Mireille Grosjean: la Esperantisto de la Jaro 2014

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013).

En ĉi tiu jaro 18 kandidatigantoj proponis 24 kandidatojn, al kiuj 18 elektantoj jene donis la voĉojn:

Mireille Grosjean 12 voĉoj
Stefan MacGill 7 voĉoj
Hori Jasuo 5 voĉoj
Heidi Goes 4 voĉoj
Kalle Kniivilä kaj Chuck Smith 3 voĉoj

unu kandidato ricevis du voĉojn, kvar kandidatoj ricevis po unu voĉon, 13 kandidatoj ne ricevis voĉojn.

La svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2014 pro la sukcesa agado en Afriko, interalie pro la organizo de la 5a Afrika Esperanto-Kongreso; pro la aktiva laboro en ILEI, kies 47an internacian konferencon en Montevideo ŝi gvidis en julio 2014; kaj pro la preparado de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto okazonta en 2015.

En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun Mireille Grosjean, kiun ni gratulas okaze de la laŭreatiĝo.

Halina Gorecka,
sekretario

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE
Višnja Branković (Italio/Kroatio): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (Italio): kasisto de IEF
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Germanio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio): direktoro de Komisiono pri Homaj Nomoj de AdE
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL
Sibayama Zyun’iti (Japanio): vicprezidanto de JEI, ĉefredaktoro de “La Revuo Orienta”
José Antonio Vergara (Ĉilio): estrarano de UEA
Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto, preleganto

Elektantoj

Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Jennifer Bishop (Aŭstralio): ILEI-sekciestro por Aŭstralio
Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito
Anne Jausions (Francio): vic-prezidantino de OSIEK
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktanto de edukado.net
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): konsiliano de UEA
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto Aktuell kaj de Juna Amiko
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM
Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio
Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): Ĝenerala Sekretario de UEA
Syôzi Keiko (Japanio): estrarano de JEI, eldonanto en Libroteko Tokio

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

En nia retejo estas legeblaj ankaŭ:

Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado: Intervjuo kun Mark Fettes
Mark Fettes: la Esperantisto de la Jaro 2013: Oficiala komuniko
Konciza prezento de la antaŭaj laŭreatoj (1998–2012
Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012: Oficiala komuniko
La estonteco certe ne estos enua: Intervjuo kun Peter Baláž
Dennis Keefe: la Esperantisto de la Jaro 2011: Oficiala komuniko
Dennis Keefe: “Mi fieras esti esperantisto”: Intervjuo kun Dennis Keefe
Dennis Keefe ricevis la diplomon de la Esperantisto de la Jaro

Legu pli pri la projekto en la retejo de La Ondo de Esperanto

Ĝi estas artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/12/grosjean/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to Mireille Grosjean: la Esperantisto de la Jaro 2014

  1. Yu Jianchao diras:

    Gratulon!

  2. Irina Gonĉarova diras:

    Korajn gratulojn al Mirejon! Admirinda agado kaj tute laŭmerita elekto!

  3. Mikelo diras:

    Multajn gratulojn al Mireille !!!

  4. José Antonio Vergara diras:

    Mi volonte aliĝas al la gratulado. Mirejo estas elstare energia aktivulo de nia eksperimento kolektiva konstrui lingvan tutmondan civitanecon, ĝentila kaj sindona amiko de pluraj esperantuloj tra la mondo, kaj fidela reprezentanto de tiu idealismo laŭ kiu esperanto simple estas plia ero el pli larĝa tuto (demokratio, porpaca edukado, daŭripova evoluo, ktp).

  5. Dieter Rooke diras:

    Gratulon por via elektigho – viaj ridetoj varmigu nin chiujn!

    Dieter Rooke estrarano de SES

  6. Mi kore ratulas Mirejon pro la tute meritita honorigo. Dankon pro ŝia agado kaj sanon, energion por la daŭrigo. Amike, Katalin Kovats

Respondi