Diskuti la energian kaj klimatan politikojn

Vide el Bruselo

Energio
Fine de oktobro la eŭropaj ĉefoj denove kunvenos en Bruselo por diskuti la energian kaj klimatan politikojn. Iom antaŭ la kunveno estis publikigita nova raporto, kiu montras, kiel grandaj firmaoj en la energisektoro volas konservi la dependecon de la Eŭropa Unio (EU) de la importataj fosiliaj brulaĵoj. Tio okazas malgraŭ la grandaj politikaj, ekologiaj kaj financaj kostoj de fosiliaj brulaĵoj al la eŭropanoj.

Nun EU-gvidantoj diskutas pri respondoj al la krizo en Ukrainio kaj ankaŭ pri la granda kosto de fosiliaj brulaĵoj. Ĉiujare EU elspezas pli ol 400 miliardojn da eŭroj, aĉetante en landoj ekster EU pli ol duonon (53%) de la energio, konsumata en EU.

La neregistara organizo Greenpeace raportas, ke tri firmaoj faras la plej grandajn enspezojn pro tiu importado. La germana entrepreno E.ON en 2011 laŭtakse enspezis ĉirkaŭ 36 miliardojn da eŭroj. La franca kompanio GDF Suez enspezis ĉirkaŭ 23 miliardojn da eŭroj, kaj la itala entrepreno Enel – ĉirkaŭ 18 miliardojn.

Franziska Achterberg“Ni havas ŝancon liberigi nin de la kaprico de politikaj aŭ industriaj gigantoj. Kompanioj, kies negocado dependas de la importado de fosiliaj brulaĵoj el politike malstabilaj landoj kiel Ruslando kaj Alĝerio, estas malbonaj konsilistoj pri la maniero redukti la dependecon de Eŭropo de la energio-importado. Ni bezonas, ke niaj ĉefoj apogu fortajn celojn, ekzemple, promociadon de renovigebla energio kaj energi-ŝparadon. Tio estas la plej bona formo de energisekureco”, – diris Franziska Achterberg, direktoro de energipolitiko ĉe Greenpeace EU.

La pintokunveno de EU fine de oktobro devos decidi pri la klimato- kaj energio-politiko en Eŭropo en la periodo ĝis la 2030a jaro.

“Eŭropanoj pagas grandegan prezon por la malnoviĝanta energisistemo, bazita je importitaj malpuraj fosiliaj brulaĵoj. Se ĉe la pintkunveno en Bruselo, la Eŭropa Unio apogos renovigeblan energion kaj energiŝparadon, tio estos venko por ĉiuj, kaj ĝi alportos laborpostenojn, novajn teknologiojn kaj donos respondon al la urĝa temo de klimata ŝanĝo”, – diris Taro Connolly el Greenpeace.

La neregistara organizaĵo volas, ke eŭropaj politikistoj apogu klarajn celojn por la EU: 45% de la energio devas esti renovigebla, ni devas ankaŭ ŝpari 40% de nia energio-konsumado kaj tranĉi eligojn de karbona dioksido je 55% antaŭ la jaro 2030.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/10/bruselo-16/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Diskuti la energian kaj klimatan politikojn1

  1. Stano Belov diras:

    Mi ne estas fakulo ĉi-kampe, sed surbaze de haveblaj informoj oni povas konkludi, ke plurjara peno de Eŭropa Unio atingi energian sendependecon pere de evoluigo de alternativaj energifontoj, kreis nur grandegajn elspezojn kaj apenaŭ rimarkindajn rezultojn. Diri ke EU celas malpliigon de la karbondioksida emisiado kaj samtempe relanĉi karbobruligadon anstataŭ uzi haveblan kaj vere ekologiamikecan naturan gason, estas ekstrema hipokriteco.
    Oni devas evoluigi renovigeblan energiproduktadon kiel strategian celon, sed en proksimaj jardekoj la plej pura, malmultekosta kaj efika maniero malpliigi emisiadon de la forciejaj gasoj estas uzado de natura gaso. Do reale oni grandparte batalas ne “por ekologio”, sed “kontraŭ Rusio”. Mi komprenas maldeziron dependi de la Putin-reĝimo, sed ĉu tio pravigas malpurigadon de la eŭropa medio kaj bremsadon de la ekonomio. Mi aldonu, ke fakte temas pri grandega politika kaj ekonomia ludo, en kiu alternativaj energifontoj estas ofte misuzataj kiel ludpecoj. Pli detale: http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/543673

Respondi