Anton Ĉeĥov: Novjaraj martiroj

ĈeĥovSur stratoj estas bildo de infero en ora kadro. Se ne estus festaj mienoj de kortistoj kaj policistoj, oni povus supozi, ke al la ĉefurbo proksimiĝas malamiko. Tien-reen, kun krako kaj bruo, impetas paradaj sledoj kaj kaleŝoj… Sur trotuaroj, elŝovinte langojn kaj pufiginte okulojn, kuras vizitantoj… Ili kuras kun tia pasio, ke se la edzino de Potifar kaptus iun kurantan kolegian registriston je fraka basko, do en ŝiaj manoj restus ne sole basko, sed la tuta oficista flankaĵo kun hepatoj kaj lienoj.

Subite aŭdiĝas strida policista fajfo. Kio okazis? Kortistoj lasas siajn poziciojn kaj kuras al la fajfinto.

– Disiru! Iru plu! Ne licas ĉi tie rigardi! Mortajn homojn neniam vidis, ĉu? Jen popolaĉo…

Ĉe unu el la dom-enirejoj sur trotuaro kuŝas dece vestita sinjoro, en kastorfela palto kaj novaj gumaj galoŝoj… Apud lia morte pala, freŝe razita vizaĝo kuŝaĉas frakasitaj okulvitroj. La palto surbruste apertiĝis, kaj la kolektiĝinta homamaso vidas pecon de frako kun ordeno de Stanislao, triagrada. La brusto malrapide kaj peze spiras, la okuloj estas fermitaj…

– Sinjoro! – policisto puŝas la oficiston. – Sinjoro, ne licas ĉi tie kuŝi! Via moŝto!

Sed la sinjoro eligas nek sonon, nek suspiron… Uminte kun li dum kvin minutoj kaj ne sukcesinte rekonsciigi, la ordo-gardantoj metas lin en fiakron kaj veturigas al hospitala akceptejo.

– Bona pantalono! – diras policisto, helpante al sanitaro senvestigi la malsanulon. – Probable, ses rublojn kostas. Kaj la veŝto fajna… Se juĝi laŭ la pantalono, do li estas el nobeloj…

En la hospitala akceptejo, kuŝinte dum horo kaj duono kaj trinkinte plenan boteleton da valeriana tinkturo, la oficisto rekonsciiĝas… Oni ekscias, ke li estas titola konsilisto Gerasim Kuzmiĉ Sinkletejev.

– Kio vin doloras? – demandas lin polica kuracisto.

– Feliĉan Novjaron, bonan feston… – balbutas li, stulte rigardante la plafonon kaj peze spirante.

– Ankaŭ al vi gratulon… Tamen… kio vin doloras? Pro kio vi falis? Bonvolu rememori! Ĉu vi drinkis iom?

– Ne… Nenion…

– Sed pro kio do vi subite malbonfartis?

– Svenisss… Mi… mi vizitojn faris…

– Multajn, do, vizitojn vi sukcesis fari?

– Ne… ne multajn ja… De liturgio veninte… mi trinkis teon kaj iris al Nikolaj Miĥajloviĉ… Tie, certe, subskribis… De tie mi iris al la Oficira strato… al s-ro Kaĉalkin… Ankaŭ tie subskribis… Plue, mi memoras, en vestiblo mi frostis pro trablovo… De Kaĉalkin mi iris al Viborga distrikto, al Ivan Ivanoviĉ… Subskribis…

– Ankoraŭ unu oficiston oni alveturigis! – raportas la policisto.

– De Ivan Ivanoviĉ, – daŭrigas Sinkletejev, – al negocisto Ĥrimov tutproksime estas. Do mi eniris por gratuli… kun la familio… Oni proponis drinketi pro la festo… Do kiel ne drinketi? Oni ofendas, se ne drinketas… Nu, konsumis mi tri glasetojn… per kolbaso postmanĝis… de tie al la Peterburga flanko, al Liĥodejev… Bona homo li estas…

– Kaj ĉiam piedpaŝe, ĉu?

– Ja, piedpaŝe… Do mi subskribis ĉe Liĥodejev… De li mi iris al Pelagea Jemeljanovna… Tie oni min sidigis matenmanĝi kaj per kafo regalis. Pro la kafo mi varmiĝis, do tial, probable, ĝi en kapon frapis… De Pelagea Jemeljanovna mi iris al Obleuĥov… Obleuĥov havas la baptonomon Vasilij*, do estas lia nomtago… Se ne manĝi nomfestan kukon – estus ofendo…

– Eksan oficiron kaj du oficistojn oni alveturigis! – raportas la policisto…

– Do mi manĝis pecon da kuko, trinkis sorpan likvoron kaj iris al la Ĝardena strato, al Izjumov… Ĉe Izjumov malvarman bieron trinkis… ĝi iel la gorĝon perturbis… De Izjumov al Koŝkin, poste al Karl Karloviĉ, de tie al onklo Petro Semjonoviĉ… Nevino Nastja per varma ĉokolado regalis… Poste al Ljapkin mi venis… Ne, tamen, ne al Ljapkin, sed al Darja Nikodimovna… kaj jam de ŝi iris al Ljapkin… Nu jen, kaj ĉie mi tute bone fartis… Poste ĉe Ivanov, Kurdjukov kaj Ŝiller mi estis, ĉe kolonelo Poroŝkov estis, ankaŭ tie bone fartis… Ĉe negocisto Dunjkin mi estis… Li alkroĉiĝis al mi, ke mi konjakon trinku, kaj kolbaseton kun brasiko manĝu… Do mi trinkis eble tri glasetojn… paron da kolbasetoj manĝis – kaj same tute normale… Nur jam poste, kiam mi de Riĵov eliris, sentis mi en la kapo… tremeton Malfortiĝis… Ne scias, pro kio…

– Vi laciĝis… Ripozu iomete, kaj ni vin hejmen sendos…

– Ne rajtas mi hejmen… – ĝemas Sinkletejev. – Necesas ankoraŭ al la bofilo Kuzjma Vaviloviĉ veni, al la ekzekuciisto, al Natalja Jegorovna… multajn mi ankoraŭ ne vizitis…

– Kaj eĉ ne indas.

– Ne eblas ja… Kiel eblus ne gratuli okaze de Novjaro? Necesas ja… Se ne veni al Natalja Jegorovna, do eĉ vivi mi ne volus… Lasu min, sinjoro doktoro, liberigu bonvole…

Sinkletejev leviĝas, etendas manon al siaj vestoj.

– Hejmen veturu, se vi volas, – diras la doktoro, – sed pri vizitoj vi eĉ pensi ne provu…

– Ne gravas, dio helpos… – suspiras Sinkletejev. – Mi iros poiomete…

La oficisto malrapide vestas sin, envolvas sin en la palton, kaj, ŝanceliĝante, eliras straten.

– Ankoraŭ kvin oficistojn oni alveturigis! – raportas la policisto. – Kien vi ordonos ilin meti?

Tradukis Valentin Melnikov

Notoj

Ĉi tiu rakonto aperis en la unua numero de la Peterburga semajngazeto Oskolki (Vitreroj) por 1886 kun la subskribo A. Ĉeĥonte.


Vizitantoj. Okaze de la Novjarfesto ŝtatoficistoj kutimis viziti estrojn kaj doni al ili kolektive subskribitan gratulfolion.


Vasilij. Laŭ la rusortodoksa Julia kalendaro la 1a de januaro (Gregorie: la 14a de januaro) estas la tago de S-ta Bazilo (ruse: Vasilij).

Ĉi tiu rakonto aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/01/chehov-4/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo. Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Anton Ĉeĥov: Novjaraj martiroj1

  1. Mikelo59 diras:

    Jen kompatinda oficisto!… Plaĉis al mi la bonega rakonto. Dankon.

    Feliĉan Novan Jaron mi tutkore deziras al la teamo de La Balta Ondo kaj al ĉiuj geamikoj tra la tuta mondo.

Respondi