Kontaktoj inter homoj estas la plej gravaj

Intervjuo kun la Ĝenerala konsulo de Pollando en Kaliningrado

Marcin NosalMarcin Nosal naskiĝis en 1969 en Sieradz (Lodza vojevodio), studis politologion en la Varsovia universitato. Laboris en la Pollandaj ambasadoj en Londono kaj Kiŝinevo, estis la dua kaj la unua sekretario en la Eŭropa departemento de la Ministerio de eksterlandaj aferoj. Ĝenerala konsulo en Kaliningrado ekde la 24a de marto 2014.

Kiel vi iĝis diplomato?

Mi estas profesia diplomato, preskaŭ dudek jarojn mi laboras en la Ministerio de eksterlandaj aferoj. Unue mi studentiĝis en la Moskva universitato de eksterlandaj rilatoj, post unu jaro mi transiris al la Varsovia universitato. Preskaŭ kvin jarojn mi laboris en Londono, en 2006-2012 oficis kiel vicambasadoro en la Pollanda ambasado en Moldavio kaj unu jaron plenumis la funkciojn de la ambasadoro. Longan tempon mi okupiĝis pri la orienta direkto: Ruslando, Ukrainio, Belorusio, Moldavio. Ekde marto mi estas ĝenerala konsulo en Kaliningrado.

Ĉu antaŭe vi vizitis Kaliningradon?

Mi venis al Kaliningrado unuafoje antaŭ la enoficiĝo por konatiĝi kun la urbo kaj mia laborloko. Mia patrino vizitis la urbon komence de la 2000aj jaroj. Dume mi havas tre pozitivajn impresojn pri Kaliningrado. Mi multe legas pri ĝia historio kiel Königsberg, Królewiec kaj Kaliningrado.

Por mi estas tre agrable, ke en Kaliningrado multas parkoj, skvaroj, kaj proksimas la maro. Kelkfoje mi estis en Jantarnij, Zelenogradsk, Svetlogorsk. Dume ĉio plaĉas al mi, mi bonfartas ĉi tie. Mi volas, ke la urbo iĝu al mi tre proksima. Ĝia historio estas tre interesa, ĝi spertis multajn ŝanĝojn. Tio estas historio de homoj, kiuj iam vivis ĉi tie, kaj vivas nun.

Ĉu via familio sekvis vin al Kaliningrado?

Unuafoje mi venis sen la familio. Mia edzino havas tre bonan laboron, kaj ni decidis, ke ŝi restos en Varsovio, dum mi laboros en Kaliningrado. Bonŝance Kaliningrado situas nemalproksime de Varsovio, tial mi ofte venas al Varsovio aŭ mia edzino kun la filoj venas ĉi tien. Miaj du filoj estas lernejanoj: naŭjara kaj dekdujara.

Kiujn prioritatojn en sia laboro havas la konsulejo?

Unuavice, ĉio kio rilatas vizojn, duavice, ĉio rilatanta al la translima trafiko. Evoluigo de interregiona kunlaboro, interŝanĝoj en scienco kaj kulturo, okazigo de koncertoj de polaj artistoj kaj simile. Ekzemple, la 15-21an de septembro en Kaliningrado okazis la kvina Festivalo de Pollanda kino Vistulo. Por la malfermo ni proponis tre seriozan filmon La deziro vivi (Chce się Żyć). Mi timis, ke malmultaj venos spekti ĝin, sed la salono estis plena, kaj ĉiuj estis ravitaj. Estas tre grave, ke ni povas montri la polan kulturon. Flanke de kaliningradanoj estas deziro vidi polajn artaĵojn. Tia agado por mi estas tre interesa kaj grava.

Nia tradicia demando pri posedo de fremdaj lingvoj. Kiujn vi uzas en via laboro?

Mi posedas la anglan kaj rusan. Kiam mi laboris en Moldavio, mi uzis ilin. Bedaŭrinde, al mi ne sufiĉis tempo por lerni la rumanan, kvankam mi iomete komprenas la rumanan, ja la moldava fakte similas.

Kiel la lastaj eventoj influis al la interhomaj rilatoj ĉi tie?

Mi povas aserti, ke la nombro da limtrapasoj inter Pollando kaj Kaliningrada regiono de Ruslando ĉiumonate kreskas je 20% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. Dum 2013 okazis 6,5 milionoj da limtrapasoj, ĉi-jare povos esti 7,5 milionoj. Malgraŭ ĉio, la kontaktoj iĝas pli multaj. Se paroli el la homa vidpunkto, mi vidas neniujn malbonajn ŝanĝiĝojn.

Mia pritakso estas plene pozitiva. La antaŭan semajnon mi vizitis Bjalistokon kongrescele, tie mi rakontis, ke el la vidpunkto de la Pollanda konsulejo la politika situacio havis neniun negativan influon je la nombro da limtrapasoj. Eĉ male, ni vidas kreskon. Cetere, en Bjalistoko mi loĝis en hotelo ĉe la strato Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto.

Ĉar vi menciis Esperanton, bonvolu diri vian opinion pri ĉi tiu lingvo kaj pri ĝia rolo.

En la moderna mondo la rolon de la internacia lingvo, kiun antaŭe plenumis la franca, post la Dua Mondmilito plenumas la angla. Nun, se vi scias la anglan, ĉie vi povas interkompreniĝi. Pri Esperanto mi ne estas kompetenta. Mi scias, ke ĝi estas artefarita lingvo. Estis provo krei la lingvon, kiu estos tutmonda, kiun posedos multaj homoj. Mi ne kapablas diri, ĉu tio realiĝos.

Ekde 2002 ĝis 2005 en Kaliningrado regule okazadis Esperanto-Tagoj omaĝe al Zamenhof kun akcepto en la Pollanda konsulejo. Ĉu eblas relanĉi la tradicion?

Mi estas preta, mi estas malferma al iniciatoj. Se vi, esperantistoj, havas proponojn mi estas interesita pri ili. Ĉio dependas de vi…

Por mi plej gravas kontaktoj inter homoj. Tio, kion ni faras, estas ne por oficistoj, nur por la homoj. El mia vidpunkto Esperanto estas bona ilo. Se loĝantoj de Kaliningrado, Pollando kaj Litovio deziras uzi Esperanton por interkompreniĝo kaj kunlaboro – ĝi estas bona ilo, oni devas uzi ĝin. Kaj formoj de la kunlaboro dependas de la homoj, de ilia deziro. Se estas proponoj ilin necesas efektivigi, kaj nia tasko estas helpi en tio.

Intervjuis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

La menciitaj “Esperanto-Tagoj omaĝe al Zamenhof”, aŭ Zamenhofaj Semajnfinoj, estis organizataj de KREU (Kaliningrada Esperantista Regiona Unuiĝo) kunlabore kun PEA (Pola Esperanto-Asocio), LEA (Litova Esperanto-Asocio) kaj Ĝenerala Konsulejo de Pollando en Kaliningrado. Vidu, ekzemple, raporton pri la renkontiĝo okazinta en decembro 2005 (kun referencoj al la pli fruaj ZSoj).

Konsiderante tion, ke (1) la Zamenhofaj Semajnfinoj en Kaliningrado okazadis ĉiam en decembro (preskaŭ) samtempe kun similaj renkontiĝoj en Bjalistoko, Kaŭno kaj Berlino, kaj ke (2) vintro ne estas favora sezono por ekskursoj, oni decidis okazigi la sekvan renkontiĝon (verŝajne, oni uzos la nomon Balta Esperanto-Forumo) fine de majo 2015. Pliaj informoj baldaŭ sekvos.

Ĉi tiu intervjuo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/10/242nosal/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Kontaktoj inter homoj estas la plej gravaj1

  1. Dieter Rooke diras:

    Vi festu kun la pola ambasadoro!

Respondi