La 20an de oktobro 2014 en Naro-Fominsk forpasis
Vladimir Pavloviĉ Masalkin (1956-2014)
diplomita lingvoinstruisto, konata uzbekistana esperantista aktivulo. Komence de la 1980aj jaroj li estis sekretario de la Taŝkenta Esperanto-Klubo kaj sekretario de la legenda tendaro OrSEJT-23 (1981) en Sukok. Dum multaj jaroj li okupiĝis pri tradukoj de ruslingvaj poemoj en Esperanton. Vladimir Masalkin tradukis poemojn de Boris Pasternak, Marina Cvetajeva, Anna Aĥmatova k. a. Laŭreato de Liro-83 en la branĉo “Traduka poezio”, laŭda mencio en Liro-84 (“Originala poezio”). Dum la du lastaj jardekoj li loĝis en Moskvo kaj Apudmoskvo.
Ni funebras kaj kondolencas.
Ege malĝojige. Restu lia animo en paco.
Jes, li estis tro modesta por elstarigi siajn tradukojn, aktivajhojn…Pasintjare mi renkontighis kun li en moskva metroo por transdoni iujn librojn. Mankas vortoj. Helan memoron!
Sciante pri la forpaso de Bolodya, mi igxis tre malgxoja.
Li estis tre bonkora, sincera cxiam helpema kaj aktiva movadano.
Tion mi rimarkis dum la Tendaro en Sukok.
Mi kondolencas al liaj parencoj kaj gefamilianoj.
Gxis ni vivas, li restos en nia memoro.
Mi sincere kondolencas.Mi ne povas kredi ye lia forpaso.Li faris multon por la movado en Uzbekistano.Li estis ora homo. Mi neniam forgesos lin.Kondolencojn al lia familio.
Mi sincere kondolencas… Jen vere trista novaĵo ĉar li estis ankoraŭ tre juna… Esperantujo tutcerte perdas altvaloran samideanon…