La rekorda KAEST

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) okazis la 13–16an de novembro en la malgranda slovakia urbo Modra-Harmónia. Ĝia ĉeftemo estis “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. Krome eblis partopreni ankaŭ AMO-seminarion (Aktivula Maturiĝo), kies ĉefa temo estis “Ciferecigo de la Esperanto-kulturo”.

Ĉi-jara KAEST estis rekorda, se temas pri nombro de partoprenantoj – aliĝis 77 personoj! Estas ĝojinda afero, ke multaj homoj emas okupiĝi pri scienco kaj tekniko en Esperanto.

Unu el la plej interesaj prelegoj estis de Marek Blahuš pri ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj. Tio estis resumo de kelkjara laboro de li kaj Václav Zouzalik. Imponis min tempo dediĉida de ili al tiu projekto kaj zorgemo pri detaloj. La preleganto kreis mapon kaj premiere montris ĝin en KAEST por prezenti aperojn de novaj esperantistoj en la komenca periodo en la tuta mondo laŭ jaroj. Tio estis malfacila tasko, ĉar ŝanĝiĝis limoj, kelkaj landoj jam ne ekzistas, aperis novaj landoj.

Por mi persone tre interesa estis la prelego de Ján Vajs pri slovakaj grotsistemoj. Mi mem vizitis diversajn grotojn en Pollando, do temo estis por mi tre proksima. Tre grava de la sana vidpunkto estis la prezentaĵo de Vit Guglielmo Mišurec pri kemio en manĝaĵo. Oni povis ekscii, ke ne ĉiam kemio estas malbona kaj malsaniga, ofte ĝi estas tute sendanĝera. Tamen necesas scii, kion ni manĝas kaj esti atentaj pri, ekzemple, koĉenilo (E120) kaj oranĝflavo (E110).

Mélanie Maradan prelegas pri optika signorekono (Foto: Andrzej Sochacki)

Gravan problemon tuŝis Konstantin Tiĥomirov en sia prelego pri transliterumo kaj latinigo de la rusa lingvo. Li prezentis ĝisnunajn metodojn uzatajn por tiu celo. Neniu el ili estas plene sukcesa, kaj hodiaŭ ne ekzistas nur unu metodo uzata de ĉiuj, en uzo estas kelkaj metodoj kaj tio kaŭzas tohuvabohuon. Fine li prezentis sian propran metodon, kiun li kreis unuigante la plej bonajn ecojn de antaŭaj metodoj.

Alia interesa prelego temis pri registrado kaj podkastoj. Eva Fitzelová kaj Johannes Mueller rakontis pri siaj spertoj. Evidentiĝis, ke ankaŭ registrado de propra podkasto ne estas tiel malfacila, kiel mi opiniis.

Krom kutimaj prelegoj okazis ankaŭ AMO-seminario. Male al la prelegoj en KAEST, ĝi okupiĝis ĉefe pri praktiko, do plimulto de metiejoj okazis en la komputilejo, kie partoprenantoj rekte ekzercis priparolatan temon.

KAEST estis ankaŭ bona ebleco por prezenti novajn eldonaĵojn. Peter Baláž prezentis la duan eldonon de la unua Esperanto-lernolibro pri tokipono. Petr Chrdle prezentis novajn librojn de sia eldonejo KAVA-PECH. Tre aplaŭdinda estis ankaŭ iniciato de hungaraj esperantistoj sub la gvido de Lászlo Szilvási, kiuj en KAEST lanĉis la arkivon de 40 ciferecigitaj jarkolektoj de Juna Amiko por 1974-2014. Ĝi haveblas rete:

La konferenco havis ankaŭ kelkajn malstreĉigajn momentojn. La unuan tagon okazis gustumado de tre bonkvalitaj regionaj vinoj. Poste eblis partopreni ankaŭ en la Tago de Malfermitaj Keloj en Modra, dum kiu lokaj vinproduktantoj regalis gastojn per la plej valoraj trezoroj de siaj keloj. Dum la lasta tago eblis veturi al la kastelo Červený Kameň por ekskurso. Samtempe okazis unua laborkunsido pri la 101a UK, kiu okazos post du jaroj en Nitra.

Kiel ĉiam, post KAEST aperos konferenclibro (prelegkolekto) kun paperaj versioj de prelegoj. La sekva konferenco okazos en novembro 2016, denove en Modra.

Anna Liszewska
E@I-volontulino

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/12/slovakio-5/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La rekorda KAEST1

  1. Leganto diras:

    Kial eĉ ne unu frazo pri la ĉeftemo de la konferenco? Ĉu okazis esenca programo pri bibliotekoj kaj arkivoj?

Respondi