Subteksti videojn rete per Amara


La fama video-retejo YouTube havas la eblon aldoni subtekstojn al videoj. Sed tion povas fari nur la alŝutinto de la video. Do kion fari, se vi trovas interesan videon kaj volas subteksti ĝin en Esperanto (aŭ ajna alia lingvo)? Unu bona maniero solvi tion estas la retejo Amara. Ĝi estas multlingva kaj parte tradukita al Esperanto.

La unua paŝo estas krei konton. Poste vi povas komenci subteksti: alklaku “Subteksti videon” kaj algluu ligilon al video. Aperas paĝo kun la video kaj listo de lingvoj (ankoraŭ malplena). Alklaku “Aldoni novan lingvon”; tie vi devas elekti la originalan lingvon de la video kaj la lingvon, al kiu vi volas subteksti ĝin. Bone estas unue subteksti ĝin en la originala lingvo: tio povas esti utila por surduloj kaj por la homoj, kiuj poste tradukos la subtekstojn al aliaj lingvoj.

Tiam malfermiĝas la subtekst-interfaco de Amara. Ĝi konsistas el tri paŝoj:

1. Tajpu tion, kion vi aŭdas. Vi ne devas zorgi pri daŭro aŭ tempigo de subtekstoj, nur gravas la teksto.

2. Ĝustigu la tempon de la subtekstoj. Tion eblas fari per templinio.

3. Rekontrolu kaj korektu. Post tio eblas publikigi la subtekstojn.

Kompreneble, en ajna momento eblas konservi nefinitan laboron por daŭrigi ĝin poste. La interfaco estas sufiĉe simpla: ĉio estas bone klarigita. Vi povas poste per la sama metodo aldoni subtekstojn en aliaj lingvoj sed granda simpligo estas, ke subtekstoj jam estas tempe aranĝitaj: ne necesas fari tion por ĉiuj lingvoj. La video aperas en la datumbazo de Amara, kaj tiel ajna uzanto povas traduki la videon.

Krome, la retejo proponas HTML-kodon por afiŝi la videon kun la subtekstoj en via retejo.

Matthieu Desplantes
E@I-dungito

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/02/ei/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Subteksti videojn rete per Amara1

  1. Keith diras:

    Alivorte la subtekstoj ne estos disponigitaj por la videoj en YouTube. Kiel do oni scius, se esperantlingvaj subtekstoj ekzistas por iu YouTube-video?

Respondi