Oktobro 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj

oktobro1. Antaŭ 50 jaroj (1964) en Japanio ekfunkciis la unua en la mondo altrapida trajnlinio Tokaido Shinkansen (Tokio-Osako).

2. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Jurij (aŭtente: Judka) Levitan (1914-83), la ĉefa radioparolisto en Sovetunio, kiun Hitlero nomis sia malamiko №1.

Carl von Ossietzky3. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Carl von Ossietzky (1889-1938), germana ĵurnalisto kaj kontraŭfaŝisto, laŭreato de la Nobelpremio pri paco (1935). [Foto dekstre]

5. Monda instruista tago.
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Louis Lumière (1864-1948), kuninventinto de kino (kun sia pli aĝa frato Auguste Lumière).
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Marie Laforêt (aŭtente: Maïtèna Marie Brigitte Doumenach, 1939-), franca kanzonistino kaj aktorino.

6. Antaŭ 325 jaroj (1689) Pietro Vitto Ottoboni iĝis romkatolika papo Aleksandro la 8a.
Moulin Rouge
Antaŭ 125 jaroj (1889) en Parizo ekfunkciis la kabaredo Moulin Rouge (Ruĝa Muelejo).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Thor Heyerdahl (1914-2002) norvega vojaĝanto, antropologo kaj verkisto.

9. Internacia poŝta tago.
Antaŭ 500 jaroj geedziĝis Ludoviko la 12a de Francio kaj Maria Tudor.

10. Antaŭ 50 jaroj (1964) en Tokio komenciĝis la 18a Somera Olimpiko.
Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Karl von Hohenzollern-Siegmaringen (1839-1914), reĝo Karolo la 1a de Rumanio (1881-1914).

12. Antaŭ 50 jaroj (1964) en Sovetunio startis Vosĥod-1 (Sunleviĝo), la unua tripersona spacŝipo en la mondo; ĝiaj tri kosmonaŭtoj (Vladimir Komarov, Konstantin Feoktistov, Boris Jegorov) unuafoje en la historio pasigis la flugon sen kosmaj skafandroj.
Восход 1
14. Antaŭ 50 jaroj (1964) Plenkunsido de CK KPSU akceptis demision de Nikita Ĥruŝĉov kaj elektis novan ĝeneralan sekretarion de CK: Leonid Breĵnev.

Lermontov15. Antaŭ 50 jaroj (1964) ekfunkciis la pipelino Druĵba (Amikeco), kiu ĝis nun transportas nafton el Ruslando al Eŭropo.
Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Miĥail Lermontov (1814-41), rusa poeto, prozisto kaj dramaturgo. [Foto dekstre]
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Mohammed Zahir Ŝah (1914-2007), reĝo de Afganistano (1933-73).
Antaŭ 625 jaroj mortis Urbano la 6a, romkatolika papo (1378-89).
Antaŭ 50 jaroj mortis la usona komponisto kaj kanzonverkisto Cole Albert Porter (1891-1964).

16. Antaŭ 50 jaroj (1964) Ĉinio unuafoje eksplodigis nuklean bombon.

18. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Lee Harvey Oswald (1939-63), la sola suspektito pri la murdo de John Kennedy (1963).
Antaŭ 25 jaroj (1989) Erich Honecker forlasis la postenon de la unua sekretario de CK de Socialista Unia Partio de Germanio.

19. Antaŭ 1575 jaroj (439) la vandala armeo de reĝo Gejseriĥo konkeris Kartagon.

20. Antaŭ 50 jaroj mortis Herbert Clark Hoover (1874-1964), la 31a prezidento de Usono (1929-33).

21. Antaŭ 100 jaroj (1914) ĉe Varsovio la armeo de Ruslando venkis la armeojn de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario.

22. Antaŭ 50 jaroj (1964) Jean-Paul Sartre rifuzis akcepti la Nobelpremion pri literaturo.

23. Antaŭ 25 jaroj forpasis Mirdza Burgmeisters (1921-89), latva esperantistino kaj tradukistino.

24. Antaŭ 50 jaroj (1964) la Norda Rodezio sendependiĝis de Britio kaj akceptis la nomon Zambio.

Miegel26. Antaŭ 50 jaroj mortis Agnes Miegel (1879-1964), germana poetino naskita en Kenigsbergo. [Foto live]

27. Antaŭ 75 jaroj (1939) la litovia armeo okupis Vilnon.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la kimra poeto Dylan Thomas (1914-53).

Чернышевский29. Antaŭ 125 jaroj mortis Nikolaj Ĉernyŝevskij (1828-89), rusa filozofo, utopia socialisto, verkisto kaj literaturkritikisto. [Foto dekstre]

30. Antaŭ 150 jaroj (1864) per trakto en Vieno finiĝis la dua Ŝlesviga milito, en kiu Pruslando kaj Aŭstrio venkis Danlandon.

31. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la nederlanda futbalisto Marco van Basten (1964-), unu el la plej elstaraj eŭropaj atakantoj.

Ĉi tiu listo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/10/oktobro2014/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi