Septembro 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Sciotago (komenco de la lernojaro) en Ruslando kaj kelkaj ekssovetuniaj landoj.
Antaŭ 75 jaroj (1939) Germanio invadis en Pollandon, komenciĝis la 2a Mondmilito.

3. Antaŭ 825 jaroj (1189) Rikardo I de Anglio (la Leonkora) estis kronita en Vestminstro.

Antaŭ 1750 jaroj mortis Sun Xiu (235-264), la regnestro de la orienta Wu (258-264) en la epoko de la Tri Reĝlandoj en Ĉinio.

4. Antaŭ 25 jaroj mortis la belga franclingva verkisto Georges Simenon (1903-89), aŭtoro de krimromanoj pri komisaro Maigret.

5. Antaŭ 100 jaroj (1914) komenciĝis la batalo ĉe Marno.

8. Antaŭ 100 jaroj (1914) apud Lvovo la rusa piloto Pjotr Nesterov (1886-1914) per sia aviadilo ramis aŭstrian aviadilon kaj pereis; tio estis la unua “aerramo” en la historio.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Demetrios Papadopoulos (1914-1991), ekumena patriarko Demetrio I de Konstantinopolo (1972-91).

10. Antaŭ 175 jaroj (1839) en Moskvo komenciĝis konstruado de la katedralo de Kristo la Savinto, la plej alta ortodoksa preĝejo (103 m).

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Igorj “Jegor” Letov (1964-2008), rusa poeto kaj muzikisto, gvidinto de la punka grupo Graĵdanskaja oborona.

11. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Gojko Stojĉeviĉ (1914-2009), patriarko Paŭlo de Serbio (1990-2009).
Antaŭ 100 jaroj en la batalo ĉe Marno forpasis Claudius Colas (1884-1914), franca eldonisto kaj esperantisto, redaktoro de Espero Katolika.

12. Antaŭ 100 jaroj la armeo de Francio kaj Anglio venkis la armeon de Germanio en la batalo ĉe Marno; fiaskis la germania plano de rapida venkmilito en la okcidento.

14. Antaŭ 850 jaroj mortis Sutoku (1119-64), la 75a imperiestro de Japanio (1123-42).

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Robert Gascoyne-Cecil (1864-1958), brita diplomato, unu el la ideologoj de la Ligo de Nacioj, laŭreato de la Nobela pacpremio (1937).

Cooper15. Antaŭ 225 jaroj naskiĝis la usona verkisto James Fenimore Cooper (1789-1851).
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la argentina verkisto Adolfo Bioy Casares (1914-99).

17. Antaŭ 75 jaroj (1939) Sovetunio invadis en Pollandon.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Tomáš Jan Baťa (1914-2008), ĉeĥa ŝuindustriisto.

21. Internacia tago de paco.
Antaŭ 50 jaroj (1964) Malto sendependiĝis de Britio.

22. Antaŭ 475 jaroj mortis Guru Nanak (1469-1539), fondinto de sikismo.

Antaŭ 25 jaroj mortis Izrail Bejlin (1888-1989), famiĝinta en Usono kiel komponisto Irving Berlin, aŭtoro de muzikaloj, filmomuzikoj kaj de pli ol mil kanzonoj, i. a. God Bless America, Puttin’ on the Ritz kaj White Christmas.

23. Ekvinokso. Antaŭ 125 jaroj mortis William Wilkie Collins (1824-89), angla verkisto.
Antaŭ 75 jaroj mortis Sigmund Freud (1856-1939), aŭstria judo, fondinto
de psikanalizo.

Potjomkin24. Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Grigorij Potjomkin (1739-1791), rusa princo kaj politikisto, favorato de Katarino II, kunordiginta la aranĝadon de Novrusujo.

26. Eŭropa tago de lingvoj.
Antaŭ 75 jaroj en Francio estis malpermesita la komunista partio, kies gvidantoj estis arestitaj.
Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Martin Heidegger (1889-1976), germana filozofo, aŭtoro de la teorio pri esto.

27. Monda turisma tago.

28. Antaŭ 150 jaroj (1864) en Londono estis fondita Internacia asocio de laboristoj – la 1a Internacio.
Antaŭ 75 jaroj (1939) Varsovio kapitulaciis al Germanio.
Antaŭ 25 jaroj mortis Ferdinand Marcos (1917-89), prezidanto de Filipinoj (1965-86).

Unamuno29. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Miguel de Unamuno y Jugo (1864-1936), hispana filozofo kaj verkisto.

30. Internacia tradukista tago.
Antaŭ 75 jaroj (1939) Ignacy Mościcki transdonis la prezidentecon de Pollando al Władysław Raczkiewicz, kiu nomumis generalon Władysław Sikorski ĉefministro (en ekzilo).
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Jean-Marie Lehn (1939-), franca kemiisto, fondinto de la supermolekula kemio.
Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Monica Bellucci (1964-), itala aktorino kaj modelino.

Ĉi tiu listo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/08/septembro-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi