UEA atentigis ĉe UN pri la lingvaj rajtoj de indiĝenaj popoloj

De la 7a ĝis la 11a de julio okazis en Ĝenevo la 7a sesio de la Fakulaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Stefano Keller, estrarano kaj la ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, aktivis en la kvintaga evento. Ĝiaj temoj estis alireblo al justico, subteno kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj, prevento de kaj pretiĝo kontraŭ naturkatastrofoj kaj la evolu-agendo post 2015. Aparte signife estis traktataj la Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj kaj la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj.

Krom fakuloj, parolis reprezentantoj de indiĝenaj popoloj, NRO-j kaj ŝtatoj. Ĉeestis kaj intervenis ankaŭ la Speciala Raportanto de UN pri Indiĝenaj Aferoj, la prezidanto de la Homrajta Konsilio kaj la Vickomisiito de UN pri Homaj Rajtoj. La estrarano de UEA intencis paroli, kun 5-minuta tempodispono, pri la temo Deklaracio de UN pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj koncerne lingvajn rajtojn.

Por trakti la rezoluciprojekton de la Monda Konferenco, necesis tamen atendi ĝian aperon kaj la tradukojn fare de volontuloj de Centro de Dokumentado, Esploro kaj Informado de Indiĝenaj Popoloj (DOCIP), svisa NRO. Pro tio kaj pro videokonektiĝoj kun UN en Novjorko, por kune diskuti la temojn, kaj pro la longeco de la listo de alparolontoj necesis modifi la programon kaj mallongigi la alparoltempon al 2 minutoj. Sekve, Keller devis reredakti sian tekston.

Unue Keller tamen intervenis neantaŭvidite la 9an de julio post la ricevo de la rezoluciprojekto de la Monda Konferenco. Evidentiĝis, ke ĝiaj koncernaj punktoj (pri komunikado, edukado, justico) ne menciis la uzeblon de gepatra lingvo tie, kie tio estas antaŭkondiĉo de plenrajta kaj adekvata partopreno en la socia vivo. Keller alvokis por inkludigi la necesajn frazojn.

La alia interveno de la estrarano de UEA okazis la 10-an de julio dum la traktado pri lingvaj rajtoj en rilato kun la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, kies 13a artikolo klare difinas ilin, same kiel la rilatajn devojn de la ŝtatoj. Keller atentigis pri la signifa malkresko de la biokultura diverseco kaj pri la neceso konservi ĝin por la daŭripova pluekzisto. Por tio la protektado de ĉiu lingvo estas grava, speciale tiu de la lingvoj de indiĝenaj popoloj, ĉar ili entenas la sciojn necesajn por konservi la diversecon.

Laŭ la celoj de la Esperanto-movado, Keller atentigis ankaŭ pri la neceso agi kun respekto al la homa digno de ĉiu popolo, tiel ke neniu el la pli potencaj trudu siajn lingvojn kaj kulturojn al la aliaj. Li akcentis la fundamentan rolon de la gepatra lingvo en la vivo de ĉiu kaj ripetis sian alvokon inkludigi tion en la rezoluciprojekto de la Monda Konferenco, akcentante, ke la vortoj lingvo kaj gepatra lingvo mankas en pluraj UN-dokumentoj.

Keller partoprenis en paralelaj eventoj, revidis delegitojn konatajn el antaŭaj sesioj de EMRIP, i.a. unu el la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kaj ekhavis novajn kontaktojn. Li donacis la libron Lingva Genocido en Edukado aŭ Tutmonda Diverseco kaj Homaj Rajtoj de Tove Skutnabb-Kangas al Kenneth Deer, unu el la plej gravaj indiĝenaj aktivuloj. Reprezentantoj de NRO-j venis al Keller post liaj alparoloj por esprimi intencon kunlabori. Unu diris, ke komence ŝi ne povis imagi, kion faros UEA en la kunsido, sed post lia alparolo ŝi komprenis, ke esperantistoj subtenas kaj defendas ĉies lingvajn rajtojn.

Keller sidis apud la reprezentantino de Ĉinio. Kiam li proponis al ŝi la ĉinlingvan afiŝon pri la Esperanto-Tago (26 julio), ŝi diris, ke ŝi jam konas ĝin, ĉar ŝia patrino havas ĝin sur la muro! Reprezentantojn de Urugvajo li informis pri la baldaŭa ILEI-konferenco en Montevideo.

La du alparoltekstoj de Keller (en pluraj lingvoj), video kaj sonregistraĵoj el la evento estas enretigitaj.

Sur la foto: Stefano Keller kun s-ino You Jia, konsilisto pri homaj rajtoj en la Konstanta Reprezentejo de Ĉina Popola Respubliko ĉe UN en Ĝenevo.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2014, №546

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi