NASK gastis en Kanado

La 45a Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ĉi-jare vagis norden, al la kanada urbo Viktorio sur la nordokcidenta marbordo de Brita Kolumbio.

De la 29a de junio ĝis la 8a de julio la universitato de Viktorio iĝis la hejmo por 63 studantoj kaj 6 instruistoj/stabanoj. Esperantistoj venis el ok landoj kaj multaj usonaj ŝtatoj kaj kanadaj provincoj. La alta nombro de la partoprenantoj memorigis la fruajn jarojn de NASK, kiam ĝi okazis ĉe la Sanfranciska Ŝtata Universitato. Pli da studantoj venis el aziaj landoj eble pro la plia proksimeco de la loko kaj la ebleco partopreni aliajn Esperanto-aferojn en la regiono.

Preskaŭ la tuta grupo loĝis kune en trietaĝa dormejo kiu estis kvazaŭ Esperanto-Domo dum la oktaga intensa kursaro. La lecionoj okazis en tri niveloj dum la tuta mateno, ĉiutage. István Ertl (Hungario/Luksemburgo) gvidis la altnivelan kurson, Usui Hiroyuki (Japanio/Ĉinio) instruis la mezan grupon, kaj Ĵenja Bondelid el la najbara ŝtato Vaŝingtonio prizorgis la post-bazajn lernantojn kun helpo de Lee Miller el Misurio. Hoss Firooznia, multjara kaj diligenta helpinstruisto, grava membro de la organiza teamo, prizorgis la tagbultenon La NASKa Fasko, kiu enhavis artikolojn verkitajn de la studantoj kaj informis pri la tagaj aktivadoj.

Tiuj eksterklasaj aktivadoj inkludis prezentaĵojn de instruistoj kaj de kursanoj kaj ekskursojn en la urbo. La temoj de la prezentaĵoj variis de literaturo kaj lingvoj, dancado kaj meditado, I-Ĝingo kaj aŭguro ĝis nuklea katastrofo kaj voĉaktorado en monstraj filmoj. La ekskursoj inkludis kunfeston de la nacia tago de Kanado per spektado de artfajraĵoj kaj partoprenon en Esperant-lingva teatra drameto en la Marmuzeo de Viktorio. Tiu lasta estis unu el la multaj aldonaĵoj kiujn la lokano Wally Du Temple aranĝis por pliriĉigi la NASKan programon ĉi-jare.

Je la fino de NASK la partoprenantoj havis la eblecon translokiĝi al la apuda urbo Sidneo por la AMO-seminario de UEA kaj la kunkongresoj de la Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-USA.

NASK revenos al Usono en 2015, verŝajne ie en la meza parto de la lando. Informoj pri ĝi aperos antaŭ la fino de la jaro ĉe http://nask.esperantic.org; aŭ kontaktu: Ellen M. Eddy ĉe eddyellen@aol.com.

Ellen M. Eddy

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/08/nask/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi