Nia trezoro: André Martinet

MartinetEn Francio la okupiĝo pri la problemo de t. n. “internacia helplingvo” (langue internationale auxiliaire) aŭ “artefarita lingvo” (langue artificielle) – en interlingvistiko ni ĉefe parolas pri “internacia planlingvo” – havas longan tradicion kaj reiras ĝis la tempo de René Descartes (1596-1650). Francaj intelektuloj ludis aparte gravan rolon dum la unuaj jardekoj de Esperanto. La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en la franca urbo Boulogne-sur-Mer (1905). Do ne estas mirige, ke en francaj lingvistikaj rondoj oni ne povis ignori la planlingvan problemon kaj ties realiĝon en Esperanto. Al la francaj lingvistoj, kiuj apogis la ideon pri universala lingvo kaj pri Esperanto aparte – i. a. Michel Bréal (1832-1915) kaj Antoine Meillet (1866-1936) – apartenas André Martinet (1908-1999), unu el la internacie plej gravaj lingvosciencistoj de la 20a jarcento.

Martinet, unu el la ĉefaj reprezentantoj de la moderna lingvistika strukturismo, adeptis kaj pluevoluigis la strukturisman teorion de Ferdinand de Saussure (1857-1913) kaj de la Praga Skolo de Lingvistiko. Li vaste konatigis la “funkcian strukturismon” (structuralisme fonctionnel). Por disvastigi ĝin en 1974 fondiĝis “Sociètè internationale de linguistique fonctionelle” (SILF), kies sekretario en 1978 por kelkaj jaroj fariĝis la franca esperantisto François Lo Jacomo (1954–), kiu ĉe Martinet en 1981 defendis esperantologian disertacion (Liberté ou autorité dans l’évolution de l’Espéranto).

André Martinet elstaras pro kelkaj fundamentaj verkoj, tradukitaj en kelkajn lingvojn (i. a. Économie des changements phonétiques, 1955; Éléments de linguistique générale, 1960; La linguistique synchronique, 1965; Syntaxe générale, 1985).

Li havis gravajn sciencajn postenojn i. a. en francaj (Sorbonne, Parizo) kaj usonaj (Colombia, Harvard kaj Yale) universitatoj. En siaj rememoroj (Mémoires d’un linguiste. Vivre les langues, 1993) li mencias sian laboron por internacia planlingvo. Jam ekde 1934 li havis kontakton kun la dana anglisto kaj interlingvisto Otto Jespersen (1860-1943), kiu unue estis idisto kaj poste la aŭtoro de la projekto Novial (1928). Eble Jespersen stimulis lian intereson pri planlingvoj. En 1937 en Reims kiel gimnazia instruisto Martinet faris sian unuan prelegon pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj.

Aparte grava estis lia restado en Usono ekde 1946, kie li kiel lingvistika direktoro gvidis la laboron de International Auxiliary Language Asociation (IALA), kiu tiam – kontraŭ sia origina programo – klopodis ellabori novan planlingvon surbaze de naturalismaj principoj. Ĝi aperis en 1951 sub la nomo Interlingua. Kelkaj gravaj usonaj lingvistoj, influitaj de IALA, sin esprimis pozitive pri la lingvistika valoro de “internaciaj artefaritaj lingvoj” (i. a. Edward Sapir, Leonard Bloomfield, Franz Boas, John L. Gerig, George Philip Krapp). En 1949, pro malkonsentoj kun la fina ĉefa aŭtoro de Interlingua, la german-usona romanisto Alexander G. F. Gode-von Aesch (1906-1970), Martinet rezignis pri la posteno.

En la revuo Word (1946, №2) aperis lia unua ampleksa baza interlingvistika studo La linguistique et les langues artificielles, en kiu li energie argumentas por la lingvistika valoro de planlingvoj, kritikas la tro oftan ignoron flanke de la profesia lingvistaro kaj mire konstatas la laboron de nelingvistoj ĉi-kampe. Li plue skizas la historion de la klopodoj konstrui tian lingvon, diskutas la problemon de internacieco de ties dezirinda radikaro kaj pledas por la agado de IALA. Laŭ la spirito de tiu ĉi studo en la 6a Internacia Kongreso de Lingvistoj (Parizo, 1949) Martinet prezentis unu el la ĉefaj raportoj, kiu vekis viglan diskuton kaj kontribuis inter lingvistoj al pli vasta kompreno pri la graveco de la temo.

Tio estis la dua fojo, ke dum tiu ĉi lingvista kongresaro oni serioze parolis pri planlingvoj. La samon siatempe estis farinta Otto Jespersen en la 2a kongreso (Ĝenevo, 1931) La trian fojon dum Internacia Kongreso de Lingvistoj oni aŭdis pri interlingvistikaj temoj nur en 1987 kadre de la 14a en (orienta) Berlino (ronda tablo №13 “Interlinguistics/ planned languages” kun naŭ prelegoj, krome kun tri pliaj en aliaj sekcioj).

Post la pariza kongreso la franca lingvisto kelkfoje sin esprimis pri interlingvistikaj temoj.

Post la apero de Interlingua li recenzis ĝian vortaron kaj gramatikon (Word, 1952, №2). Li ne estis kontenta pri la produkto de IALA, finredaktita de Gode, kaj li kritikis la tro etimologie konceptitan romanecon de la lingvo, kiu ne estis pli praktika ol Esperanto. Aliloke li menciis sian preferon por la pli regula Occidental-Interlingue de Edgar de Wahl (1867-1948) kaj sian unuan kontakton kun Ido. En prefaco al antologio, redaktita de Klaus Schubert (Interlinguistics. Aspects of the Science of Planned Languages, 1989) kaj kadre de aranĝo en la domo de Unesko (1986) li ripetis sian pozitivan sintenon pri planlingvoj. Kvankam li neniam dubis pri la praktika funkciado kaj principa utileco de tiaj lingvoj, aparte pri Esperanto, li dubis pri la eblo mondvaste akceptigi internacian konstruitan helplingvon.

Verŝajne la plej gravan, lastan kaj detalan kontribuon pri siaj interlingvistikaj opinioj André Martinet faris en sia ampleksa intervjuo de 1987, kiun mi proponas detale relegi (Martinet 1991; Lo Jacomo/Blanke 1993). Tie li esprimas lingvopolitikajn ideojn, proksimajn al tiuj de UEA, kaj klare akceptas la pozitivan realecon de Esperanto kaj entute la lingvistikan valoron de la okupiĝo pri planlingvoj.

Detlev Blanke

Bibliografio

Johannes Klare (2013): “André Martinet (1908-1999). An outstanding linguist and interlinguist of the twentieth century.” Language Problems & Language Planning (Amsterdam) 36, 3:273-293.

André Martinet (1991): “Sur quelques questions d’interlinguistique. Une interview de François Lo Jacomo et Detlev Blanke.” Zeitschrift für Phonetik, Sprachwissenschaft und Kommunikationsforschung (Berlin) 44, 6:675-687 (kun 30 notoj de D. Blanke).

François Lo Jacomo/Detlev Blanke (1993): Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko. Intervjuo kun la franca lingvisto André Martinet. (Enkonduko de F. Lo Jacomo, notoj de D. Blanke; el la franca trad. Michel Duc Goninaz). Esperanto-Dokumentoj 31E, Rotterdam: UEA, 19 p.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/11/martinet/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi