Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto

Dennis KeefeEn la lastaj tri jaroj mi verkis naŭ artikolojn por La Ondo de Esperanto, utiligante nociojn de merkatiko kiuj povas helpi antaŭenigi Esperanton per pli efika informado kaj varbado. En miaj unuaj skribaĵoj mi prezentis la ideojn de d-ro Everett Rogers pri la disvastiĝo de novaj ideoj. En tiuj artikoloj mi unue parolis pri la teorio de la disvastiĝo de novaĵoj – teorio bazita sur jardekoj da esploroj kaj centoj da doktoraj disertacioj – por iom klarigi kiel nova ideo, kiel Esperanto, nur malrapide akceptiĝas de la ĝenerala publiko. En la dua parto de tiu artikolo, aperinta en la posta numero de la Ondo, mi donis kelkajn konkretajn metodojn uzatajn en merkatiko por plirapidigi la ekakcepton de novaj ideoj.

En postaj artikoloj mi skizis ĝeneralan modelon pri la agmaniero de la konsumanto (aĉetanto, uzanto), kaj ankaŭ verkis pri la fenomeno de novaj, ofte tre bonaj ideoj, kiuj neniam estas akceptitaj de la plimulto de la publiko, ĉar tiuj ideoj (produktoj, servoj) ne kapablas, laŭ la vortoj de Geoffrey Moore, transiri la abismon, tio estas, iri de la fazo en kiu ekzistas nova, freŝa ideo jam entuziasme akceptata de idealistoj, al la dua fazo en kiu la ideo devas esti akceptata de praktikaj homoj, kiuj aprobas la ideon nur se ĝi estas sufiĉe praktika kaj profitdona nun – ne en fora venonteco. La legantoj, kiuj interesiĝas pri tiuj temoj, povas legi tiujn artikolojn, listigitajn ĉe la fino de ĉi tiu eseo.

Se ni esperantistoj ĉe loka, landa kaj eĉ internacia niveloj, bone komprenus la teoriojn, la principojn kaj la konkretajn aplikojn de la scienco kaj arto de merkatiko, ni povus plibonigi la informadon kaj varbadon pri Esperanto. Pli da homoj aŭdus pri Esperanto, kaj certe pli da homoj havus multe pli favoran opinion pri la lingvo, kaj finfine multaj el tiuj novaj homoj, kiuj ekaŭdus pri Esperanto kaj ekhavus pli favoran opinion pri ĝi, poste eklernus Esperanton, aŭ iĝus membroj de niaj asocioj, aŭ eĉ ĉeestus Universalan Kongreson. La aplikado de merkatikaj principoj povas multe helpi al ni esperantistoj informi kaj varbi por ĉiaj esperantaj agadoj.

Tamen la sukcesa aplikado de merkatiko al la Esperanto-movadoj havas siajn limojn en la nuntempa stato. Tiuj limoj devenas de pluraj faktoroj. Antaŭ ĉio, estas nur malmultaj esperantistoj kun aŭ profesiaj aŭ praktikaj scioj kaj spertoj pri merkatiko. Ĉu inter miloj da esperantistoj, kiuj membras en niaj diversaj kluboj aŭ asocioj, estas almenaŭ kvin kiuj diplomiĝis pri merkatiko je magistra aŭ doktora nivelo?

Due, merkatiko estas teama laboro, kuna laboro. Unu homo de la teamo kun sperto en merkatiko tute ne sufiĉas por realigi bonan, kompletan projekton. Merkatikistoj plejparte laboras teame: unu homo estas spertulo pri reklamado, alia pri statistiko, alia pri arto kaj grafikaĵoj, alia pri datumbazoj, alia pri la reto, alia pri vendado, alia pri markovalorigo, alia pri publikaj rilatoj, ktp. Unu fakulo, ekzemple, pri reklamado, ne povas eĉ komenci labori sen la konsiloj de aliaj specialistoj de la subfakoj de merkatiko. Sukcesa merkatika kampanjo estas atingo de multnombra teamo. Krome, sukcesa merkatikisto bezonas ne nur la konsilojn kaj kunlaboron de aliaj fakuloj pri merkatiko; ankaŭ la teamo da merkatikistoj bezonas la kunlaboradon de la tuta organizo. Tia teama laboro rilatas tutcerte ankaŭ al la sukcesa realigo de iu ajn strategio de Esperanto.

Trie, merkatiko havas siajn limojn en Esperantujo pro tio, ke la defio de nia lingvo estas internacia, ne loka. En merkatiko la bona apliko de principoj pri komunikado kutime okazas en geografie tre limigitaj celgrupoj. Merkatikistoj ne havas magian metodon por konvinki aŭ allogi homojn de tre diversaj celgrupoj samtempe, kaj se la agokampo etendiĝas en pluraj landoj, pluraj kulturoj, merkatikistoj devas informiĝi pri ĉiu lando, ĉiu kulturo, ĉiu agokampo kaj ĉiu celgrupo. Ekzemple, la ideo traduki trafan sloganon de unu lando por utiligo en alia lando, en alia lingvo, kutime ne sukcesas.

Merkatiko ankaŭ havas siajn limojn pro la fakto, ke merkatika agado ne funkcias aparte de tuteca sistemo. Rilate Esperanton, por simpligi, tiu sistemo konsistas el lingvolernado kaj lingvo-utiligado. La rolo de merkatiko en tia sistemo estas nur inform-laboro, varb-laboro. Merkatiko ne havas rilaton kun lingvolernado nek kun lingvo-utiligado. Merkatiko povas helpi al la ekstera publiko ekinteresiĝi pri Esperanto, sed, se mankas bona vojo por tiuj novaj homoj lerni Esperanton kaj poste por enmeti ilin en la Esperanto-komunumon, la tuta laboro de merkatiko estas ne nur vana, sed ĝi povas ekestigi homojn kun kontraŭa aŭ malfavora rilato al nia afero.

Do merkatiko havas siajn limojn, sed eblas koncepti strategion por la Esperanto-Movadoj tra tri lensoj, kaj tia triflanka sistemo-konceptado estus multe pli fruktodona por nia afero. Unue, la merkatika sistemo por varbi kaj altiri homojn al la eklernado de la lingvo. Due, la lernada aŭ instruada sistemo por helpi memstarigi novajn esperantistojn kaj ekpartoprenigi ilin en la movado. Trie, la socia kaj homa sistemo por helpi al novaj gelernantoj renkontiĝi kun aliaj esperantistoj en lokaj kluboj kaj en virtualaj rondoj, eventuale en landaj kaj internaciaj asocioj aŭ rondoj.

Ne eblas pensi pri merkatika strategio sen samtempe pensi pri aldona, kerna strategio rilate la sinsekvon de paŝoj kiujn nova interesito pri la Internacia Lingvo utiligos por iri tra la fazoj de nekonanto de Esperanto, al neŭtrala ekkonanto, al favora konanto, al eklernanto, al mezlernanto, al altlernanto, al nova membro de loka, landa aŭ internacia asocio aŭ membro de la virtuala mondo de Esperanto. Se estas tro longa tempospaco inter nur du el tiuj paŝoj, la esperantistiĝo de homo povas halti eble portempe, sed eble por ĉiam.

Merkatiko povas helpi varbi 100 novajn homojn, ekzemple, por eklerni nian lingvon, sed, kiel avertis Zlatko Tišljar, el cent homoj kiuj komencas studi Esperanton, eble nur unu restos en Esperantujo jardekojn poste! Tiuj homoj kiuj forlasas Esperanton, ne faras tion, ĉar estas problemo de merkatiko; ili ne plu partoprenas en Esperantaj aferoj, ĉar en unu el la paŝoj sur la longa vojo al esperantistiĝo, ili ie stumblis: kelkaj ne finis la elementan kurson; aliaj forfalis ie en mezgradaj kursoj; aliaj ne trovis amikecon en siaj lokaj kluboj. Ie sur la vojo perdiĝis ĝis 99 procentoj de tiuj, kiuj komencis la vojaĝon al Esperanto-Lando. Se ni komprenus en kiu paŝo kaj pro kio ili forlasis nin, ni estus multe pli bone informitaj por ripari la esperantistiĝan vojon kaj por starigi vere fruktodonajn strategiojn.

Eble vi, kara leganto, povas helpi al ni kompreni kial homoj lasas nin. Se vi povas trovi la kialon de nur unu el tiuj 99 homoj, tio povus signifi, ke du homoj anstataŭ nur unu el cent homoj restos kun ni. Tiu ŝajne eta kresko havus tamen grandan efikon por la kreskado de nia afero. UEA estus kontenta, ĉar tio ankaŭ povus duobligi la nombron de UEA-membroj de 5 mil al 10 mil. Imagu la Esperantajn movadojn, je ĉiuj niveloj lokaj, landaj, internaciaj kaj virtualaj kun duoble pli da homoj, nur ĉar iu el ni povas klarigi, kio okazas post la varbado kaj eklernado. Merkatiko havas siajn limojn, sed nia komuna sperto pri homa vivo kaj kunlaborado povas helpi al ni tie kie varbado kaj merkatiko ne plu utilas.

Esperanto fundamente estas afero de bonkoraj, internaciemaj homoj, ne afero de la artefarita mistifiko de lertaj merkatikistoj. Tamen ni ne subtaksu la valoron de merkatiko por sukcese informi kaj varbi novajn homojn al la pordoj de Esperantujo, sed ni ankaŭ ne forgesu, ke merkatiko havas siajn limojn, kaj tiuj limoj troviĝas en la unuaj tagoj de niaj elementaj kursoj, kaj en la unuaj paŝoj de ekamikeco en niaj lokaj kluboj kaj niaj virtualaj rondoj. Merkatiko povas altiri novulojn al nia afero, sed nur ni bonkoraj homoj povas lerte helpi al tiuj novaj homoj lerni la lingvon, kaj antaŭ ĉio, akcepti ilin afable, ĝentile kaj sen antaŭjuĝoj en niaj rondoj.

Dennis Keefe
(Universitato Florida Atlantic, Usono)

Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko

1. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
La Ondo de Esperanto, 2012, №4.

2. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)
La Ondo de Esperanto, 2012, №5.

3. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2012, №6.

4. Transiri tiun damnindan verdan abismon!
La Ondo de Esperanto, 2012, №8-9.

5. Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №3.

6. Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni
La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.

7. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1)
La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.

8. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)
La Ondo de Esperanto, 2014, №6.

9. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (3)
La Ondo de Esperanto, 2014, №7.

Krome, en La Ondo de Esperanto aperis du pliaj tiutemaj artikoloj:

10. Lu Wunsch-Rolshoven. Kreskigi Esperantujon
La Ondo de Esperanto, 2012, №10.

11. Pascal Dubourg Glatigny. Rutino: la plej forta malamiko de esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №1.

Ĉi tiu studo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/12/keefe-4/


Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto

  1. Dennis Keefe diras:

    Responde al Mike, Jajro kaj Fabian (aliaj legantoj trovos miajn komentojn tro longaj, sed se vi legos, vi konstatos, ke mi kelkfoje estas kontrau Merkatiko).

    ***

    Mike, mi iomete trafoliumis vian retejon, sed ne bone komprenis la ideon. Tamen, unu demando por pripensi: Kia estas la diferenco inter INTERFACA valoro de Esperanto, kaj LERNFACILIGA valoro de ghi? Mi bone konas la argumentojn rilate la lastan, sed ne la antauan.

    Jajro, dankon pro viaj afablaj vortoj. Vi pensigas min pri io. Vi parolas pri la forlasado de Esperanto, kaj diras, ke unu el la kauzoj estas manko de praktika, tuj aplikebla valoro post la kurso, chu ne? Mi konsentas kun vi pri tio rilate homojn kiuj serchas nur la praktikan valoron de lernado (la plejparto de homoj lernas en plenkreskulaj jaroj pro au karieraj kialoj au pro edukaj kialoj kun konkreta diplomo che la fino). Sed ankau estas minoritato de idealistoj kiuj ne bezonas praktikan, tujan valoron. Eble vi kaj mi estas pli che la idealista flanko de la afero.

    Sed tio pri kio vi chefe pensigis min estas la sekvo: Unue, estas varbado por Esperanto-kursoj. Poste estas homoj kiuj alighas al kurso pro tiu varbado. Pli poste, estas homoj kiuj forlasas la kurson. Chu la varbado estis TRO pozitiva, tro alloga, tro troa, ni diru? En Merkatiko, se la varbado troigas, poste la homoj kiuj achetas la produkton au kiuj provos la servon estos NEKONTENTAJ, kaj ne plu reachetos la produkton au ne plu uzos la servon. Aliflanke, se la varbado ne troigas, kaj la homoj achetos ghin kaj poste trovos ghin pli bona ol ili antaue kredis, tiuj homoj estos kontentaj, kaj poste reachetos la produkton, reutiligos la servon. Eble ofte estas problemo kauzata de nia varbado. Ni troigas la valoron de Esperanto en la kursovarbado.

    Mi mem havis tian problemon kiam mi starigis Esperanto-Insulon en la fama, plej suda, china insulo nomata chine Hai Nan Dao. Mi donis la impreson al alighontoj, ke la temperaturoj estos pli varmaj ol ili estis. Tiuvintre la meznombra temperaturo dum la unumonata afero estis eble 16 centigradoj; kutime en januaro, la temperaturo estas 21 che maksimumo, do jen unu ekzemplo praktika inter “troa promeso kaj nesuficha atingo.” Mi povus paroli pri aliaj eraroj miaj tiurilate.

    Resume, se oni tro esperigas novajn lernantojn de Esperanto, poste tiuj lernantoj ne estos kontentaj. Studinda afero. . . .

    Fabian, mi dankas al vi pro via dua komento, en kiu vi donas pli da ideoj rilate konkurson en Esperantujo, kaj en kiu vi pliampleksigas vian ideon. Estus interese, unue, listigi chiujn konkursojn kiuj jam ekzistas en Esperantujo, ekzemple estas la konataj konkursoj pri literaturo (vidu supre, ekzemple, pri LIRO), kaj ankau estas premioj, ekzemple, se mi ne eraras, la premio CIGNO (5000 euroj) kiu estas por la landa asocio kiu plej antauenigas Esperanton en la jaro. Se ni bone komprenos ghuste kiaj konkursoj – chu literaturaj, muzikaj au aliaj – jam ekzistas en Esperantujo, tio helpos prezenti novan, specialan konkurson pri Merkatiko.

    Mi. persone, chiam pensas, ke la plej bonaj konkursoj en Esperantujo estas tiuj kiuj rilatas la artojn: literaturo, muziko, poezio, retoriko, teatro, eseoj. Ni, en Esperantujo, ne sufiche bone priatentas tiun flankon de Esperanto. Mi bone komprenas la valoron de Merkatiko por varbado, komunikado, informado, sed mi chiam kredas, ke la plej valora afero de Esperanto estas KULTURO.

    Paradokse, mi estas merkatikisto (mezbona, nesufiche profesia), sed mi estas kontrau la utiligo de Merkatiko por la plejparto de niaj mondaj aferoj. Ekzemple, eble vi konas la firmaon, la chenan kafejon Starbucks. Ili utiligas Merkatikon tre profesie kaj efike. Nu, mi estas preskau tute kontrau Starbucks; mi volas utilligi Merkatikon por kontraustari ilin, por kontraustari McDonalds, por kontraustari chiujn firmaojn kiuj troas. Ke estas UNU McDonalds en Moskvo, bone. Unu en Pekino, bone. Sed, ke McDonalds, Starbucks kaj aliaj starigu unu novan manghejon au trinkejon post la alia, forigante la lokajn trinkejojn kaj vendejojn, NE. Tute ne! Nia mondo bezonas, pli ol iam ajn, fortan lokan kulturon.

    Tamen, mi ne volas esti ghisostulo, ekstemisto rilate nian kunlaboradon kun nia nuntempa mondo. Kiam mi laboras kun Lingvaj Festivaloj, mi ne diras ne al sponsorado de banko au de granda vendejo. Mi ankau ne serchas tian helpon. Do, por reveni al via pli ampleksa ideo pri konkurso pri Merkatiko, kaj ankau pri, kiel vi menciis, Dezajno au Stilo, bone. Sed, chu estas aliaj Esperantistoj kiuj interkonsentas kun ni pri tio? Lau mia takso de la Esperanto-Movado, post jardekoj da konkretaj provoj miaflanke, la plejparto de la movadestroj ne multe pripensas pri kiel antauenigi Esperanton. Vi pensas tiel, mi pensas tiel, kaj multe da aliaj homoj (ekzemple, Laszlo Szilvasi, Lu Wunsch-Rolshoven, kaj eble Ian Fanton) pensas tiamaniere, sed pro io, la plejparto de la movadestroj, lau mia sperto, chefe volas protekti la nuntempan Esperanton: ne kreski nek malkreski sed tutsimple resti. Tio ne estas malbona en si mem, char tiaj homoj povas protekti nin kontrau forfalo. Tamen, tia agomaniero neniam antauenigos nin. Eble la Movadoj en la venontaj jaroj kreskos, sed tiu kresko venos de eksteraj fortoj, ne de internaj strategioj kaj laboroj niaj.

    Via ideo, Fabian, pri konkursoj, meritas plian interparoladon.

    Amike,

    Dennis

  2. Fabián diras:

    Normala homo pensas ke se oni volas iri de A al B, oni elektas la plej rektan vojon. Do se oni volas lerni la anglan, oni rekte lernas ghin, neniu lernos unue Esperanton por lerni poste la anglan.

    Jes, chiuj esperantistoj scias kiel Esperanto faciligas la postan lernadon de chiaj lingvoj, sed tio ne estas agnoskita de la plimulto da homoj, do ili vidas tiun “propedeutikan trejnadon” kiel tempoperdo.

    La lernado de Esperanto devas esti utila per si mem, ne nur kiel vojo al alilingvaj posta lernado, kaj tion ni atingus se la KER-diplomoj estus plene agnoskitaj kaj profitaj che chiuj la Eûropaj universitatoj kaj landoj kaj ne nur en Hungario aû Pollando, nuntempe ni laboras tiuvoje en Hispanio.

  3. Mike Jones diras:

    Kion fari per Esperanto, post lerninte ĝin? Ĉu oni havas la saman demandon pri la angla? Ne? Se ne, tiam ankaŭ ne por Esperanto, ĉar Esperanto estas, aŭ povas esti, la plej glata vojo al la angla, servante kiel interfaca lingvo. Memevidenta kozo tiaspeca estus vortaro / ekciklopedio pri la angla / angla kulturo en Esperanto, suplementita per trafaj notoj pri la angla / angla kulturo nehaveblaj aliloke. Ekzemple, sub la (franc-devena) anglalingva vorto “portmanteau”, oni povus atentigi la lernanton de la angla, ke la difino donita en la “por lernanto” vortaro de Merriam-Webster donas nur la tre malnovan signifon (de “vojaĝ-sako”), kaj estas tute silenta pri la (ofte-uzata) lingva signifo.

    Mi ja komencis tian vortaron / enciklopedion pri la angla / angla kulturo, uzante na Esperanto kiel la interfacan lingvon. Jen la ligilo al ĝi:

    http://prof-vortaro-de-la-merk-angla.weebly.com/

  4. Fabián diras:

    Resaluton!!

    Mi kontentas ke plachu al vi la ideon kara Dennis.

    Nu, UEA povus helpi kiel sponsoro, kompreneble, sed ne nur, kial ne malfermi la eblon de partopreni al privataj entreprenoj, oni povas ligi ambaû: “esperanton” kaj “entreprenon X”, tiamaniere oni ne nur interesighos pri esperanto al generala publiko sed ankaû al tiu entrepreno kiu povos profiti si mem de la konkurso kaj povus kunlabori aû kunpagi la premion.

    Ekzemple “Coca-Cola kaj Esperanto” internacia lingvo por internacia trinkajho. “Coca-Cola” profitas la propagandon de la konkurso, kunlaboras kun kultur-socia movado agnoskita de la UNESCO kiel estas la “esperanta movado” kaj siaj valoroj de paco, komunikado, ktp. Kaj ghi havos delegiton en la jhughantaro kaj povas helpi kun la premio.

    Ankaû tiamaniere ni kreas interesajn retojn kaj kontaktojn kun entreprenoj kiu povus trovi interesajn komunajn laborkampojn kun esperantistoj, ekzemple: tradukado de siaj retejoj, ech la kreado de “internacia laborgrupo de la entrepreno” kiuj povas solvi etajn problemetojn per eta kvanto da mono. Chu iu kiu atendu entreprenisto en flugaveno de malproksima lando kaj alportu lin ghis la hotelo… chu malgrantan tradukon de mesaghon en la loka lingvo, ktp. Do ju iom post iom esperanto komencas esti vere utila, kaj entreprenoj valoras ghin pli da homoj volos vere lerni ghin.

    La ideo de la konkurso ne nur utilas al la merkatiko sed al aliaj kampoj tre gravaj kiel la dezajno, la stilbildoj, ktp. Estas konata de chiuj ke la esperanto havas gravan problemon kun sia “stilo” kiu apartenas pli al XIXa jarcento ol XXI jarcento. Ni bezonas imagon junan, freshan, sporteman kaj unuvorte “bela” de nia lingvo, kiu vere estu “moderna”. Nu kiel vi povas vidi, la ebloj estas senlimaj. Ne hezitu kontakti min por kunagi.

    Amike.

    Fabián.

  5. Ĵajro diras:

    Mi gratulas Denis Keefe pro pli alia bona artikolo. Mi bedaŭras ne esti specialisto en ekonomio por povi plie helpi. Sed la parto de la artikolo kiu mencias 99% de esperantaj forlasantoj povas instigi nin demandi: kial oni lasas lernadon de Eo? anstataŭ la laca ordinara demando kiam aŭ kial oni lernis Eon? Se ni kolektus la motivojn kiu farigas homojn forlasi ĝisfundan lernadon de Eo certe ni povus pli akurate plibonigi nian laboron kaj plibone fokusi ĝin. Se vi pardonas min, kara samideano Keefe, mi kredas, ke oni lasas Eon precipe ĉar Eo neniel utilas praktike. Ĝi ne donas noblan statuson, ĝi ne helpas fari negocojn, ktp, ktp. Kial mi devus lerni Eon? Nur por fari amikojn? Sed por tiu jam estas angla lingvo.

    Pri konkurso mi konsideras bonan ideon se tiu konsurso donas bonan premion. Nenio pli estus pli ĝusta se mi pagi tiun kiu helpis min monprofiti. Nu, finfine, la artikoloj de nia samideano Denis Keefe estas ora. Sed mi kredas, ke Eo bezonas ankoraŭ praktikan utilecon.

  6. Dennis Keefe diras:

    Kara Fabian,

    Via ideo pri konkurso kaj Merkatiko estas vere bona ideo!! (Mi ne audis pri tia ideo antaue). Kial bona? Unue, ghi kostos al ni neniom, kaj probable ankau ne kostos al la konkursantoj, specialaj char retaj ideoj, se tiaj estas, povas kosti neniom – pensu pri Youtubo, Instagramo, Tvitero, Vikio, ktp. Due, ghi donos shancon al nemovadestroj prezenti novajn freshajn ideojn kiuj povas helpi antauenigi Esperanton (tro ofte en Esperantujo, movadestroj proponas ideon, kaj atendas ke poste venos multe da entuziasmaj volontuloj por plenigi tiujn ideojn de la movadestroj – la modelo desuprismo, modelo kiu ofte ne estas tiel efika, fakte). Trie, via ideo estas konkreta propono. Por realigi ghin bezonatas sistemo por disvastigi la ideon pri konkurso, kaj bezonatas jughantaro, ekzemple Laszlo Szivasi de Hungario, Lu Wunsch-Rolshoven de Germanio, kaj espereble almenau du homoj, neesperantistoj, kiuj posedas doktoran diplomon pri Merkatiko. Kvare, estos ankorau pli bone se oni insistas pri MEZUREBLAJ REZULTOJ pri la ideo. Ekzemple, se estas konkurso-propono kiu konkrete starigas Youtubo-Serion da esperantaj filmetoj (au filmetoj pri Esperanto, au pri lernado de Esperanto, ktp), oni povas parte prijughi la gajnanton de la konkurso lau la kvanto da homoj kiuj rigardas la filmon, la kvanto da homoj kiuj shatas la filmon, la kvanto da homoj kiuj alighas al ia Esperanto-grupo, kaj ech la kvanto da homoj kiuj achetas esperantajn librojn au kiuj alighas al Landaj Kongresoj, au al Universala Kongreso, ktp. Chu vi pensas, ke UEA estus bona sponsoro de tia merkatiko-konkurso? Se jes, mi estas B-Komitatano kaj mi povos rekomendi ghin en UEA-kadro. Chu estas aliaj ebloj tiurilate? Kion pensas vi? Kaj kion pensas aliaj Esprantistoj pri la nova ideo de Fabian?

    Amike,

    Dennis Keefe

  7. Fabián diras:

    Pardonu la erarojn… mi tajpis rapide.

  8. Fabián diras:

    Pri la dua demando, laû mia opinio la plej grava problemo estas “Kion fari post lerni esperanton?” Mi instruis esperantojn al kelkaj homoj sed post lerni ili forgesi la aferon, ili nek uzas nek utiligas la lingvon. Chu legi librojn? Ili havas miloj da libroj en nia desnaska lingvo, chu partopreni en klubo aû rekontighoj? La homoj kiuj movadas ofte estas strangaj kaj timigas ilin. Do eble ni devus demandi “Kial homo lernas lingvon?” Kaj je la 90% estas pro profesiaj akademiaj kialoj. Estas devige regi lingvon por fini la studojn che universitato. Grava merkato de lerno-instruado de lingvoj kreskas chiujare en Eûropo. Chiuj bezonas atingi sian B1, aû B2 en ia lingvo. Do se la KER-diplomoj de Esperanto vere estus oficiale akceptitaj che universitatoj kaj registraroj, ekzistos klara kialo por lerni esperanton: pro sia utileco. Char oni povas facile regi B2 de Esperanto je la mezo da tempo ke oni bezonus por regi je la sama nivelo alia lingvo. Ni vivas je la tempo de la utileco kaj praktikeco. Homoj ne studas anglan por legi la verkaron de Shakespeare, sed char ghi estas utila por la profesia kaj akademia vivo. Se Esperanto ankaû estas utila kaj agnoskata che universitato, baldaû estos centoj da homoj kiuj volos lerni la lingvon pro sia utileco, kaj post tio ili hazarde trovos aliajn utilecvojojn. Estas agadcheno nehaltebla, ni nur bezonas “eki ghin”. Bedaûrinde la KER-diplomoj ankoraû nur estas agnoskitaj en Hungario kaj Pollando, sed se ili estas membro de ALTE, kial ne samokazas en la aliaj Eûropaj landoj? Tiu estas la vera demando.

  9. Fabián diras:

    Gratulon por via artikolo. Mi samopinias, kaj mi delonge komprenis la gravecon de merkatiko por la divastigado de esperanto. Konsciante la manko de spertuloj pri merkatiko ene de la esperantistaro kaj niaj limoj en tiu fako, mi proponis antaû longe la kreado de “Konkursoj” destinataj al homoj kiu finis siajn studojn de merkatiko che universitatoj, kaj tiamaniere atingi interesajn projektojn por la divastigado de Esperanto. Tio estas, krei konkurso al la kreado kaj farado de la plej bona projekto inter merkatikistoj kaj chiujare premii ilin.

Respondi