Januaro 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Novjarfesto.

Antaŭ 1250 jaroj naskiĝis Alî ibn Musa al-Ridha (765-818), ŝija imamo, la okageneracia posteulo de Mohamedo.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Małgorzata Handzlik (1965-), pola esperantistino kaj membro de la Eŭropa Parlamento.

Gao Xingjian4. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Gao Xingjian (1940-) ĉina verkisto loĝanta en Francio, literatura Nobelpremiito (2000).

Antaŭ 50 jaroj mortis la usona-brita poeto kaj dramverkisto Thomas Stearns Eliot (1888-1965).

6. Epifanio laŭ la Gregoria kalendaro.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Nikolaj Marr (1864/65-1934), ruslanda kaj sovetunia lingvisto kaj historiisto, kreinto de la “jafetida teorio”.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Liisi Oterma (1915-2001), finna astronomo kaj esperantistino, la unua virino doktoriĝinta pri astronomio en Finnlando.
Kristnasko
7. Kristnasko laŭ la Julia kalendaro.

Antaŭ 25 jaroj naskiĝis la aŭstra skisaltisto Gregor Schlierenzauer (1990-), sesfoja mondĉampiono, venkinto en rekorde multaj (53) etapoj de la skisaltada mondpokalo.

Karel Čapek9. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis la ĉeĥa verkisto Karel Čapek (1890-1938).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Ruth Dreifuss (1940-), la unua virino kaj la unua judino en la posteno de la prezidento de Svislando (1999).

12. Antaŭ 350 jaroj mortis Pierre de Fermat (1601-65), franca matematikisto kaj poligloto, kies “granda teoremo” estis repruvita nur en 1994 de Andrew Wiles.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Johannes “Barbarus” Vares (1889/90-1946), estona verkisto, ĉefministro de Estonio (1940), la unua prezidanto de la Prezidio de la Supera Soveto de Estonia SSR.

13. Antaŭ 100 jaroj rezulte de sismo en Avezzano (Italio) pereis pli ol 30 mil personoj.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Josef Friedrich (1890-1968), ĉeĥa esperantisto, prezidanto de ĈAE (1939-40).

Emma Hamilton15. Antaŭ 200 jaroj mortis Emma Hamilton (1765-1815), skandale konata kunulino de admiralo Nelson.

17. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Mircea Ion Snegur (1940-), la unua prezidento de Moldovio (1990-97), kaj Tabaré Ramón Vázquez Rosas (1940-), prezidento de Urugvajo (2005-10, 2015-).

18. Antaŭ 100 jaroj (1915) Japanio prezentis 21-paragrafan ultimaton al Ĉinio.

Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la germana teologo Konstantin von Tischendorf (1815-74) trovinta la “Sinajan kodekson” de Biblio.

19. Epifanio kaj Bapto de Jesuo laŭ la Julia kalendaro.

Pierre-Joseph ProudhonAntaŭ 150 jaroj naskiĝis la rusa pentristo Valentin Serov (1865-1911).

Antaŭ 150 jaroj mortis Pierre-Joseph Proudhon (1809-65), franca politikisto, filozofo kaj anarkiisto.

Antaŭ 25 jaroj mortis Chandra Mohan Jain (1931-90), barata mistikulo kaj guruo, konata kiel Bhagwan Shree Rajneesh kaj Oŝo.

21. Antaŭ 175 jaroj (1840) Jules Dumont d’Urville malkovris Adelilandon.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Albrecht Kronenberger (1940-), germana sacerdoto, instruisto kaj esperantisto, kunredaktoro de la ekumena preĝlibro ADORU; kaj Vladimir Bespalov (1940-), sovetunia kaj ruslanda esperantisto, aktivulo de KEK.

Ivano III22. Antaŭ 575 jaroj naskiĝis Ivano III (1440-1505), granda princo de la Moskva Regno (1462-1505).

24. Antaŭ 50 jaroj mortis Winston Churchill (1874-1965), ĉefministro de Britio (1940-45, 1951-55).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Joachim Gauck (1940-), prezidento de Germanio ekde 2012.

26. Antaŭ 450 jaroj (1565) ĉe Talikota la unuigita armeo de la dekanaj islamanaj sultanregnoj venkis la armeon de la hinduisma Viĝajanagara imperio.

27. Internacia memortago pri la viktimoj de Holokaŭsto. Antaŭ 525 jaroj mortis Ashikaga Yoshimasa (1436-90), ŝoguno de Japanio (1449-73).

Kaarlo Juho Ståhlberg28. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Kaarlo Juho (svede: Carl Johan) Ståhlberg (1865-1952), la unua prezidento de Finnlando (1919-25).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Carlos Slim Helú (1940-), arabdevena meksika entreprenisto, la plej riĉa homo en la nuna mondo.

29. Antaŭ 75 jaroj estis pafekzekutita Adam Zamenhof (1888-1940), filo de la iniciatoro de Esperanto.

Ĉi tiu teksto aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/01/januaro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi