La aŭtuna Eŭropo

Vide el Bruselo

Dum la lastaj monatoj britaj politikistoj minacas Skotlandon, ke tie ne estos permesate uzi la britan pundon, se ili voĉdonos por sendependeco la 18an de septembro. Ili ankaŭ insiste asertas, ke Skotlando estos malriĉa kaj ne apartenos al la Eŭropa Unio. Tamen britaj politikistoj ne tro akre atakas Skotlandon, interalie, pro tio ke ili kredas, ke plimulto da skotoj voĉdonos kontraŭ sendependeco.

Eble tio estas la kialo por la tre malsama situacio de Katalunio, kie opinisondoj montras plimulton por sendependeco. Antaŭ la novembra referendumo pri sendependeco en Katalunio, politikistoj el Madrido agas fortege kontraŭ Barcelono. Krom minacoj, ke Katalunio restos ĉiam fore de EU – la ministro pri eksterlandaj aferoj diris “eterne” – iama prezidanto de la Eŭropa Parlamento eĉ diris ke hispanaj soldatoj povus malhelpi la sendependiĝon de Katalunio.

Jordi Pujol i Soley

Jordi Pujol i Soley

Sed ŝajnas, ke la minacoj – kaj la daŭra malpermeso al katalunoj voĉdoni – havas kontraŭan efekton. Nun Madrido provas alian taktikon. Pli ol dek jarojn post kiam li forlasis la oficejon kiel prezidanto de Katalunio, la hispana registaro decidis juĝi Jordi Pujol i Soley, kiu estis prezidanto de la Generalitato de Katalunio de 1980 ĝis 2003. La proceso kontraŭ Pujol komenciĝos en Madrido la 15an de septembro. Pujol estis la unua prezidanto elektita post la morto de la generalo Franco. Por multaj homoj Pujol estis simbolo por ruza kaj pragmata kataluna naciismo. Pujol iam estis enprizonigita de Franco pro kantado en la kataluna kaj pro disdonado de flugfolioj kontraŭ la diktatoreco. Kaj eĉ se li sendube gajnis gravegan lokon en la historio de la lando, li nun alportis honton al Katalunio en grava momento.

Fine de julio Pujol anoncis, ke li dum 34 jaroj ne deklaris al financaj aŭtoritatoj eksterlandan bonhavon hereditan de sia patro. Krome polico nun enketas akuzojn pri lia filo, ankaŭ Jordi. Laŭ akuzoj, la filo kontraŭleĝe ricevis por siaj privataj entreprenoj registarajn kontraktojn dum la periodo, kiam lia patro estis kataluna prezidanto. Dum jaroj estas duboj kaj flustrado pri la financoj de la familio. En 1984 la hispania registaro devis preni kontrolon pri banko, fondita de la familio Pujol, post ĝia bankroto. Nun aperis mencio de kontoj en Argentino, Andoro, Svislando, Ĵerzejo kaj la Kajmana Insularo kun la valoro de pli ol 100 milionoj da eŭroj. Kelkaj kalkulas, ke la familio Pujol kolektis ĝis 150 milionojn da eŭroj.

Sed kial Madrido ne esploris la akuzojn pli frue? La respondo ŝajne estas, ke la ruza politikisto Pujol estis necesa por multaj registaroj en Madrido. Estas loko por dubi speciale pri financaj ligoj al politikistoj en Madrido, kiam temas pri supozataj procentaĵoj de la registaraj kontraktoj en Katalunio. Madrido ankaŭ volas pafi al koro de la sendependeca movado.

Lia plej politikema filo Oriol Pujol jam forlasis sian postenon de la prezidanto de la partio, kiun lia patro fondis. Kreskas la premo al la nuna kataluna prezidanto Artur Mas el la sama partio. Sed kia estos la efiko de la skandalo por la novembra referendumo? Ĉu malpli da homoj voĉdonos por sendependeco? Eble ne, ĉar daŭre plendas katalunoj ke ili ne havas sufiĉe da memstareco en ekonomiaj kaj kulturaj aferoj, kaj ke Madrido ne respektas la katalunan lingvon. La kataluna registaro ankaŭ taksas, ke Katalunio perdas ĉ. 15 miliardojn da eŭroj jare pro tio, ke ĝi restas en Hispanio.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/09/bruselo-14/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi