Post la Granda Milito

Zamenhof

Post la Granda Milito

ALVOKO AL LA DIPLOMATOJ

de D-ro L. L. Zamenhof

Okaze de la Zamenhofa Tago ni publikigas la alvokon, kiu unue aperis Esperante kaj angle en The British Esperantist (1915, №123, p. 51–55), poste en Esperanto (1915, №4, p. 42-43 kun iom ŝanĝita subtitolo (“Alvoko al diplomatio. Letero de doktoro L. L. Zamenhof”). Probable ĝi estis verkita verkita ĝuste antaŭ cent jaroj, fine de 1914 – vd. leterojn de Zamenhof al Sebert de la 30a de decembro 1914 (Orig3: 2686) kaj de 6 feb 1915 (Orig3: 2697–2698). Atentu, ke en ĉi tiu alvoko Zamenhof ne uzis la vorton “Esperanto”.

AlKo

Terura milito ekkaptis nun preskaŭ la tutan Eŭropon. Kiam finiĝos la grandamasa reciproka buĉado, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon, kunvenos la diplomatoj kaj penos reordigi la rilatojn inter la popoloj. Al vi, al tiuj estontaj reordigantoj, mi nun min turnas.

Kiam vi kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la historio, vi havos antaŭ vi eksterordinare grandan kaj gravan taskon. De vi dependos, ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon por tre longa tempo kaj eble por ĉiam, aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silenton, kiun baldaŭ denove interrompos diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj aŭ eĉ novaj militoj. Pripensu do frutempe kaj tre zorge vian taskon, ĉar nun, kiam por via laboro estas oferitaj multaj centmiloj da homaj vivoj kaj milionoj da tre malfacile akiritaj homaj bonstatoj, vi havos sur vi tre grandan moralan respondecon. Zorgu do, ke via laboro ne estu sencela kaj senfrukta, kaj ke post la fino de viaj laboroj la homaro povu diri: ni ne vane elportis la grandegajn kaj terurajn oferojn.

Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X kaj la terpeco B al la gento Y? Estas vero, ke tian laboron vi devos fari; sed ĝi devas esti nur negrava parto de viaj laboroj; gardu vin, ke la refarado de la karto ne fariĝu la tuta esenco de viaj laboroj, ĉar tiam viaj laboroj restus tute senvaloraj, kaj la grandegaj sangaj oferoj, kiujn la homaro elportis, restus vanaj.

La Brita EsperantistoKiom ajn vi volos kontentigi la popolojn, kiom ajn justaj vi penos esti kontraŭ diversaj gentoj, vi nenion atingos per refarado de la karto, ĉar ĉiu ŝajna justeco koncerne unu genton estos samtempe maljusteco koncerne alian genton. La nuna tempo ne estas simila al la tempo antikva: sur ĉiu disputebla peco da tero laboris kaj verŝis sian sangon ne unu gento, sed ankaŭ aliaj gentoj; kaj se vi decidos, ke tiu aŭ alia terpeco devas aparteni al tiu aŭ alia gento, vi ne sole ne faros agon justan, sed vi ankaŭ ne forigos sur tiu terpeco la kaŭzon de estonta batalado. La “liberigo”, kiun vi donos al tiu aŭ alia terpeco, estos nur sofismo, ĉar ĝi signifos nur, ke al tiu aŭ alia gento vi donos la rajton, esti sur tiu terpeco mastroj super homoj de aliaj gentoj, kiuj ankaŭ tie naskiĝis, laboris kaj suferis kaj havas koncerne sian patrujon la samajn naturajn rajtojn, kiujn ĉiu infano havas koncerne sian patrinon. Estas vero, ke tiu gento, kiun vi privilegios, entuziasme krios: “Vivu la diplomatoj!” kaj se tiu gento sur la koncerna terpeco prezentos la plimulton, ĝi per teroro silentigos la aliajn, kaj ĉiuj gazetoj en la mondo diros, ke “la tuta loĝantaro de la terpeco A sentas sin tre feliĉa” … Sed tio estos mensogo, simpla mensogo, kiun la mondo ne komprenos nur pro tio, ke la ĝemado de la terore silentigitaj prematoj, de homoj, kiuj en sia patrujo fariĝis “fremduloj”, ne venos al ĝiaj oreloj.

Transdonante ian terpecon al la homoj de tiu aŭ alia gento, vi ĉiam faros maljustaĵon kontraŭ aliaj homoj, kiuj havas la samajn naturajn rajtojn koncerne tiun terpecon. La sola efektive justa decido, kiun vi povas fari, estas: laŭte proklami kiel oficialan, firme interkonsentitan kaj plene garantiitan decidon de ĉiuj eŭropaj regnoj, la sekvantan elemente naturan, sed ĝis nun bedaŭrinde ne observatan principon:

Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj.

Tio estas, ke en sia privata vivo ĉiu civitano en ĉiu regno havas plenan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas; ke, se en la institucioj publikaj estas uzata unu sola regna aŭ loka lingvo, tio estas nur poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne humiliga tributo de gentoj mastrataj al gento mastranta. Ĉar la gentaj nomoj, kiujn portos ankoraŭ multaj regnoj kaj provincoj, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loĝantoj de alia supozata deveno, tial ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian.

Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn “Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo”. Sed se nun estas ankoraŭ tro frue, por paroli pri tio, oni devas almenaŭ per oficiala kaj interkonsentita akcepto de la supre dirita principo forigi tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento.

Kiam la supre dirita principo estos oficiale fiksita per garantiita decido de ĉiuj eŭropaj regnoj, tiam malaperos la ĉefa kaŭzo de militoj kaj de konstanta reciproka timado kaj senfina armiĝado, ĉar tiam oni jam neniam kaj nenie povos diri, ke “la patrujo estas en danĝero”. Oni scias ja tre bone, ke la vortoj “patrujo en danĝero” ne signifas, ke iu volas deŝiri parton de nia patrujo kaj ĵeti ĝin en la maron, aŭ ke iu volas rabi por si la havon de ĝiaj loĝantoj, sed plej ordinare tiuj vortoj signifas simple: “Minacas danĝero, ke sur ia terpeco, kie ĝis nun mia gento estis mastro kaj aliaj homoj estis nur pli aŭ malpli tolerataj, morgaŭ eble alia gento fariĝos mastro kaj mia gento estos nur tolerata”.

Kiam en la tuta Eŭropo regos politika justeco absoluta, t. e. natura, ĉie kaj por ĉiuj egala, kiam en ĉiu lando ĉiuj loĝantoj estos morale kaj materiale plene egalrajtaj, kiam la landoj ne portos plu gentajn nomojn, kiam la regna lingvo ne havos plu karakteron gente-ŝovinisman kaj humiligan kaj ne ekzistos plu gentoj-mastroj kaj gentoj-servantoj – tiam ne ekzistos plu kaŭzo por intergentaj militoj; tiam ĉiu homo povos sidi tute trankvile en sia natura, sole vera kaj sincere amata patrujo, li ne bezonos plu timi, ke iu povas “forpreni” ĝin de li, kaj li ne bezonos revi pri forpreno de la patrujo de aliaj homoj.

Mi scias tre bone, ke la malamo inter la gentoj ne malaperos subite, en unu tago, kian ajn aranĝon la diplomatoj farus. Sed por tio poste laboros jam personoj privataj, per predikado, edukado, alkutimigado ktp.; de vi, diplomatoj, ni atendas nur, ke vi donu al ni la eblon tion fari. Reciproka malamo inter la diversaj gentoj de la homaro ne estas io natura, kiel ne estus natura ia reciproka malamo inter la diversaj familioj de unu gento: la malamon kaŭzas nur – krom la facile forigebla reciproka nekomprenado kaj nekonado – la ekzistado de gentoj premantaj kaj gentoj premataj, la blinda egoismo, fiereco kaj kalumniemeco de la unuaj, la natura reagemeco de la lastaj. Estas facile interfratigi homojn liberajn kaj egalrajtajn, sed estas nefareble interfratigi homojn, el kiuj unuj rigardas sin kiel rajtajn mastrojn super la aliaj.

Se vi eĉ farus nenion alian, se vi nur forigus la gentajn nomojn de la landoj (afero tre facile farebla), vi jam farus per tio agon eksterordinare gravan, vi kreus novan eron en la historio de Eŭropo. Ĉar en lando kun neŭtrala nomo la tuta natura plena egalrajteco de ĉiuj ĝiaj loĝantoj pli aŭ malpli frue nepre estos atingita, sed en lando kun nomo genta la egalrajteco neniam estos plena kaj daŭra, ĉar la malfeliĉa nomo ne sole kvazaŭ pravigos la plej malnoblajn intergentajn maljustaĵojn en la diversgentaj landoj de la orienta Eŭropo, sed eĉ en landoj pli civilizitaj ĝi ĉiam konfuzos la kapojn eĉ de la plej honestaj civitanoj, subtenante en ili ĉiam la opinion kaj senton, ke la lando apartenas nur al tiu gento, kies nomon ĝi portas, kaj ĉiuj aliaj gentoj estas en ĝi nur fremduloj. Eĉ ĉe la plej bona volo la civitanoj de tiu lando ne povas alkutimiĝi al la ideo, ke ili ĉiuj prezentas unu nacion, ĉar por tia nacio simple ne ekzistas vorto, kaj, demandite pri tio, al kiu popolo li apartenas, la loĝanto de tia lando pro manko de tiu vorto estas devigata nomi ian genton; kaj ĉi tiu devigata konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento anstataŭ al la komuna nacio de la lando forte subtenas la gentan ŝovinismon kaj malpacon inter la samlandanoj.

Resumante ĉion, kion mi diris, mi ripetas:

Kiam post la fino de la milito kunvenos la diplomatoj, ili povos fari ŝanĝojn en la karto de Eŭropo; sed tio ne devas esti ilia ĉefa laboro. Ilia ĉefa laboro devas esti: starigi en la nomo kaj sub la garantio de siaj registaroj pli-malpli la sekvantajn leĝojn:

1. Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la aliaj gentoj.

2. Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna. En tiuj publikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto.

3. Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj.

4. Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.

Sinjoroj diplomatoj! Post la terura eksterma milito, kiu starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.

Ĉi tiu teksto aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №12.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2014/12/zamenhof/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

22 Responses to Post la Granda Milito

  1. Ralph Dumain diras:

    Post evidente pleonasma komenco bitigi la ĉi-koncernan tekston, mi ĵus eltrovis ĉi tiun retpaĝon, tre bonvenan aferon. (Mi tamen celas bitigi la anglalingvan version.) La debato ĉi tie, tamen, estas bedaŭrinde triviala, konforme al la kulteca etoso de esperantistoj. Ĉi tie Zamenhof montras sian konstantan kombinadon de provinceca naiveco kaj avangardaj perspektivoj. La homrajta principo–aparte de la lingvoproblemo–ke ĉiuj enloĝantoj de ĉiuj landoj meritas plenajn kaj egalajn rajtojn, estis tiam vizia kaj restas aktuala ĉar neefektivigita. Maltrankvilo pri la estonta politika reorganizado de centra kaj orienta Eŭropo ja pravis. Tamen, samkiel je lia kontribuo al la Universala Kongreso de Rasoj de 1911, Zamenhof subpremis politikan analizadon kaj konstaton de la problemo de potenco pri la interpopolaj konfliktoj kiuj ĝenegis lin, kvankam li sciis kaj eĉ laŭokaze aludis, al tiaj, kiuj gajnas ekspluatante naciecajn sintenojn.

  2. José Antonio Vergara diras:

    Nu, mi ja komprenas vian konsterniĝon, estimata s-ro Roland Schnell, sed bonvolu esti iom pli milda en la esprimo de via protesto aŭ tediĝo, ĉar almenaŭ ĉi-fadene neniel temis pri kverelado sed nur pri afabla diskutado.

    Verdire, oni jam plurfoje konstatis ke, pro la aparte (pri)lingva karaktero de nia komuna iniciato, ni esperantuloj pli ol normale priatentas ĝuste tiun specifan aspekton de verŝajne ĉio ajn. Oni eĉ memmokete formulis la leĝon de Tonjo por priskribi tiun manion nian (http://eo.wikipedia.org/wiki/Le%C4%9Do_de_Tonjo).

    Sed ne estas tro juste laŭ mia opinio akuzi la intervenintojn ke ili, pro la bruo de sia sensignifa diskuto, malaperigas la aliajn ideojn esprimitajn de Zamenhof en tiu teksto. Unue, tiu ĉi komenta fadeno estas nur tio, ne zamenhofologia simpozio. Due, en mia unua komento mi ja agnoskis ke la porpaca strabado de Zamenhof estas al mi inspira kaj plene aktuala.

    Sincere dirite, mi tre interesiĝus legi kontribuon pri tiu interesa punkto kiun vi levas, nome la transprenado en esperanton de la ideoj de la antaŭmilita pacifista movado.

  3. Estas plorinde ke la karaj samideanoj nur kverelas pri unu eta detalo: landnomoj! La aliaj ideoj de Zamenhof malaperas en la bruo. Oni ne kapablas kapti la fakton, de ne parolas genia individuo, sed persono, kiu transprenas de ideojn de la antaŭmilita pacifista movado (Suttner, Fried, La Fontaine kaj multaj aliaj)

  4. José Antonio Vergara diras:

    Nerdoj el ĉiuj landoj (senkonsidere al landonomado), unuiĝu!

  5. Hoss Firooznia diras:

    Jes, lingva harfendemo estas nur unu el niaj bele nerdaj trajtoj. Nerdoj fieru! 😉

    Nu, tiun riproĉon, kiun vi citas, mi tute ne trafis antaŭe; pardonon! Bonvolu ne nombri min en tia riproĉa kampo; mi nur intencis respondi vian demandon al la “ujoistoj” — vorton kiu, laŭ mia supozo, signifas “tiujn, kiuj laŭfundamente uzas la sufikson -uj en landonomoj”. Mi ja uzas ĝin tiel, do mi supozis min aldemandita.

    Jes: vi pravas ke, memstare, “ujo” kutime signifas ekz. vazon kaj ne landon. Tamen la saman fenomenon ni vidas kun aliaj sufiksoj: ekzemple -an kaj -aĵ, kies signifoj estas multe pli vastaj sufikse ol memstare. La memstara “ano” kutime signifas “membro de grupo”, sed ni parolas pri “budhanoj” kaj “kristanoj” malgraŭ ke “Budho” kaj “Kristo” estis individuoj, ne grupoj. La memstara “aĵo” kutime signifas “io konkreta”, sed ni parolas pri “novaĵoj” kaj “okazintaĵoj” malgraŭ ke tiuj vortoj ne nomas vere konkretajn objektojn… ktp.

    Kaj ne timu: mi ja legis kaj komprenis vian aserton, ke la io-nomoj estu ne derivitaj el gentonomoj, sed nur apartaj, paralelaj nomoj por la landoj. Tute en ordo. Tamen, se ni parolu pri efektiva lingvouzo, ŝajnas ke malmulte vere uzas ilin tiel. Male, ŝajnas ke oni simple anstataŭigas la sufikson -uj per -i. Kaj sekve, oni konfuziĝas pri la korespondaj etnaj nomoj kiam ajn “-i” aperas — ekzemple Aŭstralio aŭ Tanzanio.

    Alivorte, ŝajnas al mi ke oni efektive ne traktas “Francio” kiel nomon nur svage etimologie konektitan al la etna radiko “franc-“; oni traktas ĝin kiel derivitan vorton, same kiel la nomon “Francujo”. Do tiu -i efektive ne solvas la problemon de gentderivitaj landonomoj. Ĝi eĉ ne evitas bizarajn mispensojn pri “franco-vazo” aŭ simile. Ĝi nur kreas plian problemon.

    Nerde via,
    Hoĉjo

  6. José Antonio Vergara diras:

    Kara Hoss,

    ne zorgu, ĉar vi neniel tedus min. Male, mi tre agrable memoras nian reciprokan interkonatiĝon en NASK 2013, kaj kun amuziĝo nian tiean duopan ŝercon pri tio ke ni esperantuloj estas nekuraceblaj nerdoj… Eble la senĉesa diskutado pri kelkaj lingvaj detaloj estas simptomo de tio, mi ne scias.

    Kvankam la temo, kiel jam agnoskite, ne tro interesas min, mi tamen plu reagis ĉi-fadene pro respekto kaj estimosento al la homoj kiuj alparolis min, eĉ se la unua el vi iom severe konkludas sian intervenon per riproĉo ke mi “nek komprenas la du-animan naturon de Zamenhof nek la aŭtonoman naturon de la lingvo Esperanto” (gŭaŭ!). Aliflanke, li estis la sola kiu respondis mian naivan demandon al la ujoistoj.

    Bonŝance, mi opinias min mem komplete senkulpa kompare al tiu malaprobinda “oni” kiun vi akuzas iom torde limigi la difinon de la sufikso -uj al nur unu el ĝiaj signifoj. Mi simple konfesas ke mi, sub neevitebla influo de la nuna uzo de esperanto, emas rigardi la semantikan kampon de tiu sufikso ĉefe koincida al la nocio “entenaĵo/skatolo/vazo”.

    Eble tiu (mis)percepto influanta mian lingvouzon sekvas el la fakto ke, memstare, la vorto ujo signifas ĝuste tion, laŭ mia kompreno. Do, mi povus hipotezi ke, en la evoluo de la lingvo, ĝuste tiu aparta trajto ke en esperanto la sufiksoj uzeblas kiel memstaraj vortoj, malkiel ĉe la ceteraj agutinaj lingvoj, eventuale havis (aŭ povus havi) neatenditan semantikan efikon ĉe -uj.

    Koncerne alian el la 3 originalaj signifoj de tiu aparta sufikso, mi ĵus kontrolis en Google: la serĉo de tekstoj per la postulo de la vortkombino pomujo+kaj+la rezultis je 1’700 trafoj, dum per la kombino pomarbo+kaj+la la serĉomotoro trovis 10’300 trafojn. Sed ĉu tio ĉi indikas ion gravan aŭ ĉu temas pri komplete fuŝa esplormetodo mi ne kapablas diri, ĉar al mi komplete mankas faka kvalifiko pri lingvistiko.

    En miaj ĉi-supraj intervenoj mi klopodis klarigi ke laŭ mia modesta kompreno, landnomoj kiel Francio, Germanio, ktp, estas nur paralelaj, jes iel etimologie, historie parencaj al la koncernaj vortoj franco, germano, ktp sed sen rekta vortfara rilato inter ili. La finaĵo “-io” neniel estas sistema sufikso sed nur finaĵo enkondukita jam de longe en esperanton ĉe kelkaj landnomoj verŝajne laŭ la kriterio de internacieco, ĉar ĝi ekzistas ne nur en lingvoj latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj, sed ankaŭ en la litova, turka, araba, hungara k.a. Ĝi originiĝis en la antkvo (greka kaj latina lingvoj).

    Interesa antropologia trajto nia konsistas je tio ke, en diskutoj pri la lingvo, la aludo al Zamenhof kiel fonto de aŭtoritato estas impone lastvorta. Mi tamen ĉi-koncerne staras sub la protekta ombro de Hector Hodler kaj Edmond Privat …

    Sincere amike,

    JAV

  7. Hoss Firooznia diras:

    Kara José Antonio,

    Mi ne intencis tedi vin, nur dialogi racie kaj respondi al viaj asertoj. Por iu, kiu ne emas okupiĝi pri la afero, vi sufiĉe pasie argumentas kontraŭ la “militantaj ujoistoj.” 😉

    Mi ne scias, ĝuste kiujn militantojn vi celas, sed almenaŭ miaj spertoj estas iom malaj; flanke de la zamenhofa sistemo mi ĝis nun renkontis ĉefe sobrajn klarigojn, ekzemple: http://bulteno.esperanto-usa.org/2011/2/04-demandu.html

    Ĉu la afero vere temas pri semantiko? Nu, eble… sed nur se oni iom torde redifinas la sufikson -uj por ekskluzivi unu el ĝiaj kernaj, fundamentaj signifoj. Tiukaze la diferenco inter “Pollando” kaj “Polujo” estus ja semantika, kaj ne simple gramatika. Sed kial redifini?

  8. José Antonio Vergara diras:

    Kara Hoss,

    fakte ne temas pri gramatiko sed pri semantiko. Mi forte dubas ĉu la konkreta evoluo de la lingvo ankoraŭ permesus pravigi la aserton ke “ujo” daŭre signifas landon. Almenaŭ mi emas uzi ĝin ĉefe por la mapli abstrakta, tute ordinara nocio “entena afero” (monujo, sukerujo, rubujo, fekujo, ktp).

    Vi tute pravas ke ŝovinismo estas problemo socia. Mi jam iom laciĝas ankoraŭfoje ripeti ke mi simple esprimis mian miron pro la ŝajna kontraŭdiro inter la eksplicita alvoko de la malfrua Zamenhof krei alternativajn landnomojn tute sendependajn de gentonomoj, unuflanke, kaj la militanta ujoismo nuntempa.

    Sed mi neniel akuzus la ujoistojn esti ŝovinismaj. Fakte, mi atente tralegis ilian ĉefan argumentaron kaj eĉ dum iom da tempo iĝis disciplina konvertiĝinto al ilia partio (legu, se vi volas, mian recenzon jene: http://www.liberafolio.org/2008/rusojloghasenrusujo). Iom poste, tamen, la troa fanatikeco de iuj ujoistoj iom ŝokis min, efikante distancige ĉe mia propra lingvouzo.

    Mi konfesu ke mi ne vere emas okupiĝi pri tiu ĉi afero, kiu fakte ne interesas min.

  9. Hoss Firooznia diras:

    Kara José Antonio,

    Se mi ĝuste komprenas viajn vortojn, ŝajnas ke la kerna problemo kuŝas ne en la gramatiko, sed en viaj subkomprenoj. Kiel vi klarigis, vi “ne povas uzi la vorton ‘Francujo’ sen pensi pri iu bizara ‘ujo de/por francoj'”.

    Sed kial vi taksas ĝin bizara? Kiel vi sendube scias, “ujo” havas signifon de “lando” jam de pli ol jarcento. Kaj Francujo ja estas lando de francoj, ĉu ne? Aŭ ĉu vi taksus same bizara nomojn kiel “Pollando” kaj “Ruslando”?

    Bonvolu ne miskompreni: mi ja subtenas strebadon kontraŭ ŝovinismo ajnspeca. Sed ŝovinismo estas problemo socia, ne gramatika. Jes, ankaŭ nefrancoj loĝas en Francujo, ekzemple, kaj ili kompreneble ja meritas la samajn rajtojn kaj respektojn, kiel siaj francaj najbaroj. Se ŝovinisto ne konvinkiĝas pri tio, ŝajnas vere dubinde, ke simpla gramatika artifiko ŝanĝus lian sintenon.

  10. Gary Mickle diras:

    Ellabori ĉi tiun alvokon estis laŭ mi ne naive. Sed jes, ĝi estis utopio, kies realigeblo estis nedivenebla en tempo, kiam eblis antaŭvidi kun certeco nur, ke postmilite la mondo multmaniere ŝanĝiĝos. Zamenhof ne povis scii, kian uziĝon lia alvoko havos tiam. Sed eĉ se la diplomatoj efektive neniam vidis ĝin kaj des malpli agis laŭ ĝia spirito, ĝi fariĝis atentinda frua esprimo de la universalisma ideofluo, al kies gravaj konkretiĝoj apartenis poste la “eksternacia” teniĝo de SAT kaj la sennaciismo. Tiu ideofluo prezentis utilan kontraŭpezon kontraŭ la partikularisma versio de la interna ideo – laŭ kiu Esperanto iĝus ideala ligilo inter sin reciproke ne “poluantaj” etnaj kulturoj kaj eĉ savilo de ili kaj iliaj lingvoj – kiu minacis plene ekregi en kelkaj tempoj.

    Nerealiĝinta revo tiuj geografie-neŭtralaj landnomoj – bedaŭrinde. Sed ĝi havis bonajn postsekvojn, simile kiel la revo pri fina venko de Esperanto, ne okazinta kaj aktuale ne antaŭvidebla, sed naskinta komunumon, kiu realigas etskale kosmopolitan, de egalismo inspiritan partoprenan kulturon.

  11. José Antonio Vergara diras:

    Kara Russ,

    nur kompletige al tio ĉi-supre dirita: mi supozas ke la nesufiksa literkombino -io kiel finaĵo de kelkaj nuntempe uzataj landonomoj simple estas daŭrigo, tra kelkaj eŭropaj lingvoj, de la formo kiun havis pluraj romiaimperiaj provinconomoj, ekz.

    Britannia
    Germania
    Hispania
    Lusitania
    Gallia Aquitania
    Dalmatia
    Dacia
    Macedonia
    Thracia
    kaj iuj aliaj

    Simple tiel.

    Amike,

    JAV

  12. José Antonio Vergara diras:

    Kara Russ,

    pardonon, nur nun mi rimarkis ke ankaŭ vi partoprenis en tiu ĉi diskufadeno, rekte alparolante min. Jes, mi akceptas ke ne vere estas granda diferenco, nur tio kion mi jam respondis al Hoss: dum -uj estas vera sufikso, memstare uzebla, kun propra semantika enhavo, -io simple estas hazarda finaĵo de kelkaj reale uzataj landnomoj, sen ajna signifo, kies nuna uzo en esperanto nur vage spegulas (15a-regulece) iaman latinan stilon de landnomoj, mi supozas.

    Amike,

    José Antonio

  13. José Antonio Vergara diras:

    Kara Hoss,

    Kiel sciate, pri la landnoma demando jam fluis riveroj da inko ekde la 1920-aj jaroj, kun surpriza reviviĝo antaŭkelkjara de la ujoisma partio danke al la energio de Renato Corsetti. Sed mi estus eĉ pli malsaĝa ol kutime ankoraŭfoje insisti pri ĝi, ĉar
    fakte mi evoluis, kiel multiuj, al sufiĉe indiferenta sinteno koncerne la varman pasion de iuj ujoistoj.

    Mi tute ne subkomprenas la hazardan finaĵon -io kiel pseŭdosufikson alternativan al -ujo. Ne. Ĉe francoj kaj Francio, por ekzemplo, mi simple rigardas ilin du apartaj vortoj kiuj estas iel, svage etimologie konektitaj inter si. Post tio, mi vivas kaj dormas tute trankvile. Bedaŭrinde, kvankam mi agnoskas ke la ujo-sistemo povus esti pli facila por komencantoj, mi ne povas uzi la vorton “Francujo” sen pensi pri iu bizara “ujo de/por francoj” 🙂

    Mi emfazis la pledon de la malfrua Zamenhof por neŭtrale-geografiaj nomoj de regnoj kaj provincoj kiel neatenditan novigproponon de lingve kreema, zorge pensanta menso (sub la premo de maltrankvila batado de vundita koro, pro la interetna buĉado…). Lia propono estas nerealisma sed intelekte interesa.

    Koncerne ĉi-kampajn novigojn, mi fakte tre ŝatas la esperantan nomon Barato por tiu landego, malgraŭ la malmodera atako kontraŭ ĝi de la eks-Akademiano André Cherpillod (li defendas la tradician, pli internacie rekoneblan formon Hindio). Simile, mi daŭre subtenus la iamajn provojn uzi la nomojn Nipono kaj Suomio, se ankoraŭ iuj pledus por ili …

  14. Hoss Firooznia diras:

    Dankon, AlKo, pro la republikigo de tiu gemo. Malgraŭ ĝia aĝo, ĝi restas surprize (kaj deprime) pria.

    Rilate al la demando de mia amiko José Antonio, la elstara Vergara:

    Eble indas demandi, ĉu la problemon de gentaj landonomoj vere solvus ŝanĝo de nura sufikso. Zamenhof ŝajne sopiris vere “neŭtralajn nomojn”, ne gramatikajn trukojn. Ĉu oni vere supozus ke “Japanio” ne plu estas lando de japanoj, ekzemple, simple ĉar oni anstataŭigis la sufikson -uj per similsona pseŭdosufikso?

    Se loĝantoj de lando elektus anstataŭigi ĝian gentdevenan nomon per io alia (vidu ekzemple “Hindujo” > “Barato”) tian ŝanĝon mi plene kaj entuziasme subtenus.

  15. Dieter Rooke diras:

    Hodiau la 15-an dissendis mesaghon al selektitaj adresoj nia fame konata A. Künzli.

    Li klare kondamnis la politikon de “nova caro ” prezidento de rusio V. Putin

  16. Russ Williams diras:

    José Antonio,

    Mi neniam komprenas la politikan argumenton por -io anstataŭ -ujo. Ĝi ŝajnas aŭ naiva aŭ sofisma.

    SE gentobazaj landonomoj estas problemo (supozeble ĉar germanaj naciistoj en (ekzemple) Germanujo povas (mis)argumenti “Jen, eĉ la nomo de nia lando montras ke ĝi estas nur por germanoj”), TIAM uzo de -io neniel forigas la problemon:

    La radikoj “german”, “rus”, ktp estas same evidentaj en la landonomoj “Germanio”, “Rusio”, “Francio” (kaj “Germanlando”, “Ruslando”, “Franclando”, ktp) kiel en la klasikaj fundamentaj landonomoj “Germanujo”, “Rusujo”, “Francujo”, ktp.

    La hipoteza naciisto povas same (mis)argumenti ke “Germanio” (kaj “Germanlando”) montras ke ĝi estas nur por germanoj.

    Do kiel -ujo kaŭzas tian supozitan problemon, sed -io (aŭ -lando) ne kaŭzas la saman problemon?

    Evidente temas pri la gentonoma RADIKO, ne pri la SUFIKSO.

  17. Cezar diras:

    Mi mem trovas la artikolon tre pensiga kaj aktula, estas tre bona ideo ĝuste nun denove prezenti ĝin en E-gazeto. Balta Ondo, de kiu oni atendas pro aktualaj kaŭzoj klaran pozicion pri milito kaj paco, montras tiel flagon, kiun ni ĉiuj ŝatas, la verdan! Tial mi kopios la artikolon kaj prezentos ĝin en SAT-kulturo.

    Dankon, Cez!

  18. Cezar diras:

    Al tiuj, kiuj pensas, ke Zamenhof estis naivulo,

    estu dirita,ke ili mem estas naivuloj, se ili postulas, ke iu estu perfekta homo kaj tiel kvazaŭ Dio. Krome naivuloj por la homaro povas esti pli utilaj ol iuj superruzuloj, kiuj sankte fidas, ke seka racio kaj superprudenteco kaj insido, estas ĉio, kion la mondo bezonas. Ke tiuj, kiuj mokas Zamenhofon, uzas Esperanton por tio, estas bona ŝerco, kiu montras kiel konfuzaj la kontraŭnaivuloj envere estas. Kiel oni povas uzu ion, kion iniciate kreis naivulo? Jen mia mirigita demando. Do. mokuloj, elpensu foje novan mokkanton, ne regurdu ĉiam la saman fi-melodion, tio estas simple nur enua

    Alte estime al ĉiuj superruzuloj, Cez!

  19. José Antonio Vergara diras:

    Nu, responde al Johan Derks, mi simple diras ke

    1. tiu skue revolucia propono toponimia de Zamenhof ja impresis min, ne ĉar realigebla aŭ saĝa, sed kiel ekzemplo de tute aparta, nenormala atento al la lingva flanko de kompleksaj aferoj. Verŝajne tio restas unu el la plej karakterizaj trajtoj de pluraj homoj kiuj iel restas ligitaj al esperanto.

    2. estas iom da kontraŭdiro inter tiu surpriza sinteno de la malfrua Zamenhof pri la landonoma demando, kaj la nuntempaj ujoistoj, kiuj laŭte insistas je tio ke “rusoj loĝas en Rusujo”

    3. Parizio, Berlinio, Zagrebio … tio estus amuze noviga apartaĵo de esperanto!!

  20. Zlatko diras:

    Tiu kvara konkluda propono de Zamenhof:
    “Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.”
    estas laŭ mi ege grava por anticipe malebligi naciismajn privilegiojn en kiu ajn ŝtato. Tamen ĝis nun neniu iam ajn atentis pri tiu demando. Ne nur ŝtatoj sed ankaŭ E-organizoj agas kontraŭ tiu principo: ekz. la nomo de E-organizo en Kroatio antaŭ la novestablita ŝtato Kroatio (do en la tempo kiam Kroatio estis parto de Jugoslavio) estis: Kroatia E-Ligo, sed post la establo de la sendependa ŝtato Kroatio esperantistoj ŝanĝis la nomon en Esperanto al Kroata E-Ligo. Mi klopodis kontraŭstari tion kiam oni akceptis tiun novan statuton, sed mi tiam apartenis al granda malplimulto.

  21. Johan Derks diras:

    Mi respondas, ke vi kondutas kiel teologo, kiu elektas unu tekstoparteton el Biblio kaj deklaras tiun kiel la vojon al universala savigho, spite al multaj aliaj tekstopartoj.
    Tie chi Zamenhof kondutas kiel naiva politikisto. Efektive ekzistas neniu pruvo, ke la mesagho ech atingis unu diplomaton. Ghi estas interna teksto de la Esperanto-movado.
    Kiel lingvo-kreinto li nenie proponis rezigni pri nomado de landonomoj, kiuj enhavas nomon de gento, nomi ghin konforme al tio. Jes ekzistas vochdonado pri serio da reformoj de Esperanto en 1889, kiun li faris por kontentigi kelkajn pushantojn pri reformo. Tiu reformo estis vaste forvochigita.
    Chiam, malgrau la premoj, Zamenhof restis kun rekta dorso.
    En decembro 1907, esperante eviti skismon inter la Delegacio kaj la Lingva Komitato, Zamenhof redaktas sian Trian leteron cirkuleran, en kiu ni trovas la frazon: «Por la nomoj de landoj oni povas uzi sufikson i anstataŭ uj.» (Kune kun aliaj reformproponoj. Tion Z. faras sub premo de Javal kiu certigas lin, vershajne false, ke post la reformado la franca registaro enkondukos la lingvon oficiale en la lernejojn.) Sed la 18-an de januaro 1908 la intertraktadoj kun la idistoj estis rompitaj kaj la Tria Cirkulera Letero neniam estis dissendita.
    La pledado por -io estas speco de reformemo, kiun esperantistoj ankau nuntempe devas kontraubatali. Legu http://www.angelfire.com/ny2/ts/reformoj.html
    Sed kial mi defendas -ujo kontrau -io?
    Kial nia Chilia amiko ne demandas la -io-aktivuloj kio estas ilia respondo al la propono ne plu diri Germanio, sed Berlinio, ne Francio, sed Parizio?
    José Antonio, vi miksas politikon kun lingvo. Vi sugestas, ke la uzado de -ujo povus esti indikilo de malpli forta kontraunaciisma konvinko. Vi nek komprenas la du-animan naturon de Zamenhof nek la autonoman naturon de la lingvo Esperanto.

  22. José Antonio Vergara diras:

    Dankon al La Balta Ondo pro la memorigo pri tiu ĉi interesa teksto de Zamenhof.

    Estas kuraĝige rimarki la fortan esprimon de morala indigno per kiu li, kutime milda kaj prudenta aŭtoro, energie protestas kontraŭ “la grandamasa reciproka buĉado, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon,”

    Mi estas profunde konvinkita ke tiu profunde porpaca inspiro daŭre restas valida kiel unu el la eblaj fontoj de la emo okupiĝi pri strebado tia, kia nia esperanto. Temas pri tiu brila rearanĝo de la tradicia paro kiun Helmut Welger faris: ideo kun interna lingvo. Ĝin trafe citis la nuna prezidanto de UEA Mark Fettes en sia novjara saluto de antaŭ preskaŭ unu jaro: http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2014/Novjara-mesagxo-de-la-Prezidanto-de-UEA

    Ĝis tiu ĉi relegado de la Zamenhofa teksto, mi ne memoris ke li, laŭ tiu tipe esperantista ingva prismo, pledas por konkreta propono ŝanĝi la landonomojn:
    “oni devas (…) forigi tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento.” Laŭ Zamenhof, landonomo bazita sur iu genta nomo “ĉiam konfuzos la kapojn eĉ de la plej honestaj civitanoj, subtenante en ili ĉiam la opinion kaj senton, ke la lando apartenas nur al tiu gento, kies nomon ĝi portas, kaj ĉiuj aliaj gentoj estas en ĝi nur fremduloj.”
    Mi demandas min: kion respondas la ujoistoj al tiu argumento?

Respondi