Litovio: Jubilea Kongreso

La 13an de decembro en Kaŭno okazis la jubilea, 50a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA), kiun partoprenis 80 registritaj kaj dudeko da neregistritaj esperantistoj el Litovio kaj du gastoj el Latvio. Post la kantado de la himno La Espero la kongresanoj per minuto de silento omaĝis tri famajn litoviajn esperantistojn, kiuj forpasis en 2014: Vytautas Šauklys, Antanas Račas kaj Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė.

Raporton pri la agado dum 2014 faris la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Li listigis kaj karakterizis la ĉefajn asociajn aktivaĵojn dum la jaro. Fine de sia parolado la prezidanto de LEA enmanigis gratuldiplomojn al deko da esperantistoj, kiuj en 2014 festis siajn jubileojn. Pluraj personoj partoprenis en la posta diskutado.

Post la tagmanĝa paŭzo (ĉiuj ricevis senpagan tagmanĝon) komenciĝis la tradiciaj “Zamenhof-Tagoj – 2014″. Vytautas Šilas festprelegis. Pri la 99a UK en Bonaero rakontis Palmyra Lukoševičienė. La festo finiĝis per koncerto de Milda Kazakevičiutė (violono) kaj Laimonas Salijus (akordeono).

Funkciis riĉa libroservo, oni povis aboni Esperanto-gazetojn (la plej populara estis La Ondo de Esperantol), kotizi al LEA kaj UEA, aliĝi al BET-51 en Tallinn (aliĝis pli ol 10 personoj) kaj al la 100a UK en Lillo (aliĝis 25).

Povilas Jegorovas

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/01/litovio-6/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi