Amikoj renkontiĝis en montaro

Altajo

Ekde la 1a ĝis la 11a de aŭgusto okazis la 9a RA (Renkontiĝo de Amikoj). RA okazas en diversaj lokoj, kaj ĉi-foje ĝi estis en Altaja respubliko de Ruslando. La renkontiĝon partoprenis 27 personoj el naŭ ruslandaj urboj kaj tri eksterlandanoj.

Dum la renkontiĝo tradicie okazis Esperanto-kursoj por du niveloj, debatoj, konkursoj, sportaj ludoj kaj ekskursoj. La kurson gvidis Rafael Mateos González el Hispanio sia laŭ propra rekta metodo. Jen estas liaj impresoj pri RA-9 kaj intervjuo kun komencantino el Novosibirsko.

Rakontas Rafael Mateos González:

De antaŭ multaj jaroj mi sciis pri la allogo de la regiono de Altaja montaro, ĉe la centro de norda Azio, kiu situas inter kvar landoj: Rusujo, Kazaĥujo, Ĉinujo kaj Mongolujo. Fama rusa pentristo Nikolaj Reriĥ ĝin vizitis kaj priskribas la magion kiu ĉeestas en ĉiuj anguloj de ĝiaj altaj montoj, longaj valoj kaj rapidfluantaj riveroj. Kiam mi instruis Esperanton en Novosibirsko vintre pasintjare, oni informis min ke la venonta RA okazos ĉi-jare en bazejo, kiun ĉirkaŭas altajaj pejzaĝoj kaj tuj mi decidis veni kaj partopreni.

La grupo ekveturis de Novosibirsko mem per aŭtobuseto (kelkaj aliĝis en Barnaulo). La rusa tajgo prezentiĝis al ni laŭ la vojo. Preterpasinte kelkajn urbojn ni fine alvenis al Altajo frumatene, kie ni vizitis la unuajn belaĵojn kaj oni klarigis al ni iomete pri ĝia geografio kaj historio de la norda silka vojo. Ni venis al impresdona monttrapasejo, kie de la arboj pendis teksaĵoj, tradicio de la loka popolo por plibonigi animajn rilatojn al antaŭuloj.

En nia grupo estis 30 homoj kun tri eksterlandanoj: Thierry, franco kiu eklernis Esperanton en la kurso kiun okazigis RA en la bazejo, germano Erik, kaj mi mem, Rafaelo, instruisto de Esperanto tra la mondo. Nia restadejo estis bela turista bazo en valo ĉirkaŭata de altegaj montoj, proksime de loka vilaĝo kaj ĉe rivero kun blankaj rapidveturantaj akvoj. Tie dum 10 tagoj ni havis multe da komuna kunvivado: estis, kompreneble, interkona vespero – multaj ne konis unu la aliajn, malgraŭ tio ke bona kvanto da homoj revenas al RA dum multaj jaroj – konkursoj (la plej bona paro, pri la plej bona amfoto), ludoj, metiejoj pri florfabrikado, instruado de gitarludado, tago de sekreta amiko, kortuŝa kantado ĉirkaŭ la fajro, kaj belegaj ekskursoj.

Por mi estas speciale primenciinda la vizito al Ĉuliŝ Man tra la montrapasejo Katu Jarik, grandega valo, superba pejzaĝo, unu el la plej impresdonaj kiun mi vidis en mia tuta vivo. Por alveni oni bezonas veturi tra sovaĝaj vojoj, plenaj je spirkaptaj lagoj, arbaroj, arĥeologiaj restaĵoj… Ni vizitis akvofalojn kun etoso de legendo, rajdis sur lokaj ĉevaloj kaj la plej kuraĝaj praktikis raftingon (temas pri montrivereta flosado) – la organizantino de RA, Katja Arbekova, preskaŭ falis de la flosboato, kaj estis savita dum lasta sekundo de nia franca amiko!

La kurson de Esperanto ĉeestis kutime sep veraj komencantoj, kelkaj falsaj komencantoj kaj unu aŭ du kiel-vi-fartuloj. La atmosfero estis tre gaja kaj, mi esperas, miaj gelernantoj restos en nia movado. Ankaŭ oni okazigis debaton, kie dezirantoj parolis pri la plej varmaj temoj aktualaj, kaj sociaj, politikaj kaj tiuj kiuj rilatas al Esperanto.

Por mi speciale rimarkindas ke la rilatoj ene de la grupo estis pliriĉigaj: kun Mansur el Rusujo mi parolis pri tataraj popoloj, iliaj kulturoj kaj lingvoj – li mem venas de siberitatara familio; kun Vladimir mi parolis ĉefe pri Esperanto, lingvaj aferoj, situacio en la nuna mondo; kun Elena mi parolis pri ŝia urbo, Krasnojarsko, la movado tie, pri la tempoj de rekonstruo en Rusa Federacio; kun Thierry pri turismomarŝado – li mem tramarŝis la tutan Mongolujon antaŭ jaro – kun Saŝuk pri turisma biciklumado…

Leoneto estas granda bebo, kiu gajigis nian grupon dum la tuta restado, liaj gepatroj renkontiĝis en antaŭa RA kaj, kiel rezulto, jen li jam inter ni. Dum la lasta nokto ni aŭskultis gorĝan kantadon, vere aparta maniero fari muzikon – specialaĵo de popoloj en la centra Azio. Post tio oni rakontis niajn tagojn kaj donacojn ricevitajn de niaj sekretaj amikoj kaj ni malsekretigis nin fine, ĉio ene de jurto, tipa loĝejo de homoj en stepoj mongolaj kaj tataraj.

Mi pretas ripeti la sperton, kompreneble.

Intervjuo kun Irina Gelfenbejn el Novosibirsko:

Katerina: Ĉu vi iam estis en Altajo?

Irina: Jes, multfoje. Kvin aŭ ses fojoj.

Katerina: Kial vi decidis partopreni en Esperanto-aranĝo?

Irina: Mi ŝatas lerni lingvojn. Aŭtune mi konatiĝis kun Rafael Gonzalez en la hispana klubo kaj li bone reklamis la vojaĝon.

Katerina: Kiamaniere vi sukcesis aligi ankaŭ vian amikinon?

Irina: Kiam mi rakontis al ŝi pri Esperanto kaj ebleco vojaĝi, ŝi ekinteresiĝis kaj ankaŭ ekvolis partopreni en RA.

Katerina: Ĉu la renkontiĝo plaĉis al vi?

Irina: Jes. Mi volas ke ĝi daŭru kaj daŭru.

Katerina: Ĉu la kurso de Esperanto plaĉis al vi?

Irina: Jes, estis interese. Mi komencis kompreni la strukturon de la lingvo kaj sencon de la konversacioj.

Katerina: Kiuj estas viaj impresoj pri la instruisto?

Irina: Mi ege ŝatis la metodon. Sen skribado de vortoj kaj gramatiko…

Katerina: Kiuj estas viaj impresoj pri la etoso de RA?

Irina: Multe da interesaj homoj, talentaj, bonkoraj kaj sinceraj…

Katerina: Kion vi ŝatis plejmulte?

Irina: La kurson de Esperanto kaj la kreeman etoson.

Katerina: Ĉu vi planas daŭrigi lerni Esperanton?

Irina: Jes, mi volus.

Katerina: Ĉu vi venos al iu alia Esperanto-renkontiĝo?

Irina: Mi pensas, ke jes.

Katerina Arbekova

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/08/altajo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi