Eŭropa Esperanto-Unio rekomendas Slovakion

Nitra

Rezolucio de EEU-Kongreso direktita al UEA

La asembleo de EEU unuanime rekomendas al UEA okazigi la UKon de 2016 en Nitra, Slovakio, pro la sekvaj kialoj:

1. UK neniam ĝis nun okazis en SLovakio.

2. Slovakio la unuan fojon prezidos Eŭropan Konsilion de la 1a de julio 2016 dum 6 monatoj.
Por slovakia ŝtato estas grave en la periodo de la prezidanteco havi grandajn internaciajn eventojn kiujn ili povas prezenti kiel partojn de sia programo dum la prezidanteco.

3. Pro tio la politikaj kaj ŝtataj instancoj estas pli malfermitaj al la internacia komunikado kaj al la bezono de egalrajteco en la komunikado.

4. Pro la centra geografia situo de Slovakio en Eŭropo, ĝi estas facile atingebla per kvar aerhavenoj (Vieno, Brno, Bratislavo kaj Budapeŝto), per trajnaj, aŭtaj kaj aliaj vojoj kiel por okcidentaj tiel ankaŭ por orientaj eŭropaj esperantistoj.

5. Nitra havas du universitatojn kun 20.000 studentoj kaj disponas pri granda kvanto da malmultekostaj loĝeblecoj apud la kongresejo.

6. Sperta teamo, kiu sukcese organizas SESojn (Somerajn E-Studadojn) dum deko da jaroj estas eminenta por formi efikan LKK-on.

7. Sekve ekzistas fortaj objektivaj kialoj por elekti Slovakion por organizi Universalan Kongreson ĝuste en la jaro 2016.

Prezidanto de EEU
Seán Ó Riain

Sekretario de EEU
Zlatko Tišljar

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi