Sten Johansson: Calle Zacamil

Sten JohanssonConsuelo, Wendy kaj mi kutime veturis urben per la sama matena buso, kaj alveninte ni ĉiam atendis ĝis la alveno de Marisol, kiu venis per buso el Quezaltepeque. Poste ni paŝis laŭeble rapide al la lernejo. Kelkfoje iu el la busoj malfruis, kaj tiam unu el la monaĥinoj atendis nin en la pordego, preta ŝlosi ĝin post ni. Se tiu estis patrino Ursula, ŝi skoldis nin, kvazaŭ kulpus ni ke la aŭtobuso fiksiĝis en trafiko.

Posttagmeze ni ne same rapidis de la lernejo. Ni pasumis preter la butikoj de Avenida Lincoln, rigardis en la montrofenestrojn, legis la afiŝojn de magazinoj ekster la gazetbudoj. Marisol klopodis iom rapidigi nin, ĉar ŝia buso ekiris kvaronhoron pli frue ol la nia, sed efektive ni ĉiam havis sufiĉe da tempo. La stratoj restis kvietaj, ĉar la vespera svarmado ankoraŭ ne komenciĝis, kiam finiĝis niaj lecionoj.

Iutage, antaŭ ol eniri en Avenida Lincoln, Consuelo proponis:

“Kial ne iri laŭ Calle Zacamil?”

Ni rigardis ŝin. Kia ideo!

“Ĝi ne estas agrabla strato”, diris Marisol.

“Sed ni povus rigardi la putinojn.”

Wendy ŝajnis konsternita, kaj mi iom cerbumis.

“Ĉu ili ne laboras nokte?” mi diris.

Mia pliaĝa frato Toño kutime nomis ilin noktaj papilioj, kaj mi ne povis imagi ilin en la intensa posttagmeza sunbrilo.

“En Calle Zacamil ili staras ankaŭ tage. Venas tien kamionŝoforoj kaj aliaj, kiuj laboras dum la tuta nokto.”

Neniu demandis, kiel ŝi scias tion. Marisol ne volis rigardi ilin, sed ŝi ne povis paŝi sola al la buso, do la rezulto estis, ke la tuta kvaropo iris laŭ Calle Zacamil.

Ĝi vere estis teda strato, longa, rekta kaj senombra. Ŝajne situis tie plejparte oficejoj kaj etaj fabrikoj, unu benzinvendejo kaj iom pli fore kiosko de tortiljoj. Apud ĝi sidis du indianinoj vendante legomojn. Mi ne scias, kial ili elektis tiun lokon, ĉar la aŭtoj nur preteriris, tiel ke polvo neĝis sur tortiljoj kaj legomoj. Ĉiuokaze Consuelo paŝis tien por aĉeti botelon da kolao, kiun ni dividis, kaj poste ni pluiris. Mi komencis senti kalkanan frotvundon. Estas strange, ke kelkaj stratoj kaŭzas pli da frotvundoj ol aliaj, kaj Calle Zacamil estis tipa frotvundiga strato.

Tuj post trafikcirklo tri putinoj staris trans la strato. Du estis dikaj kaj unu maldika. Ni haltis por gapi al ili.

“Ni ne haltu ĉi tie”, diris Marisol. “Venu, ni devas iri al la busoj.”

Consuelo ridis.

“Mi ne komprenas, ke iu volas esti kun tiaj grasulinoj”, mi diris.

Unu el la dikaj mansignis al ni kaj kriis, ke ni foriru de tie. Sed ĝuste tiam liveraŭto alveturis kaj bremsiĝis inter ni kaj la putinoj. La ŝoforo malfermis la pordon niaflanke kaj fajfis.

“Ĉu vi ŝatus etan veturigon, beletaj?”

“Kien?” diris Consuelo, dum Wendy kaj Marisol ekkuris foren kiel du timigitaj kunikloj. Mi kaptis la brakon de Consuelo provante tiri ŝin en la sama direkto.

Tiam la dikulino, kiu kriis al ni, alpaŝis tra la strato.

“Malaperu!” ŝi raŭkis al ni. “Ĉesu stratumi kaj iru hejmen!”

Poste ŝi turnis sin al la ŝoforo.

“Kaj vi, koko de diablo, lasu la lernejajn knabinetojn, se vi volas plu konservi la fikilon!”

Refoje Consuelo ridis, kaj ni paŝis ĝis Wendy kaj Marisol.

“Konfesu ke ĉi tio superas gapadi al senvaloraĵoj en butikfenestroj!” ŝi diris.

“Mi neniam revenos ĉi tien”, diris Wendy. “Li sendube pensis, ke ni estas tiaj.”

“Certe. Putinoj en lerneja uniformo, ĉu ne? Vi estas tro infaneca, Wendy. Li nur ŝercis, komprenu.”

Mi turnis min por rigardi. La dika putino plu staris parolante kun la ŝoforo.

“La maldikulino ŝajnas tre juna”, mi diris. “Ŝi eble estas filino de tiu, kiu koleris.”

“Ŝi ne povas”, diris Wendy. “Kiu volus edziĝi al putino?”

Nun Consuelo ridis triafoje, pli laŭte ol antaŭe.

“Kiom vi aĝas, Wendy? Ĉu vi pensas ke nur edzinoj povas havi bebon?”

“Ne, kompreneble ne. Sed ĉu tiuj vere havas infanojn? Imagu, se via propra panjo estus tia!”

Nun la liveraŭto ekiris. Mi rigardis malantaŭen. Restis nur du putinoj en la sunbrilo apud la trafikcirklo, unu dika kaj unu maldika.

“Mi ne komprenas, kial li preferis la dikulinon”, mi diris.

“Komprenu, Lorena, ke iuj viroj ŝatas grason”, diris Consuelo. “Aŭ eble li prenis ŝin ĉar ŝi kostas malpli.”

“Kiel vi povas scii?” mi diris.

Nun ŝi nur ridetis.

“Mi scias ĉion sciindan. Mia granda fratino Carmen jam havis amason da uloj. Mi vidis ilin umi. Pli-malpli, ĉiuokaze.”

“Ĉesu!” diris Wendy. “Vi naŭzas min!”

Mi ŝatus demandi ŝin pli multe pri tiuj aferoj, sed mi ne volis, kiam la aliaj ĉeestas. Mi ne estis certa, precipe pri Wendy. Eble ŝi povus klaĉi al la monaĥinoj.

Enbuse hejmen al Santa Teresa, Consuelo ripetadis, kion diris la dika putino al la viro en la liveraŭto. Tio estas, ne laŭte, sed flustre en mian orelon. Unue ŝi kvazaŭ okulmontris al iu knabo en la buso, kaj poste ŝi flustris, ke tiu koko de diablo perdos la fikilon. Mi ridis tiel, ke mi preskaŭ pisetis, kaj Wendy klopodis ŝajnigi, ke ŝi ne konas nin.

Tiun printempon ni promenis dekfoje aŭ pli laŭ Calle Zacamil por rigardi la putinojn, dum la posttagmezoj iĝis pli kaj pli varmegaj kaj polvoplenaj sur la longa strato. Iufoje staris tie nur unu, alifoje tri aŭ kvar. Okazis eĉ ne unufoje, ke staris neniu. Se la plej kolerema ĉeestis, ŝi gestis minace al ni kaj kriis, ke ni iru hejmen. La aliaj putinoj ŝajne ne zorgis pri ni, nek eĉ rigardis al ni. La juna maldikulino nur iufoje ĉeestis.

Paŝante tie mi ŝvitis en mia lerneja uniformo, kaj la ĝisgenuaj ŝtrumpoj jukigis al mi la krurojn. La putinoj havis ŝuojn kun altaj kalkanumoj, jupojn, kiuj apenaŭ kovris la kalsonetojn, se entute ili surhavis kalsonetojn, kaj striktajn bluzetojn. Pli malfrue printempe ili tenis ombrelojn kontraŭ la suno. La grasaj ventroj falte ondis, kaj la femuroj tremis. Nu, mi pensas, ke ili tremis, sed vere mi ne vidis tre detale de trans la vasta strato.

“Mi dezirus, ke ni povus surhavi tian veston”, mi diris iutage.

“Fi, vi estas freneza”, diris Wendy kun supereca mieno. “Nur malbonaj virinoj tiel montras ĉion. Ili estas malpuraj.”

“Mi pensas ke ne. Cetere multaj en la televido estas vestitaj tiel. Kantistinoj. Ili sendube estas same puraj kiel vi. Aŭ eĉ pli.”

“Mi ne pensis tiel”, ŝi diris. “Ili estas malpuraj en alia maniero.”

“Vi volas diri pekaj, ĉu ne”, diris Consuelo.

“Nu, naŭzas min tio, kion ili faras. Tio malpurigas ilin.”

“Hm. Vi pensas, ke la viroj malpurigas ilin, kiam ili enŝovas sian ilon”, diris Consuelo.

“Ĉesu! Mi fartas malbone, kiam vi parolas tiel.”

Consuelo nur ridis.

“Atendu ĝis vi mem komencos kun knaboj. Tiam vi komprenos.”

“Kion? Mi certe ne iĝos putino!”

Wendy kaj Marisol interkonsentis ne plu promeni kun ni laŭ Calle Zacamil. Sed tio daŭris nur unu semajnon, poste ili denove akompanis nin. Sendube ili same scivolis kiel ni, kvankam ili ŝajnigis esti pli bonaj.

Iutage policaŭto haltis ĉe la loko de la putinoj. Policisto staris apude parolante kun unu el la dikulinoj. Ŝajne sidis en la aŭto alia virino, eble la maldika putino.

Kiam la policisto ekvidis nin, li ekiris tra la strato.

“Kien vi, knabinoj?” li vokis.

“Al la aŭtobusoj. Ni iros hejmen de la lernejo”, diris Consuelo.

“Prefere elektu alian vojon.”

“Se jes, ni maltrafus la buson.”

Ŝi iris kelkajn paŝojn foren, kaj ni ceteraj postsekvis ŝin kiel ombroj. Dume la veraj ombroj lekis niajn piedojn sur la fendita pavimo.

“Kiun lernejon vi frekventas?”

Ni rigardis Consuelon. Se mi ne jam estus ŝvita, mi vere iĝus tia nun. Imagu, se la monaĥinoj ekscius ion!

“Beata María Encarnación”, diris Consuelo.

Mi ne scias, kie ŝi trovis tiun nomon.

La policisto ŝajne cerbumis pri kie situas tiu lernejo, dum ni plu malproksimiĝis de la loko.

“Mi petos ilin teni siajn lernantinojn en pli bona ordo”, li diris reirante al la aŭto. Samtempe granda benzinkamiono pasis inter ni kaj li.

Ni plu kuretis tra la polvonubo.

“Kia bonŝanco”, mi anhelis, kiam denove eblis spiri. “Sed eble li tamen iros al Santa Lucia por paroli kun la monaĥinoj.”

“Stultaĵo”, diris Consuelo. “Kiel li povus koni nian lernejon?”

“Mi ne scias. Eble li rekonis niajn uniformojn?”

Tamen ni neniam aŭdis ion ajn flanke de la monaĥinoj pri nia vojo hejmen de la lernejo. Do, post semajno ni denove komencis iri laŭ Calle Zacamil.

La lastan fojon, kiam mi promenis tie kun la knabinoj, ekfalis pluvego, kaj ni trovis ŝirmon sub la tegmenteto de la tortiljokiosko. Consuelo klopodis inciti la vendoknabon, sed li paŭtis.

“Por stari ĉi tie vi devas aĉeti ion.”

Liaj stufitaj tortiljoj ŝajnis same polvoplenaj kiel kutime, do ni aĉetis kolaon, kiun ni dividis, kvankam ni samefike povus malfermi la buŝon kun la vizaĝo turnita supren en la pluvo.

Kiam ĉesis la pluvo kaj ni ekiris antaŭen, blanka Mondeo preteriris sur la strato. Ĝuste dironte, ke ĝi estas sama kiel la nia, mi ekvidis la numerplaton. Mi preskaŭ ekkriis, sed iel mi ekhavis strangan senton, do mi silentis.

Ni pluiris antaŭen, kvankam mi klopodis kiel eble plej malrapidi.

“Rapidu, Lorena”, diris Marisol. “Mi ne volas refoje maltrafi la buson pro vi.”

Okazis tiel, ke kelkajn semajnojn pli frue ŝi ne atingis sian buson ĝustatempe, do ŝia patrino devis veturi ĝis ni en Santa Teresa por venigi ŝin.

Jam de malproksime mi vidis, ke la blanka Mondeo haltis apud la putinoj. Staris tie du dikulinoj, kaj unu el ili ŝajne diskutis kun iu en la aŭto. Poste ŝi malfermis la pordon kaj sidiĝis. La aŭto tuj ekiris, faris U-turnon kaj ekveturis kontraŭ kaj preter ni, reen al la urbocentro. Mi ne kontrolis, kiu sidas ĉe la stirilo. Mi turnis la kapon maldekstren al ruboplena dezerta parcelo apud la strato, sed la cetera triopo kompreneble gapis al la aŭto.

“Viraĉo en kompleto”, diris Consuelo. “Hejme li certe havas edzinon kaj infanojn. Mi demandas min kiel aspektas la edzino, ĉar li trovas tiun simion pli seksalloga.”

Ŝi jam plurfoje vizitis min hejme kaj renkontis Panjon kaj mian fraton. Sed tiam Paĉjo ne estis hejme. Ĉiuokaze mi ne povis memori, ke li estis.

“Viroj estas naŭzaj”, diris Wendy.

Marisol ŝajne konsentis, kaj Consuelo ridetis kiel kutime, kvazaŭ sciante pli bone.

“Tamen knaboj estas seksallogaj, ĉu ne?”

“Ne, ankaŭ ili estas naŭzaj.”

“Nur atendu du jarojn”, diris Consuelo. “Tiam ankaŭ vi sopiros je knaboj.”

Mi diris nenion. Ni plupaŝis tra la polvo al niaj busoj kiel kutime.

Ankaŭ hejme ĉio estis kiel kutime. Paĉjo forestis por kromlabori, Panjo admonis min pri hejmtaskoj kaj Toño mokadis min. Kiam alvenis la semajnfino, mi volis nek restadi hejme, nek renkontiĝi kun Consuelo kaj Wendy, do mi petis permeson viziti la avinon kaj avon.

En la sekva semajno mi iris kun Wendy kaj Marisol postlerneje laŭ Avenida Lincoln. Consuelo paŭtis dum kelkaj tagoj. Poste ŝi ekhavis novan ideon.

“La Evangelia liceo por knaboj trejnas naĝadon en la banejo de Delgado. Ni povos iri rigardi, kiam ili plonĝas kaj naĝas.”

Do, dum la restanta parto de la printempa semestro ni postlerneje iris la vojon preter tiu banejo. Eblis stari ĉe la barilo rigardante la junulojn. Ĉiufoje kelkaj el ili stulte pozis vidante nin, ĝis ilia instruisto riproĉis ilin. Marisol maltrafis sian buson trifoje antaŭ la someraj ferioj. Ŝi eĉ demandis min ĉu ŝi povus dormi ĉe ni anstataŭ esti venigita hejmen de sia panjo.

“Mi ŝatus tion, sed bedaŭrinde tio ne eblas”, mi diris. “Mia paĉjo volas nur la familion ĉirkaŭ si, kiam li venas hejmen de sia laboro.”

Ĉi tiu novelo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/12/johansson/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi