Beletra Almanako, julio 2014

Beletra AlmanakoSamtempe alvenis la pli frue perdiĝinta 19a (februaro) kaj la 20a (junio) kajeroj de la Beletra Almanako. Mankas al mi la spaco prezenti la februaran BAon, kiun markis kelkaj novigoj: unue, al la redaktista teamo aliĝis Tim Westover; due, estas modernigita la teksto-aranĝado, interalie, per enkadritaj tekst-citaĵoj pli grandliteraj. Eble kompare al tiuj frapaj frazoj la cetera teksto ŝajnas al mi tro densa. Ĉu la okuloj trompas min?

La 20a almanako estas iusence jubilea, tial la eldonisto Ulrich Becker enkonduke donas superrigardon pri la 3000 paĝoj da teksto aperinta ekde 2007. Max Elbo kreis bildojn por la kovropaĝo (gehomoj legantaj) kaj ĉe la rubrik-paĝoj portretoj de verkistoj rekoneblaj de ĉiu klera esperantisto.

Originala prozo ĉeestas nur per du pecoj: El La onta mondo de Elisée By’elongo Isheloke kaj roman-fragmento Eksorto tria: Talis de Mikaelo Bronŝtejn. La originalan poezion prezentas vasta gamo el verkoj de Baldur Ragnarsson, Gerrit Berveling, Giulio Cappa, Suso Moinhos, Siru Laine, Nicola Ruggiero.

Du rakontoj de Virginia Woolf legindas per la traduko de Sten Johansson. Traduka poezio: hispana – Rosmarí Torrens, pola – Wisława Szymborska, hungara – Béla Markó, kaj japana – Uĉimura Kanzoo.

La plej ampleksa rubriko, Artikoloj kaj eseoj, estas personece agordita. Famuloj esperantistaj estas en la fokuso: Marjorie Boulton, Juan Régulo Pérez, Geraldo Mattos. En Koboldaĵoj Jean Amouroux vivigas la verdan kabaredon garninte sian rakonton per versaĵoj de Raymond Schwartz. Oni trovos komparojn kaj paralelojn inter civitanoj kaj samideanoj en la kontribuo de Carlo Minnaja. Pri kio aperis en Esperanto pri la Malfrua Antikvo konigas historiisto Geoffrey Greatrex, proponante ĉi tiun terminon. Por Ralf Dumain La sekreta miraklo de Borges estas, ke tiu “neniam elĉepis la eblaĵojn de sia favorata temaro”.

La movada farseto La grandioza kongreso de Rikardo Cash montras tipajn rolulojn kaj rekoneblajn realaĵojn de niaj kongresoj majstre pentritajn. Kaj fina parto – 34 paĝoj da recenzoj – konfirmas la riĉon kaj bunton de la (Esperanta) libroproduktado.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/10/ba-20/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi