Grigorij Arosev: Muziko kaj maro

Arosev1.

Ekstere estis sufoka varmego. Leo kuris por preni la intervjuon. Li ne estis malfruiĝanta, tamen por iri jam mankis tempo – necesis kuri. Ĉirkaŭe bruis, tondris, grumblis, hupis kaj brulis la apenina vespero. Leo ĉiusekunde viŝis ŝviton de la frunto kaj vangoj, sed egale ĝojis pro la baldaŭa konversacio kaj pro sia restado en la interesa, nova lando – Italio. Li estis atendata de la ĉeftrejnisto de la loka futbalteamo. Pli ĝuste, Leo devintus lin atendi. Sed aŭta ŝtopiĝo korektis la planojn de Leo – en plej bona okazo neniu atendos iun ajn. En malplej bona – la intervjuo estos nuligita. Sed tio ne devis okazi.

Leo enkuris necesan oficejon jam plene senfortiĝinta, sed ideale ĝustatempa: estis kvarono post la tria, kaj post pliaj kvin minutoj sinjoro Giancarlo Barberini bonvenige premis la manon de Leo kaj vigle elparolis en la kripla rusa: “Drasvujte, ja Giancarlo”. Leo iom konfuziĝis, sed ĝoje, kaj tuj rapidis elmontri sian regon de la itala – ja certe, la intervjuo devis okazi en la gepatra lingvo de la mastro, ne de la ĵurnalisto.

Estis jam la tria intervjuo, kiun faris Leo ene de la lasta diurno. La laborritmo estis freneza. Li kuregis el iu urbo en la alian, el Arezzo en Perugia-n, el Perugia en Ancona-n, ja bonŝance ili situas unu apud la alia. Post konversacioj – deĉifrado, redaktado, korektado, sendado… Leo estis ĵurnalisto en la plej alta senco de la vorto. Li respektis la intervjupartnerojn, scipovis ilin aŭdi, kaj trovi en iliaj paroloj, ne ĉiam glataj, la plej gravan, la esencon. Krome Leo bonege regis la rusan, la anglan kaj la italan, li havis bonan skriban stilon, li estis agrabla homo. Oni respektis lin, kvankam ne ĉiuj amis. Li laboris troe. Strange, tamen ĉi tiu trajto en lia profesio ne ĉiam estis io bona. Da Leo estis tro multe. Laŭ sekreta konfeso de la tagĵurnala librotenisto, Leo sola konsumis ĝis okdek procentojn de la honoraria fonduso. Kiu ŝatus tion, krom la homoj, kiuj ne pretendas je honorarioj?

Finredaktinte la intervjuon kaj sendinte ĝin en la redakcion, Leo decidis, ke venas tempo por ripozo. Tutan tagon li volis malstreĉiĝi en la baseno. Salto en la akvon… Ho, kiom malvarmas ĝi…

2.

Nokto. Malvarma, surda nokto. Netrarigardebla, netrairebla mallumego. Jes ja. Italio okazis nur antaŭ unu jaro kaj duono. Kaj tiam ĉio komenciĝis. Malvarmumo. Orela inflamo. Malfacila fluo de la malsano. Kaj – katastrofo – perdo de la aŭdkapablo. Sufera, nehaltigebla kaj tre malrapida. Komence li – malofte – devis peti la homojn ripeti tion, kion ili diris. Poste – jam ofte. Poste – konstante, kaj la orelo estis jam preskaŭ en la buŝo de la kunparolanto. Kaj poste estis jam kvazaŭ en filharmonio, kiam oni forlasas la halon meze de la koncerto. Oni fermas la pordon – kaj la sonoj daŭre estas aŭdeblaj. Sed post ĉiu paŝo malpli laŭte kaj malpli distingeble.

Se Leo perdus vidkapablon, tio estus por li eĉ pli elteneble. Tiuokaze li devus ekregi novan legomanieron, sed li ja estis produktanto de la tekstoj. Blindeco ja ne influas la verkokapablon… Sed en lia situacio… Kiu li estas sen aŭdkapablo? Kiel li povus skribi pri la eventoj, kiujn li ne aŭdas? Ĉu eblas fari intervjuojn? Viziti gazetarkonferencojn? Verki raportojn post variaj ekspozicioj, manifestacioj? Ne. Nu, restas la sporto – plejofte ĝin oni devas vidi, sed ne aŭdi. Sed Leo neniam aparte ŝatis la sporton kaj neniam taksis sin granda fakulo pri ĝi.

La kolegoj akceptis la malfeliĉon de Leo kompreneme, sed estis videble, ke ili nur paciencas, ne havante grandan deziron labori apud li. Estis evidente, ke postdorse oni jam malagrable primokis lin, sed kiel malkovri tion, kiel? Legi la lipojn Leo ne povis, ĉar fakte ne lernis. Alimaniere kapti la dirintojn – sed kiel?.. Foje li vidis, ke lia telefon-parolanta kolego tutklare diris: “Nia plene surdiĝinta Leo”. Kio estis antaŭ, kio estis post ĉi vortoj – ne gravis. La perpleksigita Leo elkuris straten por fumi. Li ne plu estas ĵurnalisto, ne plu la raportisto, ne plu la fama moskva Figaro. Ekde nun lia baza, ĉefa, grava, sola trajto estas la surdeco. Li restos senlanga – gestolingvon li nepre ne lernos, ja tiuokaze li agnoskos sin nekuracebla kaj senesperiĝinta…

Certe li ne plu vizitis gazetarkonferencojn kaj intervjuojn. Pli kaj pli ofte oni engaĝis lin en la redaktadon. Li fosis tekstojn, verkitajn de la aliaj, korektis erarojn kaj miskompostaĵojn. Nature ankaŭ tio estas laboro. Li respektis kunlaborantojn, kiuj okupiĝis pri liaj tekstoj. Sed Leo kutimis mem verki, sed ne esti “ilia plene surdiĝinta Leo”, al kiu oni komisias serĉi misaĵojn en la ĉuprofesiaj laboroj de la kolegoj. Nature, ties tekstoj ne povis esti komparitaj kun la liaj…

3.

Leo multe silentis – ja alie ne povis okazi. Li silentis hejme, li silentis en la oficejo. Li poiome mutiĝis, ĉar praktiki paroladon ne havis sencon. Li ne aŭdis aliajn homojn, do kion li povus tiuokaze diri responde? Lia ununura savo estis la muziko. Li aŭskultis muzikon. Pli ĝuste, li ne plu aŭskultis ĝin, tamen spektis. Li ofte ŝaltis videokanalojn en la reto, elektis iujn konatajn komponaĵojn kaj plenatente sekvis lipojn de kantisto. Leo ripetis la kantojn post ili tiom laŭte, kiom li povis. Nu, li ja iel povis, sed ĉu kun bona rezulto, li mem ne sciis. Aliajn fojojn li elektis koncerton plenume de iu orkestro kaj provis en la kapo restaŭri la muzikon. “Tempo, antaŭen” – elstaraĵo de Georgij Sviridov. Jen la pianisto forte frapas siajn klavojn. La fingroj diskuras ambaŭdirekte. Jen leviĝas la violonaj arĉoj, kvazaŭ milittrupoj de post la holmoj. Jen subite eksonas la buglo – la tutlande konata solo. Kaj denove la piano. Kaj denove la violonoj – embarasa unuiĝo de la movoj. Kaj des pli la sona harmonio. La sonoj, la sonoj. Li ja konas ilin, li ja sentas ilin, li ja aŭdas ilin…

4.

Leo loĝis en triĉambra loĝejo ĉe la metrostacio “Frunzenskaja”. Kunloĝis tri homoj, havantaj malsaman rilaton al Leo. Grumblulo Matvej Vladimiroviĉ, la sepdekjara patro. Inna – delongatempa amikino, kiu obstine ne volis iĝi edzino de Leo. Kaj Maks – la ĵus formale atinginta plenkreskan aĝon filo de Inna. La patro de Maks estis ne Leo, sed iu plia Maks, tute nekonata, kiun Inna lastatempe vidis antaŭ jardeko. Leo mem neniam vidis lin, kaj ne malĝojis pro tio. Kun la juna Maks li interkomunikiĝis tute bone, ĉar la knabo estis sufiĉe saĝa por postuli de la panjo kaj Leo plenan sendependecon, kompense kaŭzante por ili neniun realan ĝenon. Maks tiom lerte manipulis sian delikatecon, ke ĝuis preskaŭ senliman liberecon.

Tri homoj krom Leo. Sed fakte li hejme renkontiĝis preskaŭ kun neniu. Li preskaŭ ĉiutage venis hejmen ĉirkaŭ la noktomezo. La patro ĉiam enlitiĝis je la naŭa – neŝanĝebla kutimiĝo. Maks tiom frue neniam hejmis, oni povis lin atendi ne antaŭ la tria. Inna, certe, strebis resti veka ĝis la apero de Leo, sed ŝi ne ĉiam povis. Tial nemalofte Leo, venante, inspektis la loĝejon jene: bone, la patro kiel kutime dormas, Maks forestas – ankaŭ tio ne estas mirinda, sed kio pri Inna? Inna sidis enkuireje surseĝe kaj dormis, sin apoginte kontraŭ la fridujo. Kara Inna. Li vekis ŝin per la kiso. Ŝi ridetis kaj malfermis la okulojn: “Ho, mi ĵus ensonĝiĝis. Tre volas dormi. Jen rigardu – en la kaserolo…” – kaj sekvis ĉiamaj klarigoj, kie kiu manĝo troviĝas, kvazaŭ Leo ne povus mem kompreni. Poste Inna iris en ilian ĉambron kaj falis en la liton, sen senvestiĝi. Leo mem demetis ŝiajn vestojn ĝisnude kaj kovris per littuko. Inna dumdorme murmuris dankojn.

Sed malgraŭ ĉio li konstante strebis paroli kun ili. Tio estis lia celo, lia konsolo, lia savo. Leo ŝatis aŭskulti la patron. Tiu per sia mallaŭta raŭketa voĉo preskaŭ ĉiam diris ion unikan, malsimilan, foje eĉ konsternan. Leo ŝatis diskuti kun Maks – la junulo estis tre saĝa, kvankam proaĝe tro aroganta. Kio pri Inna? Ĉio sama, Leo ja elektis ŝin kaj ne povis imagi la vivon sen ŝi. Li, pensanta homo, ne vivus kun malinteresa homo.

Leo estis la ĉefa, la unuiga parto de la strangkonsista familio, tamen kiam Leo spertis la malfeliĉon, la familio ekvelkis. La patro videble senfortiĝis kaj preskaŭ neniam forlasis sian ĉambron. Maks, ŝajne, ekloĝis en alia loko. Sed Inna… Inna kvazaŭ hontis Leon – tion, ke inter ili estiĝis tia barilo. Pri ties apero probable iu kulpis, sed Inna ja certe ne. Tial ŝi aŭtomate rakontis al Leo, kie li povas preni la manĝojn, ne tro zorgante, ĉu Leo komprenas ŝin. En aliaj okazoj ŝi silentis. Iliaj amorrilatoj, pli frue okazantaj sufiĉe malofte, nun ĉesis. Leo supozis, ke Inna simple abomenis lin, tamen rekte neniam demandus ŝin, ĉar li sciis, ke ŝi neniam konfesus.

5.

Krom la aliaj, Leo tre ŝatis Maurice Ravel. Sed ne la “Bolero”-n – tro konata verko, ĉiuj admiras ĝin. Iom tede. Sed la konĉerto №1… La genia kreaĵo, specife la unua parto. Miraklohelpe antaŭ kelkaj jaroj Leo trovis la malnovan videoregistraĵon – la plenumon de Zimerman. Tuj post la komenco – amuza stamfado de flutoj kaj piano. Poste, trans la leĝeran kakofonion breĉas la blova gvidmotivo. Facila enpensiĝo. Ekstertera harmonio. Kosma kombino de la sonoj – la sonoj! Ja ĉu oni povas esti surda, se la plej bela inter ĉiuj ekzistaĵoj – la muziko – ne obeas kapricojn de la organismo?

6.

M. Falconet: “Pigmaliono kaj Galateo” (1763)

Foje vespere, ĉirkaŭ la dudek-tria horo, Leo iris hejmen post la laboro. Li profundiĝis en siajn pensojn, tenebrajn kaj nedistingeblajn de la blovoj de la makabra novembra vento. La vojo gvidis laŭ la bulvardo ĝis metrostacio. La vetero estis kvankam aĉa, sed ne malvarma. Leo decidis surbenkiĝi por fumi. Sur la kontraŭa benkoflanko nigris iu malklara figuro. Virino? Viro? Leo ne tre scivolis. Sed jen la figuro ekmoviĝis. “I like to move it, move it”, – Leo kantis sensone kaj etendis la manon, por forskui la cigaredan cindron. Subite la figuro turniĝis al li kaj Leo konstatis, ke estas virino. Pli ĝuste, la figuro estis virina kaj… nuda! Sed la vizaĝo… Statua. Belega, sed statua. Ne viva. Galateo? “Bonan vesperon, sinjoro Leo”, – la figuro diris. “Bonan, – Leo respondis. – Sed kiel mi sukcesas aŭdi vin? Ja mi estas surda”. – “Nu, certe vi ne estas surda. Vi aŭdas ne tion, kion volas viaj ĉirkaŭuloj”. – “Vi pravas, sinjorino. Ja vi estas sinjorino?” – “Ne gravas, kiu mi estas. Diru tiel, kiel vi volas”. – “Sed kion vi volas de mi?” – “Mi volas, ke vi povu aŭdi vin. Vi malsanas, vi suferas, vi dronas en la mallumo. Sed se vi ne aŭdas Inna-n – ja interalie ĉi-momente ŝi pripensas sciigi vin, ke vi kun viaj problemoj tedis ŝin – tio ne ankoraŭ estas la kaŭzo perei en la ŝlima krepusko. Jen, prenu, – la figuro diris kaj en la manoj de Leo aperis konkaĵo, simpla mara konkaĵo. – Proksimigu ĝin al la orelo. Tie estas la maro. Ĉu aŭdeblas?” – “Aŭdeblas”, – Leo murmuris, efektive, kvazaŭ en infanaĝo aŭdinte la ondan plaŭdon. “Ĉu vi ankaŭ la muzikon aŭdas?” – “Jes, mi ŝaltas videojn kaj rigardas, kiel oni ludas…” – “Jes, mi scias, mi demandas nur por vi mem tion agnosku. Do, vi aŭdas la maron, vi aŭdas la muzikon. Kial vi opinias vin surda?” – “Sed mi ne aŭdas, kion diras la patro… En la redakcio oni mokas min…” – “Ĉu ili faras malnoble?” – “Certe…” – “Jes,
sed se vi reagas ĉi-maniere, vi meritas tion. Tio estas la polvo. Estas la pluvaj gutoj. Forskuu ilin de vi”, – la figuro susuris kaj geste invitis Leon. Leo obeis. La figuro prenis lian manon kaj portis lin al la fenestro de lia loĝejo apud “Frunzenskaja”. La patro kaj Inna sidis ĉetable kaj parolis pri io. Pri kio – Leo ne aŭdis. La patro aspektis tre kolera, dum Inna – tre timigita. Post plia sekundo Leo trovis sin ĉe hospitalo, kie li pasigis multajn senĝojajn vizitotagojn. Kaj la tria fulmrapida vojaĝo – ial en la tombejon, ĉe la panjo. Kaj poste la figuro ekturnis lin, kvazaŭ turbon, kaj ĵetis lin antaŭen kaj malsupren. Leo rekonsciiĝis sur la sama benko, lia mano estis same etendita, kaj la cindro fajre grizis sur la cigareda restaĵo.

Leo finfumis, enmetroiĝis, preterveturis du staciojn kaj ekmarŝis hejmen.

7.

“Aranjuez”. La elstara hispano Rodrigo mortis 98-jara, sed li laŭ stranga sortozigzago vivis nek en la XIXa jarcento, nek en la XXIa. La gitaro, memoriganta la infanaĝon. Per – denove! – la sonoj. La sonoj! Leo sekvis la virtuozan plenumon de Nicola de Angelis kaj perceptis tion, kion li aŭdis, pli akre kaj klare, ol tiam, antaŭ multaj-multaj jaroj. Ĉi tiuj momentoj, denove trasentataj, estis por Leo momentoj de la vera vivo, la vivo, pli frue ne konita.

8.

Inna efektive forlasis Leon. Inter ili okazis peza konversacio, la unua post multaj silentaj monatoj. Inna samtempe semis akuzojn kaj petis pardonon. Leo kapjesis, sed responde diris preskaŭ nenion. Inna estis surprizita – ŝi supozis, ke Leo petegus ŝin resti, sed li eĉ ŝajne ĝojis pri ŝia foriro. “Vi estas la pluvaj gutoj”, – diris Leo plejfine, kiam Inna vestiĝis en la koridoro. “Kion vi celas?” – demandis ŝi. “La polvo, – malklare daŭrigis Leo. – La cindro”. Inna volis gestomontri, ke Leo freneziĝis, sed tamen ŝi ne faris. “Ĝis, Leo”, – ŝi diris. “Ciao, ragazza”, – li respondis.

La decembra ĉielo estis plenkovrita de la satelitoj.

Ĉi tiu novelo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/12/arosev-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Esperanto-Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi