Februaro 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Februaro
1. Antaŭ 150 jaroj (1865) Abraham Lincoln subskribis la 13an amendon al la usona konstitucio pri abolo de sklaveco.

Ariste2. Antaŭ 25 jaroj mortis Paul Ariste (1905-90), estona lingvisto, poligloto kaj esperantisto.

4. Antaŭ 75 jaroj estis ekzekutita Nikolaj Jeĵov (1895-1940), popolkomisaro pri internaj aferoj de USSR (1936-38), unu el la organizantoj de la Granda Purigo (1937-38).

Antaŭ 25 jaroj mortis Henrik Seppik (1905-90), estona esperantisto, aŭtoro de la populara lernolibro La tuta Esperanto.

Maxim5. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Hiram Stevens Maxim (1840-1916), usona-brita inĝeniero kaj inventisto, aŭtoro de la fama mitralo Maxim.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la plej fama rumana futbalisto Gheorghe Hagi (1965-).

6. Antaŭ 1425 jaroj (590) Bahram Ĉobin detronigis la ŝaĥon Hörmüz IV de la Sasanida Regno.

Antaŭ 175 jaroj (1840) en Waitangi estis subskribita pactrakto inter Britio kaj maoriaj tribestroj – Nov-Zelando iĝis kolonio de Britio.

Antaŭ 350 jaroj naskiĝis Anna Stuart (1665-1714), la unua reĝino de Britio.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Adomas Vaitilavičius (1915-96), litova esperantisto, redaktoro de Litova Stelo (1991-94).

8. Antaŭ 750 jaroj mortis Hulagu (1218-65), nepo de Ĝingis-Ĥano, mongola armeestro kaj reganto, fondinto de la Ilĥana Regno.

9. Antaŭ 150 jaroj en Kenigsbergo naskiĝis Erich Dagobert von Drygalski (1865-1949), germana geografo, vojaĝanto kaj esploristo de Arktiko.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis John Maxwell Coetzee (1940-), sudafrika verkisto, nobelpremiito pri literaturo (2003).
Pasternak
10. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Boris Pasternak (1890-1960), ruslanda kaj sovetunia verkisto, nobelpremiito pri literaturo (1958).

12. Antaŭ 150 jaroj (1865) Dmitrij Mendelejev defendis la disertacion Pri kombiniĝo de alkoholo kaj akvo, kiu netigis la recepton de la rusa vodko.

13. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Aung San (1915-47), gvidanto de la sendependiĝa movado en Birmo.

Valentenaĵo14. Tago de S-ta Valenteno ĉe okcidentaj kristanoj.

15. Antaŭ 75 jaroj la Sovetunia armeo trarompis la Mannerheim-linion en Finnlando.

Mesrop Maŝtoc17. Antaŭ 1575 jaroj mortis Mesrop Maŝtoc (362-440), armena monaĥo, teologo kaj lingvisto, tradukinto de Biblio, fondinto de la armena alfabeto.

18. Antaŭ 50 jaroj (1965) Gambio sendependiĝis de Britio.

19. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Arthur Baur (1915-2010), svisa esperantisto, aŭtoro de pluraj verkoj, multjara Esperanto-parolisto ĉe Svisa Radio Internacia.

Saparmyrát NyýazowAntaŭ 75 jaroj naskiĝis Saparmyrát Nyýazow (1940-2006), la ĉefsekretario de CK de Turkmenia komunista partio (1985-91) kaj dumviva prezidento de Turkmenio (1990-2006), konata kiel Türkmenbaşy (ĉefo de turkmenoj).

20. Antaŭ 150 jaroj (1865) per venko de Brazilo finĝis la Urugvaja milito.

21. Internacia Tago de la denaska lingvo

22. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Ferdinand August Bebel (1840-1913), unu el gvidantoj de la germana kaj internacia laboristaj movadoj.

La 23a de februaro23. Tago de Defendanto de l’ Patrujo en Ruslando, Belarusio kaj kelkaj ekssovetiaj landoj.

24. Antaŭ 200 jaroj mortis Robert Fulton (1765-1815), usona inĝeniero, kreinto de unu el la plej fruaj vaporŝipoj.

25. Antaŭ 300 jaroj mortis Liaozhai (aŭtente: Pu Songling, 1640-1715), ĉina verkisto, aŭtoro de mirrakontoj legataj ĝis nun (ankaŭ en Esperanto).

26. Antaŭ 275 jaroĵ naskiĝis Giambattista Bodoni (1740-1813), itala eldonisto kaj tipografo, kreinto de popularaj tiparoj.

Antaŭ 200 jaroj (1815) Napoleono I eskapis el la insulo Elba.
Napoleono I eskapas el Elba (Bildo de Vernet)
28. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Samuel Joel “Zero” Mostel (1915-77), usona aktoro, metita en la Holivudan nigran liston dum la kontraŭmaldekstrula kampanjo de Joseph McCarthy.

Ĉi tiu listo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/02/februaro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi