NR – multfaceta kiel ĉiam

NR

Infanoj neniam enuas en NR (El la fotaro de Klaus kaj Inge Rumrich)

Ĉi-foje la Novjara Renkontiĝo okazis en Bitburg, iom norde de Treviro (Trier), kie ni jam gastis antaŭ tri jaroj. Ĉeestis dum la semajno ĉirkaŭ novjaro entute 162 homoj el deko da landoj – sesdeko da homoj el Germanio kaj cento el eksterlando, plejparte el Belgio, Francio, Luksemburgio (tuj apuda), Hispanio kaj Italio. Kiel kutime partoprenis kvardeko da infanoj kaj dudeko da junuloj ĝis dudekjaraj.

En la vesperoj okazis multaj diversaj programeroj, interalie: Interŝanĝo de hejmlandaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj (dum kio bele okazis la interkonatiĝo), teatraĵo de Christoph Frank Kokino Henjo, koncerto de Kimo, granda kvizo Ĝepardi’ de Timwi kaj Carolin, revuo de revuoj de István Ertl, Silvestra balo, improviza teatro kaj la tradicia adiaŭa vespero. Belaj laŭ sia speco estis ĉiuj tiuj ofertoj – plej eksterordinara estis eble la scienca kvizo de Klaus Rumrich: Li montris la aranĝon de pluraj eksperimentoj (plejparte fizikaj); poste kandidatoj kaj la publiko provis diveni, kio okazos post enŝalto de kurento, faligo de objekto, turno de rado ktp. Ofte la rezulto estis sufiĉe surpriza kaj neniu divenis ĝin antaŭe.

El la longa vico de pluraj dekoj da pliaj programofertoj: Okazis enkondukoj en du programlingvojn (Prologo kaj Scala) kaj ĝenerala enkonduko en programadon de komputiloj. Kreiĝis animaciaj filmoj, trikiĝis bestetoj, origamie faldiĝis papero, oni dancis tangon kaj la junuloj lernis salsa-danci, meditis budismemuloj, kunvenis masaĝemuloj kaj amantoj de gimnastika senstreĉiĝo, ekskursis naĝantoj, promenis migremuloj; prezentiĝis la Vikia Vortaro (ViVo), maklerejo.de, Beletra Almanako, ILEI kaj ties venonta konferenco, la bildlingvo Bliss, kaptiloj de la angla lingvo, rakonto pri la traduko de infanlibro en la eŭskan, la maldiferencoj inter viroj kaj virinoj, kosmoŝipo Rosetta, kvidiĉo, la Verdaj Skoltoj, bicikla vojaĝo ĉirkaŭmonda, dekmonata rondvojaĝo en Sudameriko; kunvenis spertointerŝanĝa rondo pri edukado de infanoj (kaj iom poste alia rondo pri la demando, kiel elteni gepatrojn). Oni lernis, kiel konstrui bonan domon (nu, almenaŭ la bazon…), solvis matematik-rilatajn enigmojn, diskutis pri amaskomunikilaj rilatoj, Esperanto kaj sekso (kiel paroli pri homoj nek viraj nek inaj), pri la (kun)financado de Google kaj Facebook pere de la Esperanto-movado kaj pri krizo aŭ progreso de Esperantujo. Prezentado de filmoj kaj diversaj ludoj kutime nokte finis la programan oferton – aliaj senprograme kafejumis, kio kompreneble estis ŝatata okupo ekde la mateno.

La infanojn oni okupis per plej diversaj manlaboraj grupoj kaj interalie piĵamaj rakontoj (tiu multjara oferto ĉi-jare kondukis al piĵamaj rakontoj por plenkreskuloj, iom malpli dormigaj ol la infana varianto…). Por unu posttagmezo Christoph Frank preparis la tradician “dom-ludon”, dum kiu la partoprenantoj (ĉi-foje teamoj de infano, junulo kaj plenkreskulo) en multaj stacioj devas plenumi diversajn taskojn.

Por Esperanto-lernantoj, -progresantoj kaj -perfektiĝemuloj estis ofertataj diversaj kursoj, interalie Mazi-kurso, konversacio kaj tradukateliero. La muzikemuloj kantis en kvarvoĉa ĥoro kaj prezentiĝis dum la adiaŭa vespero – ankaŭ por la infanoj estis pluraj kantofertoj. Gerd prezentis al ni la libroservon de FEL, Antverpeno, Belgio, kiel ŝi brile faris jam dum multaj NR-oj.

Entute la jam 13a Novjara Renkontiĝo kun NIS, la kunveno de la junuloj, ŝajne denove plaĉis al la partoprenantoj. Kaj tio plejparte ŝuldiĝas al la entuziasma kunagado de pluraj dekoj da personoj, kiuj ĉiuj donas sian kontribuon por la granda mozaiko.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/01/244nr/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi