AMU Poznanon!

UAMEsperantic Studies Foundation (ESF) jam de jaroj finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.

“Amu tiun ĉi universitaton! Ĝi estas unika, ĉar ĝi proponas interlingvistikajn studojn, pri kio ne povas fanfaroni multaj aliaj landoj”, diras la gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, membro de la Akademio de Esperanto d-ro Ilona Koutny, farante aludon al la Esperanta mallongigo de la Universitato Adam Mickiewicz UAM, aŭ AMU. Ja ĝuste amo kaj pasio al Esperanto kaj interlingvistiko estas tio, kio kunigas en Poznano tiun grupon el pli ol dudek homoj de diversaj profesioj kaj aĝoj, kiuj venas al Poznano de landoj tra la mondo: Svedio, Brazilo, Usono, Irano, Rusio, Kroatio, kaj aliaj.

En la prestiĝa Universitato Adam Mickiewicz – la dua plej granda universitato en Pollando – la studentoj havas unikan ŝancon ricevi ampleksan edukon pri planlingvoj kaj interkultura komunikado, kompareblan al filologiaj studoj de aliaj lingvoj: “Kadre de interlingvistiko ni studas naciajn, etnajn lingvojn, kaj ankaŭ internaciajn planlingvojn, kiuj volis solvi la problemon de internacia komunikado. Kompreneble, la studoj fokusiĝas al la plej disvastiĝinta planlingvo, Esperanto: literaturo, lingvistiko, historio kaj diversaj praktikaj flankoj de la lingvo”, diras Ilona Koutny. Tiu ĉi tri-jara multfaceta postdiploma interlingvistika programo funkcias ekde 1998, kaj dum 16 jaroj ĝi helpis eduki multajn aktivulojn kaj altigi la prestiĝon de Esperanto kiel akademia studobjekto: “Nur en tiu programo eblas klerigi niajn aktivulojn ĝis la grado, kiun oni povus atendi de la homoj de 21a jarcento, kiuj ambicias ŝanĝi la mondon”, diras UEA-prezidanto kaj ESF-estrarano Mark Fettes, kiu subtenas la klopodojn de Ilona kaj ŝia teamo ekde ĝia komenco, eĉ se li iom bedaŭras, ke en la tuta mondo ne estas aliaj similaj programoj.

Por subteni tiun bonegan programon eĉ pli ol en la pasintaj jaroj, aldone al la ĉi-jara kaj la venontjara planita subvencio de $5000, ESF lanĉas specialan donacprogramon “AMU Poznanon”: por ĉiu eŭro (dolaro, eno, realo, ktp.) donacita de esperantistoj al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, ESF aldonos samvaloran donacon, tiel ke la komune kolektita sumo atingu $5000! Do, se vi donacos 10 eŭrojn kadre de tiu ĉi kampanjo, ESF donacos pliajn 10 eŭrojn, kaj se vi donacos 100 eŭrojn, ESF aldonos 100 pliajn eŭrojn al la programo, ktp. Do, anstataŭ la planitaj $5000 nur de ESF, la programo povas ricevi aldonajn $5000 pere de VIA donaco, duobligita de ESF. Tiel, via donaco al la kampanjo “Amu Poznanon” helpos subteni tiun unikan programon per $10.000, entute, en 2015!

Kvankam la plejparton de laboro la studentoj faras distance, oni devas veni kaj persone ĉeesti la universitatan sesion du-foje jare, en februaro kaj septembro, kaj la kolektita mono helpos al esperantistoj, kiuj bezonas tian helpon, pagi la studkostojn kaj vojaĝkostojn, ja por kelkaj el ili, ekzemple, brazilanoj, la flugdistanco estas pli ol 10 mil kilometroj!

Vi povas donaci rete (esperantic.org/amu) aŭ per UEA-konto: esfo-p (donacante per UEA, nepre menciu “por AMU Poznanon”, kaj samtempe sciigu al admin@esperantic.org pri la farita donaco) – en ambaŭ kazoj ESF faros egalkvantan donacon. Interlingvistikaj Studoj kaj ESF esperas je via partopreno kaj via malavareco… duobligita!

Lernu pli pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano ĉe
http://www.amu.edu.pl/~interl/

ESF

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi