia medicinisto kaj tre aktiva esperantisto Adomas Vaitilavičius (1915–1996).

Vytenis Povilas Andriukaitis naskiĝis en 1951 en Siberia ekzilo (vilaĝo Kjusjur en Jakutio). Li revenis al Litovio en 1958, studis en la medicina instituto en Kaŭno (1969–1975); laboris kiel kirurgo en Ignalina, Kaŭno kaj Vilno. Koresponde studis en la Vilna universitato kaj en 1984 ricevis diplomon de historiisto.

Li aktive partoprenis en kontraŭsovetia movado por la sendependiĝo de Litovio ankoraŭ dum la Sovetia periodo. Ekde 1990 ĝis 2012 li estis parlamentano (krom la periodo 2004–2008 ). Dum 2000–2004 li estis vicprezidanto de la parlamento. Kaj ekde 2012 ĝis 2014 li estis ministro pri sanprotektado de Litovio. Li estas vicprezidanto de Litovia Socialdemokrata Partio.

Pro sia politika agado Andriukaitis iom deflankiĝis de Esperanto, tamen nenian ĝin forgesis kaj, laŭ siaj ebloj, helpis al Litova Esperanto-Asocio (LEA). En 1996 li kun du aliaj parlamentanoj esperantistoj Mečislovas Treinys kaj Antanas Račas oficiale akceptis tiutempan prezidanton de UEA, prof Lee Chong-Yeong. Dum lia laboro en la parlamento mi, kiel prezidanto de LEA kelkfoje vizitis lin pro diversaj aferoj, ĉefe pro la organizado de la 90a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Vilno en 2005. Krom Esperante kaj litove, li parolas pole, angle, ruse kaj germane. Edziĝinta, havas tri infanojn.

Povilas Jegorovas

Ĝi estas artikolo el la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/02/litovio-7/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Litovia esperantisto en la Eŭropa Komisiono1

  1. Interese! Iom surprize, ke la informo aperas nur nun, jam pli ol du monatojn post la enoficigo. Ankaŭ en vikipedio ĝis nun mankas artikolo pri Andriukaitis kaj ne estas informo pri lia enoficigo en esperanto.lt. Pli pri Andriukaitis troviĝas en la angla vikipedio, https://en.wikipedia.org/wiki/Vytenis_Andriukaitis

    (Cetere eble indus iom provlegi la ĉi-supran artikolon.)

Respondi