Komuna Seminario: Duafoje en Vjetnamio

KSKomuna Seminario (KS) origine estis evento de junuloj el Koreio kaj Japanio, poste ĉiniaj junuloj aliĝis. En 2010 KS unuafoje okazis en Hanojo laŭ la deziro de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) aliĝi al la kunorganizado de KS. En 2012 VEJO iĝis oficiala membro, kaj la 33a KS estis planita por Ho-Ĉi-Min-Urbo.

KS-33, kies ĉeftemo estis: “Kunlaboro inter aziaj junuloj”, sukcese okazis la 26–28an de decembro kun kvindeko da partoprenantoj el Ĉinio, Japanio, Koreio, Indonezio, Usono, Hispanio kaj Vjetnamio.

La unua tago proponis temajn programerojn “Aziaj junularaj movadoj” kaj “Kunsido de aziaj junuloj”. Tuj post la malfermo reprezentantoj de kvin aziaj landoj (Japanio, Ĉinio, Koreio, Vjetnamio kaj Indonezio) prezentis siajn landajn movadojn – speciale la junularajn.

Posttagmezo komenciĝis kunsido de aziaj junuloj – la plej grava programero de KS. La kunsido okazis tuj post la fondo de la Komisiono de Azia Junularo (KAJ), kaj troviĝis ne nur multaj avantaĝoj, sed ankaŭ malfacilaĵoj. Do, dum la kunsido gejunuloj el kvin landoj kundiskutis metodojn por plibonigi la movadon junularan kaj serĉi komunikilojn de KAJ, ankaŭ inter alilandaj junuloj.

La sekva programero estis “Aziaj kulturoj” kaj konkurso “Miss Esperanto ĉe KS-33″. Oni kunportis siajn landajn tradiciajn manĝaĵojn, trinkaĵojn, kaj specialaĵojn por prezenti kulturojn de siaj landoj. Estis bonŝanco por ĉeestantoj plibonigi la konojn pri alilandaj kulturoj.

KS

Bui Hai Mung – Miss Esperanto

La konkurso “Miss Esperanto” allogis ses kandidatojn el Koreio, Indonezio kaj Vjetnamio. La kandidatoj devis partopreni en tri konkursoj: montrado de tradiciaj vestaĵoj, talento kaj respondado. Ĉiuj fraŭlinoj beliĝis kaj ĉarmiĝis en tradiciaj koloroj kun allogaj dancoj, dolĉaj kanzonoj aŭ interesaj prezentoj. Fine, Bui Hai Mung el Vjetnamio iĝis Miss Esperanto.

Kiel en ĉiuj junularaj Esperanto-aranĝoj, la interkona vespero pasis amuze kaj interese kun ludoj kontribuitaj de LKK-anoj kaj kongresanoj.

La dua tago de KS verŝajne estis la plej atendita tago pro la ekskurso al la tunelaro Ku-Ĉi, templo Ben Duoc kaj bankedo en la feriejo Binh Quoi. La partoprenantoj havis bonŝancon por pliriĉigi siajn konojn pri problemoj kaj oferoj de sudvjetnamaj popoloj dum la du longaj militoj kontraŭ Francio kaj Usono. La vespero ĉe Binh Quoi aldonis belajn impresojn pri vjetnamaj tradiciaĵoj danke al tiea festivalo, kie prezentiĝis tradiciaj vestaĵoj, manĝaĵoj, ludoj, ktp de ĉiuj partoj de Vjetnamio.

La 33a KS estis organizita en la urbo, nomita laŭ la unua prezidento de Vjetnamio, kaj la filmeto Ho-Ĉi-Min – Portreto de la homo prezentis al ĉiuj profundan kaj kompletan klarigon pri la bela nomo de la urbo. La sekvaj distraj programeroj estis kontribuitaj de junuloj el Indonezio kaj Japanio.

La ferma ceremonio okazis posttagmeze en la kortuŝa adiaŭa etoso. Poste la kongresanoj kune ĝuis ekskurseton ĉirkaŭ la urbo per motorcirkloj.
ЛЫ
KS-33 sukcese okazis danke al la kontribuoj kaj subteno de ĉiuj partoprenantoj, de eksterlandaj kaj enlandaj organizoj kaj danke al la senlaca laboro de LKK-anoj kaj helpantoj. Espereble, iun belan tagon KS iĝos komuna evento de ĉiuj junuloj en Azio.

Nepo

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/01/vjetnamio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi