Zamenhof-Tagoj 2014 en Litovio

Litova Esperanto-Asocio invitas al la tradiciaj Zamenhof-tagoj-2014, dediĉitaj al la 155a naskiĝdato de Zamenhof. La aranĝo okazos la 13–14-an de decembro 2014 en Kaŭno (Kaunas, Litovio) en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco (strato Vilniaus 42 ). La loko estas en la malnova urboparto de Kaŭno nur je 300 metroj de la Esperanto-Domo, ĝi estas facile atingebla de diversaj flankoj.

Noktumado en la kutima komunloĝejo de la universitato Aleksandras Stulginskis kaj/aŭ hoteloj. Manĝado en la kafejo de la Instrua centro aŭ en apudaj kafejoj kaj restoracioj. Ĉiuj partoprenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate (la 13an de decembro ) en la kafejo de la Instrua centro. Pagu la noktadon kaj manĝadon surloke. La noktadon en la komunloĝejo por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.

En la programo:

  • Solena malfermo
  • Prelegoj pri diversaj temoj
  • Impresoj pri la 99a UK en Bonaero
  • Impresoj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranĝoj
  • Junulara forumo
  • Fakaj kunvenoj
  • Kunveno de instruistoj
  • Libera tribuno
  • Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero
  • Solena fermo

Dum la Zamenhof-Tagoj oni povos aboni Esperanto-gazetojn, aĉeti librojn kaj esperantaĵojn, aliĝi al la 100a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (Francio) kaj al la 51a BET en Estonio.

Estas invitataj reprezentantoj de ĉiuj najbaraj kaj pli foraj naciaj kaj internaciaj Esperanto-Asocioj, aktivuloj de Esperanto-movado el aliaj landoj.

Malfermo je la 16a horo sabate.
Fermo je la 12.30 horo dimanĉe.

Antaŭ la Zamenhof-tagoj ekde la 12a horo sabate okazos kongreso de Litova Esperanto-Asocio. Registrado ĉe la enirejo.

Oni povas veni jam vendrede vespere ekloĝi en hoteloj kaj komunloĝejoj. Vendrede de la 17a ĝis la 22a horo en la kongresejo oni deĵoros kaj direktos venintojn por noktado, informos pri ĉiuj aktualaĵoj.

Kotizo ne ekzistas.

La kvanto da partoprenantoj ne estas limigita. Tamen ĝis la 9a de decembro inkluzive bonvolu informi la organizantojn pri la datoj de via alveno kaj forveturo kaj la preferatan noktumejon (komunloĝejo aŭ hotelo).

Poŝta adreso: Litova Esperanto-Asocio p. k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio
Retadreso: irenaa@takas.lt
Poŝtelefono: +370-686-69875
Telefakso: +370-37-228616

Pliaj informoj estos legeblaj en la retejo de LEA.

Bonvenon al Kaŭno!

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi