Konatiĝu kun Ŝanĝo

ŜanĝoNe pasis ankoraŭ duonjaro ekde la debuto de la grupo en la Esperanta mondo, sed ĝi iĝas ĉiam pli populara en Esperantujo kvankam la grupanoj tute ne parolas Esperante! Temas pri la grupo Ŝanĝo, kiu debutis en ĉi-jara JES (Junulara Esperanto-Semajno en Szczawno-Zdrój). La junaj muzikistoj el Vroclavo kun multaj, ofte strang-aspektaj muzikiloj, ravis la publikon per sia nekutima muziko kun Esperantaj tekstoj.

Malofte okazas, ke popularaj muzikistoj elektas Esperanton. La anoj de Ŝanĝo agas en grupoj, konataj kaj ŝatataj en Pollando. Ekzemple, Kamil Rogiński, la fondinto de Ŝanĝo, muzikumis, interalie, en Orkiestra Rivendell, R.U.T.A, Klinika Lalek kaj Ocelot.

La elekto de Esperanto estas forte ligita kun la ideologio de Ŝanĝo: ili kredas je paca mondo de egalaj homoj, devenintaj de diversaj kulturoj kaj mondopartoj, kiuj povas kompreni unu la aliajn kaj vivi en amikeco, kvazaŭ “granda rondo familia”. Kiam mi unuafoje interparolis kun ili, mi tuj komprenis, kial ili elektis Esperanton – ili estas esperantistoj en siaj koroj!

ŜanĝoPost dujara laboro ili ĵus eldonis sian unuan K-diskon! En ĝi Esperante kantas, interalie: Maciej Balcar el la pollanda blusroka grupo Dżem, portugala fado-kantisto João de Sousa, aktorino Natasza Sołtanowicz, hungara ŝamanino Halina Bergerné Wilk. Ŝanĝon subtenas la grupo Foliba, kies specialaĵo estas tradiciaj ritmoj el okcidenta Afriko. La kovrilon ornamas bildoj de la gvidanto de Ŝanĝo Kamil Rogiński.

La JESa koncerto tiom plaĉis al junuloj, ke PEJanoj decidis plivastigi kunlaboron kun la grupo. La PEJa logo aperis sur la kovrilo de la debuta disko de Ŝanĝo, kies titolo estas Ŝanĝo de la vibrado de la terglobo. La grupo komencis koncertvojaĝon: la unua koncerto okazis en Kautzen (Aŭstrio). Baldaŭ okazos koncertoj en Varsovio kaj Vroclavo. Kiam denove en Esperanta kongreso? Ni atendas senpacience.

Romualda Jeziorowska

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/07/237shangho/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi