Rusa Antologio: Poemoj de Apollon Majkov

MajkovApollón Nikolájeviĉ Majkóv naskiĝis la 23an de majo (Gregorie: la 4an de junio) 1821 en Moskvo, en la nobela familio de la pentristo Nikolaj Majkov kaj verkistino Jevgenija Majkova (fraŭline: Gusjatnikova. En 1834 la familio ekloĝis en Peterburgo, kie li studis en la jura fakultato de la Peterburga universitato kaj poste eklaboris en la ŝtata fiska departemento. Danke al la subvencio de la imperiestro Nikolao la Unua, Majkov pasigis du jarojn eksterlande, studante arton, kaj post la reveno al Ruslando (1844) iĝis ŝtatoficisto; ekde 1852 dum pli ol 40 jaroj li laboris en la cenzura administrejo, fine kiel prezidanto de la komitato pri cenzurado de eksterlandaj presaĵoj.

Majkov ekverkis tre frue kaj en la 21-jara aĝo aperigis sian unuan poemaron, kiun sekvis pliaj poemaroj, dramoj kaj tradukoj. Majkov poeziis plejparte pri la naturo kaj historio; en liaj “verkoj de bono kaj belo” sentiĝas influoj helena kaj malnovrusa. Pro sia skeptika rilato al la okcident-eŭropa kulturo li estis forte atakata de la “progresemuloj”. Multaj liaj poemoj danke al muzikigo de Ĉajkovskij kaj Rimskij-Korsakov estas kantataj ĝis nun. Majkov mortis la 8an (20an) de marto 1897. Al la rusa kulturo kontribuis ankaŭ liaj fratoj: kritikisto Valerian, prozisto kaj tradukisto Vladimir, literaturhistoriisto kaj bibliografo Leonid. (AlKo)

AL PRIAPO

Faris ĝardenon mi; tie sub fagoj disbranĉaj
En frida ombro starigis Priapan statuon.
Li, kultivanto de pacaj ĝardenoj, gardanto
De ĉiuj boskoj, ĝarden-laboriloj kaj floroj,
Donas al junaj arbetoj la forton por kreski,
Dotas per verdaj folioj, per fruktoj sukplenaj.
Ĉe la statu’, el la groto elfalas bruante
Fonto hel-akva, kaj ĝin superŝirmas per branĉoj
Kverkoj, sur tiuj nun turdoj konstruas la nestojn…
Estu indulga, gardanto de l’ paca ĝardeno!
Vi, ho kronita per krono, plektita el vitoj,
El flavaj spikoj, hedero! Disverŝu la benon
Vi malavare sur la laborilojn plej simplajn,
Sur la fosilon, kaj serpon rond-arkan, kaj sokon,
Kaj sur la korbojn, per fruktoj plej dense ŝarĝitajn.

PENSO

Similas helan tagon senperturba viv’
Printemp-diluvon – vivo plena de alarmoj.
Jen tie – sunradi’ kaj ombro de oliv’
Ĉi tie – fulmoj, tondroj, ankaŭ larmoj.
Ho! brilon de printempo volas mi en tut’,
Kaj dolĉon, kaj amaron de la larmogut’!

EPIGRAMOJ

Parolu kun popol’ sen timo lasi tuton –
korupti korteganojn, sed en pleja grad’
la oficulojn. Car’, komencu sen kompat’
Pro ŝtel’ sur Ruĝa plac’ publikan ekzekuton.

 

Da sentaŭguloj famili’
Per riĉ’ kaj klin’ ceremonia
Regadas super la patri’,
Spitante al leĝaro ĉia,
staradas dense ĉirkaŭ tron’ –
avida mopsa koterio –
kaj simplanimas en rezon’:
“Nur ni ja estas land’ Rusio!”

* * *

Feliĉo?..
Estas vivo-pad’,
laŭ dev’ – obstini en irad’,
spit’al kanajl’, ĉe l’ bar’ ne cedi,
esperi, ami, ankaŭ – kredi.

* * *

Hirundet’ alflugis
El trans maro vasta,
Kaj ekkantis gaje:
Februar’ koleru,
Marto ĉiel mornu,
Estu neĝ’ aŭ pluvo –
Sed printemp’ odoras!

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov

Ĉi tiuj poemoj aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/09/rusaantologio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi