La ora jubileo de BET

Prezidanto de Esperanto-Asocio de Estonio Tõnu Hirsik, prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio Margarita Želve, organizantino de la unua BET Biruta Rozenfelde, estrarano de Litova Esperanto-Asocio Zenonas Sabalys.

La 50aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis ekde la 28a de junio ĝis la 5a de julio 2014 en Latvio, en Jūrmala – la plej granda kuracurbo en Baltio, ĉe la bordo de la Riga Golfo de la Balta Maro, konata pro la unikaj naturaj riĉaĵoj, saniga ĉemara klimato, pinarbaroj, dunoj kaj pli ol 26-kilometra blanksabla strando. BET funkciis en la Hortikultura mezlernejo de Bulduri, kiun oni konsideras unu el la plej floraj partoj de la urbo, ĉar apud la lernejo situas dendrologia parko kun multaj florbedoj kaj unikaj arboj. Ja al jubilea aranĝo konvenas loko kun belaj floroj. Al BET-50 aliĝis 172 partoprenantoj el 16 landoj.

La paroligan Esperanto-kurson gvidis Svetlana Smetanina (Ruslando), kurson por komencantoj – Nina Pietuchowska (Pollando), kaj kurson de la latva lingvo – Biruta Rozenfelde.

Funkciis Somera Universitato, dum kiu oni prelegis pri diversaj temoj. Krome dum BET oni povis lerni liniajn dancojn (instruis Vida Kulikauskienė el Litovio), partopreni kvizon kaj ludi vortludojn, ĉeesti rondeton de rakontantoj, spekti filmojn pri Esperanto-vojaĝoj, ekscii historion pri ekesto de BET, akiri Esperanto-valoraĵojn dum aŭkcio, esprimi sin dum Libera tribuno k. a. La Diservon en Esperanto gvidis romkatolika pastro Māris Laureckis (Latvio).

Dum la ekskursa tago oni vizitis du palacojn de la fama arkitekto Francesko Bartolomeo Rastrelli en Rundāle kaj Jelgava.

La vespera programo estis riĉa kaj diversspeca: Interkona vespero, dum kiu ĉiu ricevis specialajn bombonojn de BET-50, koncerto de la latva Esperanta kantistino Austra Pumpure kaj ensemblo Animo, prezentaĵo Lingvo de danco de Laimdota Andersone, lumspektaklo de Solotronik (Hispanio), koncerto de la latva ensemblo Knaboj de Emburga, internacia koncerto, arta konkurso Maro kaj maristoj, kaj la adiaŭa vespero kun jubilea kuko.

Ĉiutage aperis la BETa informilo Ora BET-ano, kiu respegulis la aktualan programon, raportis pri okazintaĵoj, publikigis opiniojn de partoprenantoj. Ili laŭdis la riĉan programon, amikan familian etoson, allogan lokon kaj aktivan partoprenantaron. Nur unu grava manko flanke de la Organiza Komitato estis menciita – oni ne antaŭmendis sunan, varmegan veteron.

Margarita Želve

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/08/bet-10/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi