Julio 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj

julio1. Antaŭ 400 jaroj mortis Isaac de Casaubon (Casaubonus, 1559-1614), la plej klera homo en la tiutempa Eŭropo.
Antaŭ 175 jaroj mortis la Otomana sultano Mahmud II (1785-1839).

Gromyko2. Antaŭ 50 jaroj (1964) prezidento Lyndon Johnson subskribis leĝan akton, kiu malpermesis segregacion en Usono.
Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Christoph von Gluck (1714-87), germana-aŭstra komponisto.
Antaŭ 25 jaroj mortis Andrej Gromyko (1909-89), ministro de eksteraj aferoj de USSR (1957-85), prezidanto de la prezidantaro de la Supera Soveto de USSR (1985-88).

3. Antaŭ 1050 jaroj (964) la armeo de la Rusa Regno sub la gvido de la novgoroda kaj kieva princo Svjatoslav venkis la armeon de Ĥazarujo.

5. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Jean Cocteau (1889-1963), franca verkisto, pentristo kaj reĝisoro.

6. Antaŭ 25 jaroj mortis János Kádár (Csermanek, 1912-89), ĝenerala sekretario de Hungara socialista laborista partio (1956-88).

Rockefeller8. Antaŭ 125 jaroj (1889) aperis la unua numero de la usona ĵurnalo The Wall Street Journal.
Antaŭ 175 jaroj naskiĝis John Davison Rockefeller (1839-1937), usona entreprenisto, la unua dolara miliardulo en la mondo.

9. Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Ann Radcliffe (fraŭline: Ward, 1764-1823), angla verkistino, aŭtorino de t. n. gotikaj romanoj.

11. Antaŭ 50 jaroj mortis Maurice Thorez (1900-64), ĝenerala sekretario de la Franca komunista partio (1930-64).

12. Antaŭ 25 jaroj mortis la japana esperantista verkisto Miyamoto Masao (1913-89).
Sturmo de Bastilo
14. Antaŭ 225 jaroj (1789) ribelantoj okupis la parizan prizonon Bastilo; ĉi tiu tago estas nun la nacia festo en Francio.
Karel GottAntaŭ 75 jaroj naskiĝis la ĉeĥa kantisto Karel Gott (1939-).

15. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la sovetunia kaj usona esperantisto Boris Kolker (1939-), aŭtoro de kelkaj E-lernolibroj.

16. Antaŭ 25 jaroj mortis Herbert von Karajan (1908-89), aŭstria dirigento.

17. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis la usona verkisto Erle Stanley Gardner (1889-1970), aŭtoro de pli ol cent krimromanoj.

18. Antaŭ 1950 jaroj (64 p. K.) en Romo komenciĝis incendio kiu detruis preskaŭ la tutan urbon.
La Granda Incendio en Romo
19. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Samuel Colt (1814-62), usona armilfabrikisto, inventinto de la fama revolvero “Kolto”.
Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Johannes Rijk Gerardus Isbrücker (1889-1967), nederlanda inĝeniero kaj esperantisto, prezidanto de la Akademio de Esperanto (1937-63).

20. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Erik Axel Karlfeldt (1864-1931), sveda poeto, laŭreato de la literatura Nobel-premio (1931).

21. Antaŭ 600 jaroj naskiĝis Francesco della Rovere (1414-84), papo Siksto IV dum 1471-84.
Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la germana skisaltisto Jens Weißflog (1964-), trifoja olimpika ĉampiono, kvarfoja venkinto de la Turneo de kvar trampolinoj.

24. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Mahoko Yoshimoto (1964-), japana verkistino kun la pseŭdonimo Banana Yoshimoto.

25. Antaŭ 450 jaroj mortis Ferdinand I (1503-64), imperiestro de S-ta Romia Imperio (1558-64).

UK-99 en Bonaero26. En Bonaero komenciĝos la 99a Universala Kongreso de Esperanto.

28. Antaŭ 100 jaroj (1914) Aŭstrio-Hungario deklaris militon kontraŭ Serbio. Komenciĝis la Unua Mondmilito.

29. Antaŭ 1000 jaroj (1014) ĉe Belasica la armeo de la bizanca imperiestro Bazilo I venkis la armeon de Bulgario.
Antaŭ 75 jaroj (1939) en Vieno komenciĝis la 31a Universala Kongreso de Esperanto.
Antaŭ 25 jaroj (1989) en Brajtono komenciĝis la 74a Universala Kongreso de Esperanto.

30. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la franca filmaktoro kaj reĝisoro Louis de Funès (1914-83).
Louis de Funès
31. Antaŭ 100 jaroj Raoul Villain en pariza kafejo murdis la francan socialiston kaj pacifiston Jean Jaurès (1859-1914).
Antaŭ 150 jaroj mortis Louis Christophe François Hachette (1800-64), franca eldonisto, fondinto de la eldonejo Hachette, kiu komence de la 20a jc eldonis multajn librojn en/pri Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/07/julio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Julio 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj1

  1. Tjeri diras:

    “Antaŭ 50 jaroj mortis Maurice Thorez (1900-64), ĝenerala sekretario de la Franca komunista partio (1930-64).” Thorez ne plu estis ĝenerala sekretario, kiam li mortis en julio 1964. Li estis honora prezidanto, la ĜS estis Waldeck-Rochet ekde majo 1964.

Respondi